Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

quarta-feira, 13 de junho de 2012





Kiel estiĝis kaj kreskis la retejo OLE -
Originala Literaturo Esperanta



Printempe en 2000 (t.e. en la nordhemisfera printempo) mi komencis kolekti informojn pri originalaj romanoj en Esperanto, ĉar mi volis kompletigi kaj aktualigi la listojn troveblajn en diversaj verkoj kaj ankaŭ interrete. Dum la kolektado de informoj mi stumblis sur la problemo kiel distingi romanojn disde alispecaj prozaĵoj. Kiel sekvo de tio, mi kompilis du listojn, unu pri romanoj kaj unu pri novelaroj kaj rakontoj. Aŭtune en 2000 mi enretigis tiujn listojn kune kun aparta listo pri la aŭtoroj de tiuj verkoj. Baldaŭ aldoniĝis listoj ankaŭ pri poemaroj kaj dramoj aperintaj libroforme.

Samtempe mi komencis krei apartajn dokumentojn kun informoj pri verkoj kaj aŭtoroj, interalie ankaŭ recenzoj, kaj kun ligoj al informoj troveblaj aliloke en la reto. Materialon mi ĉerpis el multaj fontoj libraj kaj interretaj. Mi plejparte reproduktis la informojn tiaj, kiaj mi trovis ilin, sen propra prijuĝo, kun indiko pri la fonto. La retejo tamen estas limigita al originalaj beletraj literaturaĵoj eldonitaj libroforme. Fakaj verkoj ne aperas, nek gazetoj.

Baldaŭ mi ricevis kontribuojn ankaŭ de aliaj personoj. Ne eblas ĉi tie mencii ĉiujn, sed pli ampleksan materialon kaj helpon mi ricevis interalie de Jorge Camacho, István Ertl, Nikolao Gudskov, Roel Haveman, Roy McCoy, Valentin Melnikov, Josip Pleadin kaj Ljubomir Trifonĉovski.

Printempe en 2003 okazis bedaŭrinda perturbo, kiam mia ĝistiama interreta "gastiganto" simple fermis sian servilon pro ekonomia krizo. Mi devis transloki ĉion al nova loko kaj konigi la novan adreson. Ligojn al OLE oni trovas en multaj gravaj lokoj en la Esperanta interreto.





La nombro de dokumentoj grade kreskis monaton post monato. En decembro 2003 
OLE atingis mil html-dosierojn, en aŭgusto 2008 pli ol 1500 kaj en aŭgusto 2011 2150. Al tio aldonendas kelkaj dekoj da pdf-dosieroj, preskaŭ milo da bildoj kaj kelkaj centoj da ligoj al eksteraj dokumentoj. Interalie oni atingas per OLE mil ducent recenzojn pri originalaj verkoj. Ofte oni povas legi du-tri aŭ eĉ pli da recenzoj pri unu sama verko, kio ebligas akiri relative multfacetan impreson pri la Esperanta literaturo.

En marto 2004 dank' al iniciato de Andrej Grigorjevskij OLE ricevis novan lokon ĉe esperanto.net/literaturo/, kio signifas ke ĝi ne plu dependas de reklamfinancita kompanio.

Tamen, tia retejo kiel OLE devas ĉiam kreskadi kaj ŝanĝiĝadi. Mi esperas ke ĉiam pli da homoj uzos ĝin kaj kontribuos al ĝi. Ĝi plu bezonas helpon de kontribuantoj, precipe de nove aperintaj recenzoj, sed ankaŭ de informoj pri aŭtoroj aŭ pri verkoj ankoraŭ mankantaj en OLE. Do ne hezitu kontribui al la adreso Sten Johansson.
6 aprilo 2004, Sten Johansson
ĝisdatigita 22 aŭgusto 2011

Nenhum comentário:

Postar um comentário