Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

sábado, 28 de abril de 2012




LAŬEBLE FACILA AKIREBLECO
(La fenomeno Esperanto, p. 48)
William Auld*

                Kiam Zamenhof eldonis sian unuan lernolibron em 1887, li difinis en antaŭparolo la tri ĉefajn problemojn, kiujn li devis solvi. Du el ili koncernas nin ĉi tie:
1.    Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante.
2.    Ke ĉiu, kiu ellernis tiun ĉi lingvon, povu tuj ĝin uzi por la kompreniĝado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale ĉu tiu ĉi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj aŭ ne, - t. e. ke la lingvo jam de la komenco mem kaj dank’ al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj.

           Eĉ la unuan el tiuj problemoj multaj aŭtoroj de internacilingvaj projektoj ne klopodis solvi; sed celi la duan estis unike: krei lingvon kiun oni povu tuj ekuzi, ĉu aŭ ne aliaj adeptoj ekzistus! Tio klare evidentigas la ĉiam praktikan naturon de Zamenhof; kaj lia solvo diktis la karakteron de la lingvo, kiel mi ĝin analizis supre.
                Por ke la lingvo estu laŭeble facila, Zamenhof aliris al problemon el du vidpunktoj: gramatika kaj vortproviza.

               La gramatikaj komplikaĵoj de la etnaj lingvoj estas tiaj, ke lernanto bezonas monatojn aŭ eĉ foje jarojn por kontentige regi ilin. Zamenhof simpligis “ĝis nerekonebleco” la gramatikon, kaj fiere pretendis: “ La tutan gramatikon de mia lingvo oni povas bonege ellerni en daŭro de unu horo”. Lingvo konsistas el multe pli ol gramatiko, tamen tiu pretendo estas vera. La 16 regulojn serioza studanto ja povas alproprigi en la daŭro de unu horo. Kaj tio estas en si mem mirindaĵo.

                Kiel ni jam vidis, el vortproviza vidpunkto la sistemo de vortfarado jam per si mem grave reduktas la kvanton de la lernendaj vortoj. Ankaŭ pri tio Zamenhof prave ne hontis: “ Mi kreis regulojn por vortfarado kaj per tio ĉi mi enportis grandegan ekonomion rilate la nombron de la vortoj ellernotaj, ne sole ne deprenante per tio ĉi de la lingvo ĝian riĉecon, sed kontraŭe, farante la lingvon – dank’ al la eblo krei el unu vorto multajn aliajn kaj esprimi ĉiujn eblajn nuancojn de la penso – pli riĉa ol la plej riĉaj naturaj lingvoj.”

        Tiun malmodestan pretendon flanke de nekonita aŭtoro de nekonata projekto oni akceptos laŭ sia maniero surbaze de siaj antaŭjuĝoj; sed tiuj el ni, pri kiuj lia lingvo fariĝis normala peranto de la intimaj penso kaj sperto, kaj kiuj eventuale uzadas ĝin por la kreado de plej subtilaj artverkoj ktp – tio estas, la posedantoj de la koncerna lingvo – forte emas konsenti kun Zamenhof. Ĉiu necesas aserti, ke neniu volas, aŭ povus, bagateligi la atingojn de la aliaj lingvoj, sed ni ankaŭ ne rajtas supraĵece bagateligi la kvalitojn de Esperanto.

                     La kvanton de la lernota vortmaterialo Zamenhof plue reduktis per la enkonduko de alia speciala vortkategorio, t.e. “... per la enkonduko de diversaj prefiksoj kaj sufiksoj, per kies helpo ĉiu povas el unu vorto formi diversajn aliajn vortojn, ne bezonante ilin lerni. (Pro oportuneco al tiuj ĉi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj...”
...
                La prefikso mal signifas “rektan kontraŬaĵon de la ideo”. Iuj teoriistoj kritikis tiun prefikson, ĉar tion ĝi kutime ne signifas en aliaj (eŭropaj) lingvoj(sed implicas mison). Tiun lastan implicon ĝi ne havas en Esperanto. Sed ĝi estas genia eltrovaĵo, ne nur ĉar “...sciante la vorton bona, ni jam mem povas formi la vorton malbona, kaj la ekzistado de aparta vorto por la ideo malbona estas jam superflua” sed ankaŭ ĉar ĝi liveras, kiel ni vidos, oportunajn eblecojn de utilaj sinonimoj:

Malsupren, malsupren, malsupren
Descendu ni nun!

               La uzado de mal nenie kaj neniam estis precize difinita aŭ limigita. Zamenhof citis ekzemplojn: malmola, malvarma, malnova, malpura, malproksima, malriĉa, mallumo, malhonoro, malsupre, malami, malbeni, sed li aldonis k.t.p., k.t.p., kaj la serio estas praktike senlima. Ĉiu koncepto , kiu implicas rektan kontraŭaĵon kapablas esprimiĝi per la uzado de mal.

                Tio multfoje kondukas al situacio, en kiu ni rajtas elekti el serio de alternativoj, kiel ekz-e:

Dolĉa – maldoĉa
Maldoĉa = amara
Malamara – dolĉa

               Tiaj alternativoj tre ofte utilas en realaj kuntekstoj: Mia malĝojo ne tristigu vin.
...
FONTO:
AULD, William. La fenomeno Esperanto
Centra Oficejo de UEA, 1988
..............................................................................................................................
 ·         AULD, William(2924- ) Skoto. Poeto, eseisto, redaktoro. Ĉefaj verkoj: La infana raso(poemo); Humuroj(poemaro); pri lingvo kaj aliaj artoj(eseoj). Multe tradukis, inkluzive de la sonetaro de Shakespeare.
   

Nenhum comentário:

Postar um comentário