Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

quarta-feira, 20 de junho de 2012





INTERRILATOJ ESPERANTISMO/SPIRITISMO

Adelson Sobrinho

  1. Difinoj
    ESPERANTISMO estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniam celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si... Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.” ((Zamenhof – Deklaracio pri Esperantismo, 1905).
    SPIRITISMO estas scienco kiu traktas pri la naturo, la origino kaj la destino de la spiritoj, kiel ankaŭ pri iliaj rilatoj kun la enkorpa mondo”. (Allan Kardec- Kio estas Spiritismo, p.8).
    Tiel kiel Esperanto ne venis por substitui la naciajn lingvojn, Spiritismo ne venis detrui la leĝojn, sed “pruvas kaj elmontras tion kion la religio instruas teorie”(Kio estas Spiritismo, p. 76)
    1. Zamenhof (1859-1914) kaj Kardec (1804-1869)– Homoj universalaj
Malgraŭ samtempuloj, tiuj du spiritoj ne konis unu la alian, sed ambaŭ havis grandiozan mision, kies esenco similiĝas: HOMFRATIGO – Ilia komuna idealo.

Kardec, pseŭdonimo de Léon Denizard Rivail, naskiĝinta la 3-an de oktobro 1804, en Lion, Francio, sin dediĉis al kodigo de Doktrino, kies celo estas starigi sur la planedon la Konsolanton, promesita de Jesuo, la Kristo:

Mi havos ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne komprenos, tial mi parolas per paraboloj”. “ Mi petos la patron kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam; tiu estas la spirito de la vero...(Johano, 14:15-17, 26).

Spiritismo klarigas al la homaron pri diversaj filozofiaj , moralaj kaj psikologiaj problemoj, kiuj antaŭ jarcentoj la oficiala scienco ne sukcesis solvi; demandoj, tiaj kiaj..

konon de l' aferoj, per kiu la homo scias, de kie li venas, kien li iras, kaj kial li estas sur la tero”( La Evangelio laŭ Spiritismo, p. 137).

Diktitaj de la Superaj Spiritoj, per diversaj mediumoj, Kardec publikigis la jenajn librojn, kiuj konsistigas la Spiritisman Kodigon:

  1. La Libro de la Spiritoj (1857);
  2. La Libro de la Mediumoj ( 1861)
  3. La Evangelio laŭ Spiritismo (1864);
  4. La Ĉielo kaj la Infero (1865);
  5. La Genezo (1868).
Lazaro Ludoviko Zamenhof, naskiĝinta la 15-an de decembro 1859, em Bialistok-Pollando, (dek jaroj antaŭ la forpaso de Kardec), malgraŭ neniam sin deklarante sekvanto de ia doktrino, estante ankoraŭ adoleskanto, nutris pensojn, kiuj similiĝas al tiaj ideoj kodigitaj de Kardec.

Laŭ liaj propraj vortoj:

Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas?

Mi eksentis ke eble ne malapero, eble la morto estas miraklo, ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo ke io nin gvidas al ia celo”(Privat, Vivo de Zamenhof, p. 144).

Zamenhof estis judo, sed neniam defendis Cionismon= Politika movado, kiu celis la starigon de aŭtonoma juda ŝtato en Palestino. Laŭ liaj propraj vortoj:

Laŭ miaj konvinkoj mi ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio”.

    3. Interrilatoj Esperantismo-Spiritismo: kiaj trajtoj similigas tiujn du doktrinojn?

    1. Kardec kodigis Spiritismon; Zamenhof, Esperanton;

    Laŭ Ramatis,( A Sobrevivência do Espírito. p. 125) Esperanto estis ellaborita de superaj spiritoj kaj poste kodigita de Zamenhof en la Teron.

    2. Doktrino kaj lingvo estas universalaĵoj;

    3. Ambaŭ celas la homfratigon, sendepende de rasoj, kredoj, religioj, sociaj tavoloj, politikaj partioj ktp;

    4. La movado de Esperanto en Brazilo multe ŝuldas al iniciato de du gravegaj esperantistoj/spritistoj, nome, Ismael Gomes Braga kaj Francisco Valdomiro Lorenz, kiuj pere de Brazila Spiritisma Federacio disvatigis Esperanton.
La etikfilozofiaj principoj pri justeco, egaleco kaj frateco similigas la celojn de ambaŭ. Esperanto, sen la interna ideo, estas simpla lingva instrumento por internaciskala komunikado.

Kun tia Esperanto kiu devas servi ekskluzive nur al celo de komerco kaj praktika utileco ni volas havi nenion komunan” (Zamenhof).

Laŭ Ismael Gomes Braga, grandega propagandisto de la Internacia Ideo, “Esperanto, tia kia Spiritismo, ne estas nure homa movado; sed io pli, unu el la Diaj planoj, kiu celas la transformon de la planedo”. (O Esperanto na Visão Espírita, p. 56). Pri tio, Zamenhof tiel sin esprimis en sia letero al Michaux(21/2/1905):

Esperanto konsistigas parton de mia idealo: kreado de ponto, per kiu povus unuiĝi frate ĉiuj popoloj kaj religioj pri kiu revis Mozeo kaj Kristo”.( Lins: La Danĝera Lingvo, p.37).

Siaflanke, la spiritismaj fenomenoj povas esti studataj kiel pure sciencan eksperimenton. Sed, se oni faros tion, ambaŭ perdos siajn ecojn kiel iloj por la progreso de la homaro.

La spiritisto-esperantista konscias ke ĉiuj grandaj ideoj kiuj estiĝas en la Tero, havis sian devenon en la Supera Plano. Tiuj du idealoj realigas en nia planedo la revon de la homaro:

Estonte, estos unu sola grego kaj unu sola paŝtisto”.
    BIBLIOGRAFIO
  1. BRAGA, Ismael Gomes. Esperanto na visão espírita. 1.ed. Rio de Janeiro: F. V. Lorenz, 1998.

  2. KARDEC. Allan. Kio estas Spiritismo. El la franca lingvo tradukis: L. C. Porto Carreiro Neto. Rio de Janeiro: FEB, 2006.

  3. ______________. La Libro de la Spiritoj: la principoj de spiritisma doktrino. El la franca lingvo tradukis: Luís Porto Carreiro Neto. Rio de Janeiro: FEB, 2007.

  4. ______________. La Evangelio laŭ Spiritismo: enhavanta la eksplikadon de la moralaj maksimoj de la Kristo, ilian konformecon kun Spiritismo kaj ilian aplikadon al la diversaj situacioj de la vivo. El la franca lingvo tradukis: Ismael Gomes Braga. Rio de Janeiro: FEB, 1980.

  5. ______________. La Libro de la Mediumoj. El la franca lingvo tradukis: L.C Porto Carreiro Neto. Rio de Janeiro: FEB, 1964.

  6. ______________. La Genezo. El la franca lingvo tradukis: Affonso Soares. Brasília-DF: FEB, 2002.

  7. ______________. La Ĉielo kaj la Infero. El la portugallingva traduko de Manuel Justiniano Quintão esperantigis: A. K. Afonso Costa kaj Benedicto Silva. Rio de Janeiro: FEB, 1979.

  8. LINS, Ulrich. La Danĝera Lingvo. Bleicher-Eldonejo. Nederlando, 1988.
  1. LORENZ. Francisco Valdomiro. O Esperanto como revelação/Esperanto kiel revelacio. 4.ed. Araras. SP: IDE, 1994.

  2. RAMATIS. A Sobrevivência do Espírito. Livraria Freitas Bastos S.A., Rio de Janeiro, 1964.

  3. WANTUIL. Zêus. Iŝmael Gomes Braga. Guanabara. R.J: FEB,1971.
























Nenhum comentário:

Postar um comentário