ALTGRADA
FLEKSEBLECO
*William
Auld (el La fenomeno Esperanto, p. 53)
Normala vortordo multe diferencas de unu lingvo
al alia. Se citi simplan
ekzemplon, en unu lingvo adjektivo antaŭiras sian substantivon, en
alia ĝi postsekvas la substantivon.
Aŭ: la normala
ordo de subjekto, objekto kaj predikato en propozicio povas
malsami de lingvo al lingvo.
Dank' al la akuzativa finaĵo
-n, Esperanto posedas grandan
liberecon tiurilate. Tiu
akuzativa finaĵo estas ofte kritikata de okcidenteŭropaj
neesperantistoj, kiuj nomas ĝin “nenecesa”. Sed tiu kritiko
ignoras la fakton ke ĉiu
lingvo posedas akuzativon en iu formo aŭ alia. Lingvoj,
kiuj ne indikas ĝin per finaĵo aŭ alia leksika ŝanĝiĝo, tion
faras per deviga vortordo – kiun fremdulo devas lerni, kaj kiu tre
rigore rigidigas la vortordon en tiu lingvo.
Homoj
posedantaj lingvon kun relative rigida vortordo ne ĉiam komprenas la
avantaĝon de
vortordo relative libera. Efektive
ili ne malofte supozas la ekziston de “natura” vortordo(kiu
spegulas, kompreneble, la vortordon kutiman en ilia propra etna
lingvo), sed kiel eksplikis Wells*, tio estas iluzio. Iu lingvo havas
vortordon kutiman;
sed la ebleco variigi
tiun kutimaĵon liveras valoran rimedon de subtileco kaj eleganteco.
Ju pli libera estas la vortordo, des pli da rimedoj ekzistas; kaj
vere Esperanto havas
grandan liberecon tiurilate. Tio
devenas parte de ĝia noveco – ĝi ankoraŭ ne havis tempon sufiĉan
por ŝtoniĝi – kaj parte de la tutmondeco de ĝiaj uzantoj, kiuj
kutimiĝas al la diversaj vortordoj de siaj etnaj lingvoj.
Tiu
libereco de Esperanto evidente ne estas tuta. Kiel montris Piron**,
se oni diras la frazon: por
ke homo la juna homojn la maljunajn respektu, necesas ke komprenu li
lin,
tio restas Esperanto, sed “vekas senton de strangeco”. Prave. Tiu
vortordo estas nekutima kaj samtempe pravigas sin nek signife nek
estetike. La frazo fariĝas neklara, kaj sekve nebona.
Sed
vortordo kapablas multon komuniki. Se ni komparas du variantojn de
simpla frazo, ni povas tion esplori: Morgaŭ
mia helpanto
faros tiun taskon. Morgaŭ helpanto
mia
faros tiun taskon.
En
la unua,
“mia helpanto”
implicas ke nur unu helpanton mi havas; en la dua, “helpanto
mia” implicas la
ekziston de pli ol unu helpanto, kaj preskaŭ egalas al “unu
el miaj helpantoj”.
Se mi skribas: Morgaŭ
mia helpanto faros taskon tiun,
tio implicas “kaj ne taskon alian anstataŭe”.
Sed
ankaŭ tie ne finiĝas la eblecoj. Se ni prenas la kvar
elementojn, kiuj konsistigas tiun propozicion:: subjekto(mia
helpanto), predikato(faros),
objekto(tiun taskon), kaj
adjekton(morgaŭ),
ni konstatas ke la parolanto(aŭ skribonto) disponas pri 24
diversaj manieroj aranĝi ilin!
Mi ja ne listigos
ĉiujn(tion povas ĉiu interesiĝantoj mem), sed jen kelkaj
specimene: Mia helpanto faros morgaŭ tiun taskon. Faros tiun taskon
morgaŭ mia helpanto. Tiun taskon mia helpanto faros morgaŭ. Mia
helpanto tiun taskon morgaŭ faros. El tiuj kvar, nur la lasta
ŝajnas al mi ne konsilinda; la senco ne fluas, ĉar kontraŭkadenca,
kaj la vorto faros estas tro neŭtrala por stari sur la emfazeta
lasta loko. Sed povas esti ke en iu difinita kunteksto ĝi estus
konvena.
Kunteksto
ofte gvidas la elekton. Ekzemple: Jam
delonge riparendas la alia maŝino. Tiun taskon mia helpanto faros
morgaŭ. La
antaŭecon de Tiun
taskon
trudas la ĵusa mencio pri la farotaĵo, kaj la graveco de la tempo
de riparo(morgaŭ)
sugestias ĝin sur tiun gravan lastan lokon. Ĝeneralregule,
la komenciĝo kaj finiĝo de bona frazo aŭ frazero estas lokoj
ŝlosilaj.
Je ĉiu paŝo, do,
oni disponas, pli malpli nekonscie, pri amaso da esprimeblecoj. Kiam
Zamenhof verkis la esperantistan himnon “La
espero”, li estus povinta
skribi ekzemple:
Nova sento venis en la
mondon,
Tra la mondo voko forta iras;
Facilmove flugu ĝi trans
ondon
Ĝis ĝi ĉiujn lokojn jam
alspiras.
aŭ:
En la mondon venis sento
nova,
Forta voko iras tra la mondo;
Perflugile vento facilblova
Flugu jam de homa rond' al
rondo.
Sed ne. Li elektis
skribi:
En la mondon venis nova
sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al
loko.
La preferindeco de lia
teksto estas klara al ĉiu sana orelo(se vi dubas, provu kanti la
variantojn!), kaj probable ne konscie li elektis ĝin. Sed la rolo
antaŭ ĉio de poeto esta trovi la ĝustan lingvan formon por la
konceptoj.
Pro tio, la libereca
vortordo de Esperanto estas unu el la plej gravaj avantaĝoj kiel
lingvo internacia, kaj tute precipe, cetere, kiel
traduklingvo(pro multnombraj eblecoj ĉiam prezentataj al la
tradukanto).
Flanka
avantaĝo de la akuzativa finaĵo estas tio ke ĝi liveras trafan
elekteblecon inter pasiva kaj aktiva esprimado de la sama koncepto,
ne perdante la antaŭecon de la agricevanto: aŭ La poŝtisto
estis mordita de hundo, aŭ La poŝtiston mordis hundo.
Tro
abunda sinsekvado de pasivoj ofte efikas peze. Iom da eleganta
variado faciligas la fluadon de la teksto kaj agrable variigas ĝin.
Lingvoj strukture malsimilas inter si, kaj strukturo
bela en originalo povas iĝi malbela en tro laŭvorta traduko;
ekzemple,
sinsekvo de pasivoj eleganta en la angla povas fariĝi tede peza se
tradukanto tro sklave reproduktas tiun sinsekvon. Sed oni havas
elekton:
Mia
rigardo de tempo al tempo estis
allogata
de la nur malforte brilanta spegulo(pasive);
Mian
rigardon
de tempo al tempo allogis
la nur malforte brilanta spegulo(aktive).
La
luno estis preskaŭ tute forkaŝita de nuboj(pasive);
La lunon
preskaŭ tute forkaŝis nuboj.(aktive).
La altgrada
fleksebleco de la esperanta sintakso faciligas sur tutmonda tereno la
lernadon kaj uzadon de la lingvo.
Nenhum comentário:
Postar um comentário