Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

sábado, 29 de janeiro de 2011

Aqui está o link para baixar o EoKlavaro:
http://www.baixaki.com.br/download/eoklavaro.htm

DIACRÍTICOS DO ESPERANTO
Há muito é possível utilizar as letras Ĉ, Ŝ, Ĵ, Ĥ, Ĝ, como são escritas em Esperanto. Para tanto basta baixar o programa "e-o Klavaro 1.1. Ele é de fácil instalação e autoexplicativo.

En la paĝo 43, de la libro 'La fenomeno Esperanto", verkita de William Auld, la aŭtoro asertas ke "la alfabeto estas propraĵo de Esperanto. Kiel aliaj latinaj alfabetoj, ĝi estas precize adaptita al la postuloj de la lingvo, kaj ankaŭ (kiel la aliaj) posedas sian unikan aspekton, pro la literoj Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ, Ŭ.

Tiu alfabeto, kiu kompreneble kontribuas al la memstara karaktero de la lingvo, ne ĉiam plaĉis al iuj reformemuloj, kiuj eble ne ŝatis, ke la internacia lingvo pretendu egalrajtecon kun aliaj lingvoj. Por pravigi sian vidpunkton, tiaj homoj kutime serĉas pretekstojn ne tre serioze taksindajn. Ekzemple, d-ro Javal, proksima amiko de Zamenhof, klopodis influi tiun lastan per atentindaj monsumoj, ke li konsentu forigi la supersignojn. Sian deziron li motivis ( li multe laboris por helpi la blindulojn), pretendante, ke la supersignoj estas lacigaj por la okuloj! Plej lastaj pretendoj koncernis komputilojn; reformemuloj pretendis, ke la maŝinoj kapablas funkcii nur uzante literojn sensupersignaj ( kio praktike signifis la alfabeton anglan) - malgraŭ tio, ke la mondo estas plenplena de komputiloj perfekte funkciantaj kun diversaj abocoj, inkluzive de la Esperanta!

"Finfine, la alfabeto Esperanta estas perfekte taŭga por la lingvo Esperanto, kaj estetike belaspekta. Neniu el la multnombraj alternativaj alfabetoj ĝis nun proponitaj sukcesis plibeligi la aspekton aŭ plitaŭgigi la akordiĝon de la skribita lingvo"

Nenhum comentário:

Postar um comentário