Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

domingo, 4 de dezembro de 2011





OMAĜE AL ZAMENHOF
Adelson Sobrinho, 04/12/1011

Ĉi-monate(decembro), ĉiuj esperantistoj festas la 152-an datrevenon de la naskiĝo de LAZARO LUDOVIKO ZAMENHOF – homo kiu havis kiel mision kodigi ESPERANTON -, lingvo internacia kaj neŭtrala , kreita de li kaj publikigita en 1887.
Pensante pri maniero lin omaĝi, mi oferprezentas al sekvantoj de ĉi-tiu blogo kelkajn proverbojn, ĉerpitaj el lia bonega ESPERANTA PROVERBARO.
Mi kaptas la okazon deziri al ĉiuj BONAJN FESTOJN KAJ PROMESPLENAN 2012.
  1. Kia patrino, tia filino.
  2. Kia estas la homo, tia estas lia nomo.
  3. Kiam kato promenas, la musoj festenas.
  4. Kiam sako malplenas, amo malaperas.
  5. Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas.
  6. Kiel li meritis, tiel li profitis.
  7. Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.
  8. Kio akorde ne sonas tiu rimon ne donas.
  9. Kiom da homoj, tiom da gustoj.
  10. Kiu donacon prenas, tiu sin katenas.
  11. Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.
  12. Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas.
  13. Kio estas lernita ne estas perdita.
  14. Kiu agas afable vivas agrable.
  15. Kiu bojas ne mordas.
  16. Kiu demandas, tiu ne eraras.
  17. Kiu dormas longe vivas mallonge.
  18. Kiu multe parolas ne multe faras.
  19. Kiu panon donas malsaton ne konas.
  20. Kiu vivos tiu vidos.


Nenhum comentário:

Postar um comentário