Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

sexta-feira, 13 de abril de 2012

  

GRAMATIKA REGULECO


William Auld (La fenomemo Esperanto, p.36-37)

     Ĉiu lingvo havas siajn “regulojn”: tamen estas notinde, ke lingvaj reguloj de etnaj lingvoj deriviĝas de la efektiva uzado, kaj ne inverse.Ne malofte la “reguloj” instruataj en la lernejoj grave postlamigas la realan uzadon en socio, kaj ĉiuokaze ili estas devigitaj ŝanĝiĝi laŭ la evoluo de la socia uzado.

     Kaze de planita lingvo, la situacio estas, aŭ estis, iom alia. Kiam la projekto Esperanto eldoniĝis en 1887, tute ne ekzistis esperantista socio.La ekuzantoj de la projekto bezonis iujn regulojn aŭ gvidliniojn pri la korekta uzado de la embria lingvo. En tiu fakto povintus kaŝiĝi danĝero: rigida regularo kapablus bremsi aŭ malhelpi estontan evoluon de la projekto lingven.

     Gravega merito de Zamenhof estis ĉiam tio, ke li plene rekonis la neceson de socia lingvobazo kaj de libera evoluo de la lingvo sub la kondiĉoj de praktika uzado. La planlingva movado Volapuk disfalis, parte pro la diktatoreca sinteno de ĝia kreinto, kiu insistis estadi la sola arbitracianto pri la lingvo kaj ĝia sorto. Oni rajtas senti simpation pri tia sinteno de kreinto al sia kreaĵo, sed ĝi estis fundamente erara. Ĉiu lingvo estas propraĵo de ĉiuj siaj uzantoj.

     La solvo de Zamenhof estis genie simpla. Li starigis por sia lingvo dek ses regulojn, kiuj restas ĝis hodiaŭ la solaj devigaj reguloj por Esperanto; intertempe la gramatikistoj kaj verkintoj de lernolibroj derivis pro siaj celoj diversajn aliajn “regulojn”laŭ la efektiva uzado de la lingvo – sed tiuj restas nur rekomendoj. Ili fakte estas nur helpiloj pri akceptinda uzado.

     La dek ses reguloj nenion malpermesas. Ili starigas la necesan bazon de tiu reguleco, kiu tiom faciligas lernadon de Esperanto kompare kun aliaj lingvoj ( kun ties neregulaĵoj kaj multnombraj “esceptoj” al ĉiuj “reguloj”). La reguleco de Esperanto havas gravan sekvon: lernanto scias ke tio kion li lernas en unu kunteksto estas aplikebla en ĉiuj similaj kuntekstoj. Tio simpligas la transiron de konoj pasivaj al uzado aktiva. Tio kondukas al pli pozitiva memfido en lernanto, kiam li ekuzas skribe aŭ parole la lingvon.

AULD, William. La fenômeno Esperanto.Kompostita de Centra Oficejo de UEA

Presita de Grafika Entrepreno Tuijtel, Nederlando, 1988

Nenhum comentário:

Postar um comentário