Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

quarta-feira, 29 de fevereiro de 2012





ARTIKOLO NEDIFINITA NE EKZISTAS

Ismael Gomes Braga

(el VETERANO – La unua libro originale verkita de brazilano, en Esperanto, p. 190-192)

Antaŭ kelkaj jaroj nia karmemora akademiano Georges Avril verkis tre interesan artikolon pri la unua regulo de la gramatiko de Esperanto, klarigante la sencon de la vortoj “ Artikolo nedifinita ne ekzistas”.

Efektive Esperanto ne posedas kiel la angla lingvo apartan vorton por esprimi la sencon de la angla a, an, sekve ne ekzistas artikolo nedifinita en Esperanto; sed tio ĉi ne volas diri ke la esperantistoj devas pensi kriple, kiam okazas la nepra bezono de la nedifinita artikolo.

Kiel eminenta hebreisto ekde sia junaĝo, D-ro Zamenhof prenis tiun regulon el la glora lingvo de la Profetoj, kiu ĝin prezentas per la samaj vortoj, t. e. , “Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita ( ha )...”

Kion faras la hebrea lingvo kiam ĝi devas esprimi la sencon de la angla a, an? Tute simple ĝi uzas la numeralon unu, kiu tiam funkcias kiel artikolo nedifinita. La portugala lingvo ankaŭ tiel agas: ĝi ne posedas specialan vorton por esprimi la sencon de artikolo nedifinita, sed ĝi uzas la numeralon unu kaj ĝin deklinacias um, uma, uns, umas.

Ankaŭ Esperanto uzas unu en tiu senco, kiam ĝi estas necesa. Jen ekzemploj el “Fundamento de Esperanto”.

UNU vidvino havis du filinojn.

En UNU tago, kiam ŝi estis apud la fonto.

Ŝi vidis UNU sinjorinon.

Ankaŭ en aliaj verkoj la Majstro uzas unu en tiu senco. Jen ekzemploj:

Li rememoris la legendon, kiel UNU fojon, kiam ŝi venis kun plena korbo...( Fabeloj de Andersen, vol. III, p. 146 ).

Li UNU fojon verŝis al mi botelon da vino sur la kapon ( Hamleto, p. 66 ).

Kaj jen UNU fojon mi venas hejmen kaj mi vidas... ( Gimnazio, p. 66 ).

En la granda salono de sia domo sidis UNU fojon Rabbi Abraham ( Rabeno de Baĥaraĥ, p. 10 ).

La regado de UNUJ gentoj super aliaj gentoj estas restaĵo el antikva tempo   ( Orginala Verkaro ).

UNUJ objektoj venis en UNUJN manojn, aliaj en aliajn manojn ( F. A . , II, 148 ).

Ni devas nur atentigi la brazilajn lernantojn de Esperanto ke nia nacia lingvo tro uzas ambaŭ artikolojn pro nelogika kutimo kaj por montri la genron de substantivo. Tiu troa uzado ne ekzistas en Esperanto: oni uzas launu nur kiam tiuj vortoj estas logike necesaj, neniam por montri genron de substantivo, kion ili ja ne montrus, ĉar ili mem ne havas genron.

Tre ofte la artikoloj o, a, os, as, um, uma, uns, umas de la portugala lingvo estas naciaĵo kaj ne estas tradukataj en Esperanton.

En la tre subtila klasifikado fare de la brazilaj gramatikistoj, um, uma estas ankaŭ nedifinita adjektivo, ne nur artikolo nedifinita kaj numeralo, sed tia subtilaĵo neniel interesas nin en la lernado de Esperanto nek de la portugala lingvo. Sed por uzi iun lingvon oni devus atenti tiajn harfendajn detalojn, certe preskaŭ ĉiuj brazilanoj devus resti ĉiam en absoluta silento, kaj nur kelkaj gramatikistoj povus paroli kaj skribi nian belan nacian lingvon.

Feliĉe ne estas tiel, kaj oni povas tre utile uzi lingvon dum la tuta vivo, ne komprenante tre detale kelkajn teoriajn klasifikojn. Disfendi harojn en diskutado pri gramatiko restu ĉe specialistoj; tio ja neniel koncernas nin.















Nenhum comentário:

Postar um comentário