Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

quinta-feira, 22 de dezembro de 2011




REFORMOJ EN ESPERANTO?!


PRI LA PRONOMOJ EN ESPERANTO

(El VETERANO, de Ismael Gomes Braga, p. 85)

     D-ro Zamenhof ie rakontis ke en la komenco de nia movado ĉiu persono kiu aprobis Esperanton proponis tuj unu aŭ kelkajn ŝanĝojn en la lingvo, por ke ĝi estu perfekta kaj lerninda. Tio estas memkomprenebla, ĉar, kiam ni eklernas unu lingvon, multaj formoj al ni ne plaĉas, kaj ni volonte ilin korektus por ilin adaptigi al niaj gustoj kaj kutimoj. Pri lingvo natura oni scias ke ŝanĝoj ne estas eblaj, kaj iom post iom alkutimiĝas aŭ forlasas la lernadon, sed pri artefarita lingvo la lernantoj sin juĝas kompetentaj por ĉiuspeca korektado.

     Pri tiu korektemo ni jam havas bonegan provon en diversaj projektoj, kaj neniu el ni plu kuraĝas eĉ tuŝi tiun temon.
Esperanto estas majstroverko netuŝebla, sed la ŝanĝoproponintoj ne povis tion kompreni. Al mi ankaŭ io en nia lingvo ŝajnis korektinda. Mi ne proponis korekton., sed ĉiam esperis ke venos tempo kiam Esperanto estos sufiĉe forta por ke oni ne timu ĝian mortigon, kaj ke oni unu fojon por ĉiam faros ĉiujn necesajn korektojn. Mi dum pli ol dudek jaroj atendis tiun oportunon por prezenti mian korektproponon. Nur la trastudado de multaj aliaj projektoj fine klarigis al mi la eraregon kiun mi estis faronta; nun mi hontas ke dum tiel longa tempo mi ne eltrovis mem la kialon, kaj mi ruĝiĝas pri mia ridinda ideo korekti verkon de geniulo, kvankam mi mem estas simplulo.

     Eble aliaj simpluloj, same kiel mi, ankoraŭ ne eltrovis la kialon, kaj tial mi verkas por ili tiun ĉi artikoleton.

     La pronomoj mi, ci, li, ni, vi, kvankam tre oportunaj por la formado de l´posesivoj, akuzativo kaj por la uzado kun prepozicio ŝajnis al mi netolereblaj kiel subjekto. Mi dezirus do, ke la senescepteco de nia gramatiko rompu sian principon kaj uzu formojn similajn al niaj naciaj lingvoj, en nominativo(yo, tu, vu, noi, a. s.).

     Kaj mian eraron ne eltrovis mi mem. Nur aliaj personoj, al kiuj mi montris frazojn tre similajn al ilia nacia lingvo, kun tiuj pronomoj, eldiris tuj sian malaprobon: “tiu frazo estas kriplaĵo! tio estas grava gramatika eraro! tio estas parolo de negro! tio tute ne povas esti korekta!”.

     Post tiuj komentarioj, mi ekkomprenis gravan lingvistikan problemon, kiun certe multaj aliaj jam estis komprenintaj antaŭe, nome ke oni ne lernas lingvon tro similan al sia nacilingvo, ekzemple: hispanoj ne lernas la portugalan, ni ne lernas la hispanan, ĉar ni neniam pensas pri tiu lingvo kiel fremda, sed nur kiel kripligo de la nia, malkorektaĵo.
Ankaŭ ĉeko kaj slovako ne lernas la lingvon unu de l´alia. Tio estas tre rimarkinda fenomeno. Oni neniam sukcesis enkonduki en la brazilajn lernejojn la hispanan lingvon, kvankam diversaj aliaj lingvoj estas oficiale instruataj.

     Antaŭe mi opiniis ke tiu malgranda ŝanĝo estus la savo kaj la feliĉo de Esperanto; sed nun, post atenta lernado de mondlingva projekto, en kiu mi trovis tiujn pronomformojn, mi estas plene konvinkita ke tiuj kvin unusilabuloj sufiĉus por mortigi nian lingvon.

    Tiuj kvin pronomoj estas uzataj je ĉiu momento en la latinidaj lingvoj, kaj ĉiu el ili postulas specialan finiĝon por la verbo en niaj nacilingvoj, pro jarcenta kutimo. Sen tiuj finiĝoj, la frazo ŝajnas abomeninda kriplaĵo, nepra eraro. Ekzemple: Por hispanlingvano la formoj: yo amas, yo amis, ŝajnus nepre gramatika eraro netolerebla. Por italoj tu amas, noi amas, nepre malplaĉas pro la nacia kutimo kun tiuj pronomformoj devige kunigitaj kun aliaj verboformoj, kaj simile por franc- kaj portugallingvano.

     Mi ekkomprenas nun, kial la mondlingvaj projektoj tre naturaj, tre belaj, sed tro similaj al la naturaj lingvoj, restas ĉiam en rondo de poliglotoj, sed neniam disvastiĝas kiel Volapuk aŭ Esperanto. Eĉ la troa artefariteco de Volapuk estus preferinda, laŭ la propaganda vidpunkto, ol la troa natureco. Kaj tiuj kvin pronomoj sufiĉus por fari Esperanton tro simila al niaj nacilingvoj. (*) Do nun mi respekteme klinas la kapon antaŭ la genia aŭtoro de Esperanto, kaj diras humile: Vi ĉiam estis prava, eĉ tiam kiam mi ne komprenis vin!


(*) Similan eraron faris ankaŭ kelkaj eminentuloj.

Prof. Peano preparis bonegan lingvan projekton, kiu konsistis en simpligado de la latina lingvo, celante varbi ĉiujn latinistojn en la mondo, por kiuj Latino sin flexioneInterlingua estis komprenebla sen antaŭlernado; sed precize latinistoj neniel akceptis lian verkon.

Edgar Von Wahl preparis lingvon tuj kompreneblan por latinaj popoloj, en espero ke tiuj popoloj ĝin trudus al la tuta homaro, sed ĝi ricevis forpuŝon de la adresitoj, kaj nur kelkaj slavoj kaj germanoj komprenis la majstroverkon de S-ro de Wahl - Occidental.

C. K. Ogden, preninte kiel modelon la “Fundamento de Esperanto”, preparis interesan “Fundamento de angla lingvo”(Basic English) uzante, kiel Zamenhof, nur 850 fundamentajn vortojn; li pensis ke la anglalingvanoj ĝin entuziasme disvastigos tra la mondo, sed al angloj ĝi ne plaĉis...








Nenhum comentário:

Postar um comentário