Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

sábado, 26 de março de 2011

LA AĜOJ DE LA HOMO

LA AĜOJ DE LA HOMO
Raymond Schwartz

En supra ĉambro, lulo, lulo...
Anĝele dormas la etulo:
Etaĝo.

Sed baldaŭ li el dorm' sin ŝiras
kaj pri la bela mondo miras:
Miraĝo.

Jam ne plu side li tamburas,
sed tra la dom' esplore kuras:
Kuraĝo.

Kun vundoj li ( kaj sen rubandoj)
revenas el stratbubaj bandoj:
Bandaĝo.

Kaj baldaŭ sekvas li kun ĝojo
knabinon ĉien sur la vojo:
Vojaĝo.

Al ŝi li donas sian nomon
por fondi kune novan domon:
Domaĝo.

Li tiam estas tre utila
fortika viro, kvankam vila:
Vilaĝo.

Kaj post rapida tempopaso
postrestas nur senviva maso:
Masaĝo.


P.S.:
Ni ne apliku al Virino
ĉi tiun viv- kaj rimo-saĝon,
ĉar de l'komenco ĝis la fino
ŝi ĉiam havas saman aĝon:
Avantaĝo.


SCHWARTZ, Raymond (1894-1911). Franco; bankdiretoro. Humoristo, satiristo, romanisto. Kunlaboris kun multaj gazetoj; redaktoro de La Pirato. Fondinto de E-kabaredoj: La verda kato, La bolanta kaldrono; Tri koboldoj. Verkoj: Verdkata testamento(1926), Prozo ridetanta(1928), Anni kaj Montmartre(1930), La stranga butiko(1931), La ĝoja podio(1949), Kiel akvo de l' rivero(1963), Vole...nevole(1971), Kun siaspeca spico(1971).

Nenhum comentário:

Postar um comentário