Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

terça-feira, 19 de junho de 2012


Felikso Zamenhof

ZAMENHOF, Felikso (Fabian). Pseŭdonime "FeZ". 1868-1933. Rusia kaj Pollanda judo, frato de Lazaro Ludoviko; farmaciisto. Naskiĝis en Bjalistoko. Lernis Esperanton tuj en 1887. Pioniro de Esperanta literaturo: verkis artikolojn, poemojn, prozaĵojn, teatraĵojn en Esperanto-gazetoj. Verkis pollingve pri farmaciaj temoj kaj por la juda orfejo de Janusz Korczak, al kiu li multe helpis. Aktivis en la Varsovia Esperanto-societo Konkordo. Aktoris kaj paroladis en UK-oj.


Feliks', Leono: frata duo,
Poetaj fratoj Zamenhofaj.
El la armeo de l' "Malnovaj",
Sed pretaj al la ĉiam-pluo.
Entuziasmaj pri artĝuo,
Du kuracistoj filozofaj,
Feliks', Leono: frata duo,
Poetaj fratoj Zamenhofaj.
Felikso (Fez) en La Revuo
Brilis per versoj rapidstrofaj,
Leon' tradukas en lertmovaj
Ritmoj de l' arta verskonstruo
Feliks', Leono: frata duo.
/ Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.

Verkoj:
Verkoj de FeZ (Plena verkaro, 1935)

/Zofia Banet-Fornalowa: La familio Zamenhof, 2000
Liaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984).

Nenhum comentário:

Postar um comentário