Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

sexta-feira, 2 de março de 2012



Julio Baghy

BAGHY, Julio (Gyula). 1891-1967. Hungaro. Naskiĝis en Szeged. Aktoro, reĝisoro, verkisto, Esperanto-instruisto. Kiel junulo li studadis en aktora lernejo. Lia patro estis drama aktoro kaj la patrino teatra sufloristino. Esperantisto de 1911. Soldatservis en la aŭstra-hungara armeo dum la unua mondmilito. En septembro 1915 li estis kaptita de la rusa armeo kaj restis militkaptito en Siberio dum pli ol kvin jaroj. Dum la militkaptiteco li instruis Esperanton al kaptitoj kaj civiluloj. Fine de 1920 li povis reveni en Hungarion.

Baghy verkis lernolibrojn, gvidis kursojn kaj propagandis en multaj landoj, aranĝis literaturajn vesperojn. Li aktoris kaj reĝisoris en pluraj UK-j. Akademiano. Baghy iniciatis, ke la naskiĝtago de Zamenhof, aŭ la 15a de decembro, estu la tago de Esperanta libro. Estis kunfondinto, ĉefa kunredaktoro kaj ĉefa kunlaboranto de "Literatura Mondo", kunlaboranto en aliaj ĉefaj Esperanto-organoj. Lia ĉefa rolo tamen estis tiu de verkisto: Esperanta poeto, romanisto, novelisto kaj dramverkisto. Gravan rolon en liaj verkoj ludas la spertoj en Siberia kaptiteco. Esence li estas idealisma verkisto kun profunda sopiro je "homa homo". Junaĝe li verkis poemojn kaj novelojn hungare. Post malfacila periodo dum faŝismo kaj milito li reaktiviĝis en la 1950-aj jaroj kaj aktivis ĝis sia morto en 1967. Baghy estis beletristo, sed en lia ampleksa verkaro ne mankas eĉ ankoraŭ tre grava reorganiza plano pri la Movado (Publika letero 1931).


"Li aperis kiel poeto per siaj spontanaj, kolorriĉaj, formabundaj poemoj, inter kies temoj la fundamenta "homeco" kaptis vaste la publikon. Ankaŭ la prozaj verkoj prezentas vastan klavaron: de la majesta trankvilo kaj palaj paŝtelkoloroj ĝis la erupcia eksplodo, de la arkadia mildo ĝis la groteska satiro aŭ senbrida bonhumoro." 
/33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964.



"Liajn verkojn karakterizas la tendenco, kiun esprimas lia devizo: 'Amo kreas pacon, Paco konservas homecon, Homeco estas plej alta idealismo'. Liaj unuaj poemoj venis el rusa militkaptiteco; ili kaŭzis surprizon kaj ĝojon. [...] Post la mondmilita apatio kun multobligita forto eksonis la individua, nova, melodiriĉa poezio de Baghy." 

/ Ferenc Szilágyi, Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 36.

Nenhum comentário:

Postar um comentário