Edwin de Kock
de KOCK, Edwin. 1930. Sudafrikano; docento pri la angla kaj afrikansa, krom la verkado. Esperantisto de 1955, ekverkis poemojn samjare. Redaktoro de "Afrika Esperantisto" 1955-57 kaj de "Bona Espero" 1977-79, 1986-87. Verkis angle, Esperante kaj afrikanse. Instruis Kristanismon en Sudafriko, Suda Koreio kaj Usono. Vivas en Usono de 1994, usona civitano de 2000. Fekunda Esperanta poeto. Ellaboris teoriojn pri la metriko kaj la poezikreado. Kontribuis al "La nica literatura revuo", "Norda Prismo" k.a. revuoj. Premiita en la Belartaj Konkursoj. Akademiano./William Auld en Esperanta Antologio, 1984. /Ordeno de verda plumo, 2006 Verkoj: Ombroj de la kvara dimensio (poemoj, 1961) Fajro sur mia lango (poemoj, 1967) Poemaro kaj prozeroj (1970) Kvin elementoj (poemoj, 1970) Plukonstrue (poemoj, 1975) Japaneskoj (poemoj, 1982) Saluton al la suno (poemoj, 1983) La konflikto de la epokoj (nefinita eposo, 1984-1985) Glosaro ("helpilo por legi la poemarojn de la aŭtoro", 1988) Vojaĝoj kaj aliaj poemoj (1992) Sub fremdaj ĉieloj (poemoj kaj eseoj, 2007) Liaj poemoj aperas i.a. ankaŭ en Esperanta Antologio (1984), 25 Jaroj: Antlogio de belartaj konkursoj (1977) kaj Sub la signo de socia muzo(1987). Legu poemojn de Edwin de Kock: Tagiĝo kaj vespero Al Andreo Kvar sezonoj de la koro Vojaĝo Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj |
Nenhum comentário:
Postar um comentário