Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

quarta-feira, 20 de junho de 2012



Theo Jung

JUNG, Teo. (Theodor August Karl Heinrich) 


1892-1986. Germano, loĝanta de 1936 en Nederlando. Presisto, ĵurnalisto kaj eldonisto. Naskiĝis en Meckenheim. Pro malriĉeco devis ĉesigi siajn gimnaziajn studojn 15jara. Esperantistiĝis en 1910. Sin dediĉis tute al Esperanto post la 1a Mondmilito, kunfondis lokajn grupojn kaj la landan Esperanto-ligon de Rejnlando-Vestfalio. Fondis plurajn Esperanto-gazetojn kaj eldonis multajn librojn en kaj pri la Internacia Lingvo. Fondinto kaj dum pli ol 42 jaroj, ĝis 1962, redaktoro de "Heroldo de Esperanto" (pli frue "Esperanto Triumfonta").
Jung batalis por konkorda laboro inter anoj de diversaj projektoj de internacia lingvo, kaj same por unueca laboro de diversaj branĉoj de la Esperanto-movado. De 1910 verkis originalajn rakontojn en Esperanto. Premiita ĉe la Internaciaj Floraj Ludoj. Akademiano. Multaj artikoloj kaj poemoj en diversaj Esperanto-gazetoj. Zorgema stilo, altaj pretendoj karakterizas lian verkadon.


Jen Teo Jung - la Fluga Famo,
Heroldo de plejfreŝa Nov'!
Por ni laŭ lia mana mov'
Turniĝas monda panoramo.
Li ludas sur plej vasta gamo
Per rotaci-maŝina pov',
Jen Teo Jung - la Fluga Famo,
Heroldo de plejfreŝa Nov'.
Sed kiam pri la dolĉa Flamo
Ekludas li per fluta blov',
Jen trilas milde strof' post strof'
De l' Alta Kanto De La Amo.
Jen Teo Jung - la Fluga Famo.
/ Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.

Verkoj:

La alta kanto de la amo (poemo 1927; 2a eld. 1928),
Landoj de l' fantazio (romano 1927),
Gerstäcker: La ŝipĉarpentisto (traduko 1928),
Gudrun (traduko 1928),
Remarque: En okcidento nenio nova (kuntradukinto 1929),
Ek' al batal'! (poemoj 1935),
De Muheddin ĝis Mundilatin (eseoj 1937),
La kunmetitaj verboformoj (1960-61).
Ĉiu ĉiun (membiografio, 1979).


/33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964. /Hilda Dresen, Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 270
Liaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984).

Nenhum comentário:

Postar um comentário