Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

sexta-feira, 1 de junho de 2012



Participoj kiel A-vortoj

El Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

Versio 14.1 (de la 8a de Marto 2008)

Participo kun A-finaĵo prezentas agon aŭ staton kiel econ. Oni uzas diversajn formojn depende de tio, ĉu en la koncerna tempo la afero ankoraŭ ne finiĝis, jam finiĝis, aŭ ankoraŭ ne komenciĝis.
Aktivaj participoj«
Aktiva participo prezentas agon aŭ staton kiel priskribon de ĝia subjekto:
ANT
dum la ago — la ago ankoraŭ ne finiĝis
leganta
= tia, ke oni ankoraŭ legas
INT
post la ago — la ago jam finiĝis
leginta
= tia, ke oni antaŭe legis
ONT
antaŭ la ago — la ago ankoraŭ ne komenciĝis
legonta
= tia, ke oni poste legos
o Viro, kiu ankoraŭ legas, estas leganta viro.
o Viro, kiu antaŭe legis, estas leginta viro.
o Viro, kiu poste legos, estas legonta viro.
Pasivaj participoj «
Pasiva participo prezentas agon aŭ staton kiel priskribon de ĝia objekto.
AT
dum la ago — la ago ankoraŭ ne finiĝis
legata
= tia, ke iu ĝin legas
IT
post la ago — la ago jam finiĝis
legita
= tia, ke iu ĝin jam legis
OT
antaŭ la ago — la ago ankoraŭ ne komenciĝis
legota
= tia, ke iu ĝin poste legos

o Libro, kiun oni ankoraŭ legas, estas legata libro.
o Libro, kiun oni antaŭe legis, estas legita libro.
o Libro, kiun oni poste legos, estas legota libro.

Pasivaj participoj eblas nur ĉe agoj, kiuj povas havi objekton. Ne eblas diri ekz. *okazata*, ĉar okazineniam povas havi objekton. Ĉiuj verboj kun IĜ-sufikso estas senobjektaj. Tial *...iĝata**...iĝita* kaj*...iĝota* neniam estas eblaj.

Tamen en kelkaj okazoj oni uzas pasivan participon de normale senobjekta verbo. Oni diras ekz.Loĝataloĝita kaj loĝota, kvankam oni normale ne loĝas ion, sed en ioĉe io aŭ simile: Urbon loĝatan ili ne trovis.Ps.107 = Urbon, en kiu iu loĝas, ili ne trovis. Tiu okazo estas tamen nur ŝajne erara, ĉar loĝi fakte povas esti objekta. 

Normale oni ne diras mi loĝas tiun domon, sed tio ne estas eraro. Alia tia verbo estas iri. Plej ofte oni diras, ke iu iras ekz. sur strato aŭ laŭ vojo, sed oni povas ankaŭ uzi objekton: Li piede ekiris la vojon.FA3.59 Eblas do diri ankaŭ ekz. irota vojo = “vojo, kiun oni intencas iri”. Simile oni uzas ĉe tiaj verboj ofte la sufiksojn EBLIND kaj END.
La afero komplikiĝas pro tio, ke N-finaĵo povas montri ankaŭ aliajn aferojn ol objekto. Se ne temas pri vera objekto oni ne povas uzi pasivan participon.
La vokaloj de la participoj «
La vokaloj en la participoj estas la samaj kiel la vokaloj en la verbaj finaĵoj AS, IS kaj OS. Ankaŭ la signifoj estas tre similaj, sed ne tute samaj.
ANT, AT kaj AS ĉiuj signifas, ke la ago komenciĝis, sed ne finiĝis. AS montras ĉefe nuntempecon de la ago, dum ANT kaj AT montras daŭrecon aŭ ripetadon de la ago:
o Li skribas. La skribado okazas nun aŭ kutime.
o Tiam li estis skribanta en sia ĉambro. La skribado estis daŭra en tiu pasinta tempo.
o La letero estis skribata en la paŭzo. La skribado estis daŭra en la paŭzo.
o Janjo havis en tiu nokto dormon maltrankvilan kaj interrompatan.M.176 Okazis ripete interrompoj de la dormo.
INT, IT kaj IS ĉiuj signifas, ke la ago finiĝis. IS montras, ke la ago okazis antaŭ la nuno. INT kaj IT montras, ke la ago plenumiĝis, eventuale antaŭ alia ago:
o Li skribis. La skribado okazis pli frue ol nun.
o Kiam li estis skribinta la leteron, li foriris. Post kiam la skribado finiĝis, li foriris.
o Li sendis la skribitan leteron al sia amiko. La skribado de la letero okazis pli frue ol la sendo.
o La letero estis skribita en la paŭzo. La skribado ne okazis antaŭ la paŭzo, sed iam en la paŭzo la skribado atingis sian finon. La letero do pretiĝis en la paŭzo.
ONT, OT kaj OS ĉiuj signifas, ke la ago ankoraŭ ne komenciĝis. OS montras tempon post la nuno. ONT kaj OT montras staton antaŭ la komenco de la ago, ofte kun nuanco, ke oni intencas fari la agon, ke oni planas ĝin, aŭ ke ĝi baldaŭ okazos:
o Li skribos. La skribado iam poste okazos.
o Li estis skribonta la leteron, sed devis subite foriri. La skribado estis intencita, sed tamen ne okazis.
o Sur la tablo kuŝis aro de legotaj leteroj. La leteroj atendis la legadon. Iu devus ilin legi, sed ankoraŭ ne faris tion.

·         Laste ŝanĝita: 2 Junio 2011 17:36:34
·         URL: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/participoj/a-vortoj.html
·         Retpoŝto: bertilow@gmail.com

Nenhum comentário:

Postar um comentário