El La Tuta Esperanto
(Akceptita de la I-a Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer la 9-an
de aŭgusto 1905).
Ĉar pri la esenco de la Esperantismo multaj havas tre malveran ideon,
tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de
la mondo, kunvenintaj al la Internacia Kongreso Esperantista en
Boulogne-sur-Mer, trovis necese, laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo
Esperanto, doni la sekvantan klarigon:
1. La Esperantismo estas penado
disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu «ne
entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la
ekzistantajn lingvojn naciajn» donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj
institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo,
kaj en kiu povas esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por
ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero,
kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure
privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.
2. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri
tio, ke Lingvo Internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj
provoj faritaj en la daŭro de la lastaj jarcentoj, ĉiuj prezentas nur teoriajn
projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova
kaj en ĉiuj rilatoj plej taŭga montriĝis nur unu sola lingvo, Esperanto, tial la amikoj de la ideo de Lingvo
Internacia, konsciante, ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo
povas esti atingita nur per laborado praktika, jam delonge ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras
por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo.
3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu
fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto
estas «nenies propraĵo», nek en rilato materiala, nek en rilato morala.
Materiala mastro de tiu ĉi lingvo
estas la tuta mondo, kaj ĉiu
deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li
deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo
esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en
tiu ĉi lingvo.
4. Esperanto havas neniun
personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj
verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu
alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj
esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo «Fundamento de
Esperanto», en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de
la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin
per la vortoj «tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto». Ĉiun ideon,
kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en
«Fundamento de Esperanto», ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel
estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro la plena unueco de la lingvo al ĉiuj
esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu
troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por
kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.
5. Esperantisto estas nomata ĉiu
persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li
ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo esperantista por ĉiu esperantisto
estas rekomendinda, sed ne deviga.
Nenhum comentário:
Postar um comentário