ESPERANTAJ KONSONANTOJ – Priskribo
[Kompilis: Adelson Sobrinho]
adelsonsobrinho@bol.com.br
FONTO: PIV: Plena Ilustrita Vortaro
1. PLOZIVA LABIALO
Voĉa: /b/
Senvoĉa: /p/
2. AFRIKATA DENTALO
Voĉa: /dz/
Senvoĉa: /c/
3. PLOZIVA DENTALO
Voĉa: /d,
Senvoĉa: /t/
4. AFRIKATA GINGIVALO/palatal-alveolaroj
Voĉa: /ĝ/,
Senvoĉa: /ĉ/
5. FRIKATIVA LABIALO
Voĉa: /v/
Senvoĉa: /f/
6. PLOZIVA VELARO
Voĉa: /g/
Senvoĉa: /k/
7. FRIKATIVO LARINGA
Voĉa: /-/
Senvoĉa: /h/
8. FRIKATIVA VELARO
Voĉa: /-/
Senvoĉa: /ĥ/
9. DUONFRIKATIVA LABIALO
Voĉa: /ŭ/
10. VIBRANTA LIKVIDO
Voĉa: /r/
Senvoĉa: /l/
11. FRIKATIVA DENTALO
Voĉa: /s/
Senvoĉa: /z/
12. FRIKATIVA GINGIVALO
Voĉa: /ĵ/
Senvoĉa: /ŝ/
13. NAZALA LABIALO
Voĉa: /m/
Senvoĉa: /-/
14. NAZALA DENTALO
Voĉa: /n/
Senvoĉa: /-/
1. Afrikato = “Kombino de plozivo kaj frikativo, ĉe kiu ploziva alteno estas sekvata de frikativa fortreno (ekz. En Esperanto:
ĉ, ĝ, c, dz)”.
2. Dentalo = “Parolsono, prononcata per la fermo aŭ la malvastigo de la buŝkanalo dank’al la aproksimigo de la langa pinto al la supraj dentoj(pura dentalo) aŭ al la supraj dentalveoloj(alveola dentaloj): la dentaloj en Esperanto estas t,d,s,z,c,dz,r,l,n.”(p.178)”.
3. Frikativo = “Daŭra parolsono, produktata per malvastigo de la buŝkanalo, tra kiu la spirblovo eliras naskante nur frotan brueron (f, v, s, z, ŝ, ĵ, ĥ)”.
4. Gingivalo = “Nomo de kategorio de frikativoj aŭ afrikatoj, ĉe kiu la retiriĝo de la lango produktas specialan sonon: Esperanto havas kvar gingivalojn: ĵ, ŝ, ĝ, ĉ(=palatal-alveolaro)”.
5. Labialo = “Parolsono, prononcata per fermo aŭ malvastigo de la buŝkanalo dank’al alproksimigo de la lipoj(p,b,m,ŭ) aŭ dank’al alproksimigo de la malsupra lipo kaj supra dentaro(f,v)”.
6. Likvido = “Parolsono, apartenanta em iu lingvo al unu el la fonemoj l aŭ r”.
7. Nazalo = “Parolsono, dum kies prononco la velo estas mallevita kaj interkomunikigas la buŝon kun la naza kavo (m, n)”.
8. Plozivo = “Momenta konsonanto, produkatata per abrupta malfermo de la buŝkanalo, kiu lasas eliri la spiron nur post momente kompleta fermiĝo(k,g,t,d,p,b)”.
Nenhum comentário:
Postar um comentário