Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

quinta-feira, 21 de junho de 2012




William Auld *
KIAL MI DEDIĈAS TIOM DA TEMPO KAJ ENERGIO
AL LA AFERO ESPERANTO?

      De tempo al tempo homoj starigas al mi tiun demandon. Ĉiam denove mi
pripensas, kaj ĉiam denove mi trovas abundajn kialojn.

      Elstara motivo estas lojaleco al tiu mirinda homo, d-ro Zamenhof. El ĉiuj proponintoj de projektoj de internacia lingvo, li estis la sola, kiu traktis la problemon serioze kaj praktike. Kompare kun li, ĉiuj aliaj estis kaj estas diletantoj, hobiistoj, teoriemuloj, por kiuj la internaci-lingva problemo estas afero flanka, afero fine ne serioza. Lau ili, la mondo bezonas nur lingvon "helpan" - kio signifas kodon evidente malsuperan al la netuŝeble majestaj naciaj lingvoj, uzotan nur piĝine en okazoj, kiam nenio alia efikas. Ĝi estu la lasta ŝanco. Ne venas al ili en la kapon, ke lingvo, por esti lingvo, bezonas antaŭ ĉio homojn, kiuj ne nur parolas ĝin sed ankaŭ pensas, sentas, spertas kaj amas per ĝi, por kiuj ĝi estu la "dua unua" lingvo, eĉ se troviĝas ankaŭ aliaj, kiuj uzas ĝin nur balbute, sed tamen uzas ĝin. Tian internacian lingvon multaj homoj eĉ ne deziras, kaj tial ofte asertas, ke ĝi nek ekzistas nek eblas.

     Sed jam de la komenco Zamenhof konstatis, kaj sentis en koro kaj cerbo, ke la sennombraj lingvoj en la mondo ne nur disigas sed ofte ankaŭ malamikigas la homojn; kaj li celis krei lingvon realan, kapablan esprimi, eĉ emocie, ĉion, kion esprimas la aliaj lingvoj, ĉar li firme kredis pri ia baza universala homeco, sur kiu la genta aparteno estis hazarda superstrukturo kovranta tiun homecon. Per neŭtrala homfarita lingvo eblas penetri la superstrukturon kaj atingi tion, kio estas home komuna.

     Al tiu celo li do dediĉis sian vivon, je kosto de sia materiala bonstato. Li plurfoje rifuzis atentindajn monsumojn, kiuj estis esence subaĉetoj kaj kompromitus la fidindecon de nia lingvo. Mi mem iam diris al mia filo:
"Esperanto estis mia kariero; instruado estis nur mia metio". Ion similan -- sed altgrade pli trafe - estus povinta diri Zamenhof. Li estis genia artisto, kaj al sia arto li sin transdonis kun la neŝancelebla direktiĝo de tia geniulo.

     Tial estis neeble al mi dum mia vivo perfidi tiun mirindan homon, kies klarvido, obstino, celtrafo kaj esenca homeco, kaj la modesto kiu animis lin, estas tiom profunde admirindaj. Al tiu homo kaj al Esperanto mi neniam povus turni la dorson.



      Ligas min al Esperanto ankaŭ la fakto, ke la esperantistoj estas pravaj.

          Tio, kion ni pretendas rilate nian lingvon, estas vera, konstatebla kaj pruvebla. Kaj tial senĉese min agacis kaj obstinigis tiuj, kiuj diras pri
Esperanto malveraĵojn. Tiaj estas la tiel nomataj sciencistoj, kiuj traktas Esperanton tute nescience, rifuzante ekzameni objektive la fenomenon pri kiu ili verdiktas surbaze de antaŭjuĝoj kaj senbazaj supozoj. Tiaj estas politikistoj, kiuj regas nin kaj la mondon, ne povante paroli rekte unu al alia, kontentaj dependi de multekostaj kaj neekzaktaj interpretado kaj tradukoj, kontentaj pri duagrada komunikiĝo. Tiaj estas enciklopediistoj, kiuj plej ofte invitas kunlaboron pri la rubriko "Esperanto" de homoj nekompetentaj pri la temo, kiuj estas liberaj aserti plej fantaziajn malveraĵojn. Fronte al tia traktado mi neniam povis turni la dorson. La esperantistoj pravas!

         Trie, ligas min al Esperanto ties granda esprimivo, kiu ankoraŭ ne estas plene malkovrita. Esperanto memorigas min pri la angla lingvo en la 16-a kaj 17-a jarcentoj, kiam ĝi estis elasta, kolorplena kaj vigla, same juna kaj freŝa kiel la nuna Esperanto. La angla estas mia denaska lingvo, kaj mi amas ĝin. Ĝuste tial mi konstatas kun fortega tristo ĝian nunan dekadencon, kiun mi ne volas analizi ĉi tie. Sed tiom pli valoras al mi la elasto, kolorpleno kaj viglo de Esperanto, ties precizeco kaj ties subtilo, neimageblaj por tiuj, kiuj ne spertis ilin. Al tio mi neniam volus turni la
dorson.

          Laste mi menciu la amikecon. Dum mia vivo mi akiris multoble pli da veraj amikoj [per Esperanto] ol mi akiris per mia lingvo denaska. En dekoj da landoj tra la mondo loĝas individuoj, kiujn mi fieras kalkuli kiel miajn intimajn amikojn. Sen Esperanto io simila apenaŭ imageblas. Ne nur tio, sed uzante Esperanton mi akiris usonan amikon, kun kiu mi atingis rilaton preskaŭ fratecan: ni travivis multon kune, ĉu gajan, ĉu tristan, kaj ni fidas komplete unu la alian. Kaj ni interkonsentis, ke se ni uzus la anglan anstataŭ Esperanton, tia rilatiĝo estus multe pli malfacile atingebla, eventuale preskaŭ neebla, ĉar niaj respektivaj elparoloj de la lingvo teorie komuna kunportus tro multajn stereotipajn antaŭjuĝojn. Tion povis tute forviŝi Esperanto. Tia estas la potenco de la internacia lingvo, kaj tial niaj pioniroj nomis ĝin "kara".

 Esperanto, n10, paĝo 161.


Nenhum comentário:

Postar um comentário