Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

sexta-feira, 1 de abril de 2011

PLEDO POR LINGVAJ RAJTOJ

NOVA PLEDO DE UEA ĈE UN POR LINGVAJ RAJTOJ

Universala Esperanto-Asocio intervenis en la 3-a sesio de la Forumo pri Minoritatoj de Unuiĝintaj Nacioj, kiu okazis en la Palaco de Nacioj en Ĝenevo la 14-an kaj 15-an de decembro. Nome de UEA parolis Cesco Reale, unu el la konstantaj reprezentantoj de la Asocio ĉe UN en Ĝenevo. La Forumo pri Minoritatoj estis starigita de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN en 2007 kaj UEA kontribuas al ĝiaj laboroj ekde la komenco.

Nicole Margot, Cesco Reale, Stefano Keller

Jen Esperanta traduko de la alparolo, kiu estis farita en la franca lingvo.

-------

Sinjorino Prezidantino, Gesinjoroj,

Mi parolas nome de Universala Esperanto-Asocio, kies membroj, parolantoj de la internacia lingvo Esperanto troviĝas en pli ol 120 landoj.

En la projekto de rekomendoj traktata hodiaŭ, specife en la ĉapitro 32, plurloke aperas mencio pri bezono de tradukado. Fakte, por povi esti aktiva en la ekonomia vivo, oni devas povi kompreni la leĝojn kaj la dokumentojn rilatajn al tiu medio en sia propra lingvo.

Hodiaŭ ni deziras altiri vian atenton je la klopodoj de Eŭropa Unio pri malrespekto de la egaleco de ĉiuj lingvoj de la membro-ŝtatoj, malgraŭ tio ke tiu egaleco estas solene deklarita en ĉiu fundamenta dokumento de EU. Koncerne patentojn, temas pri klopodo malebligi la utiligon de aliaj lingvoj ol la germana, la angla kaj la franca dum la depono, ekzameno kaj publikado de patentoj. Tiu maniero procedi kreus maljustan avantaĝon por firmaoj kaj civitanoj de landoj, kie tiuj ĉi lingvoj estas uzataj.

La utiligo de nur tri lingvoj koncerne patentojn en Eŭropa Unio, kie estas 23 oficialaj lingvoj, kaŭzus malavantaĝojn maljustajn al firmaoj kaj civitanoj en landoj, kie tiuj ĉi lingvoj ne estas oficialaj, kaj tia decido estus sendube kontraŭa al la principo de reala partopreno de ĉiuj en la ekonomia vivo. Tia decido malvalorigus lingvojn, kiuj hodiaŭ ankoraŭ estas prestiĝaj, kaj donus avantaĝon al kelkaj privilegiataj lingvoj. Estas evidente, ke lingvoj kiel ekzemple la itala aŭ la pola, kies utiligo estus ekskludita de la administra proceduro, kaj en kiuj oni ne plu uzus aŭ kreus vortojn rilatajn al teknikaj malkovroj kaj uzadoj, estus destinataj al dialektiĝo kaj la parolantoj de tiuj lingvoj iĝus duarangaj civitanoj.

Ni protestas forte kontraŭ tiuj klopodoj malaperigi la lingvajn rajtojn de granda nombro de la civitanoj de Eŭropa Unio, kaj kontraŭ la malracia rifuzo pri ekplanado de la uzo de neŭtrala lingvo por la interkomunikado, kiel ekzemple la latina, aŭ pli bone: la internacia lingvo Esperanto. Tiu ilo de interetna komunikado, kies uzo permesas respekti ĉiujn lingvajn kaj kulturajn minoritatojn, estas tre vivanta hodiaŭ. Pri tio atestas multaj libroj, konferencoj kaj eventoj pri sciencaj kaj teknikaj temoj, diplomlaboraĵoj, kaj la ekzisto de sciencaj, fakaj asocioj utiligantaj Esperanton.

Dankon pro via atento.

Sonregistraĵo:
http://www.linguistic-rights.org/sonoj/3a_Forumo_pri_Minoritatoj_UN_Ghenevo_alparolo_de_UEA_14_15_dec_2010.mp

Nenhum comentário:

Postar um comentário