LA ESENCO DE ESPERANTO
L. L. ZAMENHOF
(El “Leteroj”, de L.
L. Zamenhof).
Por ke la legantoj iom komprenu la
esencon de la afero Esperanta, ni devas atentigi ilin, ke Esperanto ne sole montriĝas kiel lingvo eksterordinare facila,
riĉa, vivipova kaj perfekte taŭga por ĉiuj bezonoj de la vivo, sed ĝi estas ankaŭ nenies propraĵo, nek en rilato materiala, nek en rilato morala. En
rilato materiala ĝi apartenas al la tuta mondo, en rilato spirita ĝiaj
leĝdonantoj estas la plej talentaj Esperantaj aŭtoroj, sub la kontrolo de
konstanta akademio ( “Lingva Komitato” ), elektata de la esperantistoj mem. Jam
pli ol dudek jarojn(*) la
esperantistoj energie kaj pacience laboras por sia afero. Longan tempon la
mondo rigardadis ilin kiel utopiistojn kaj frenezulojn; sed dank’al la pacienca
kaj sinofera laborado de multaj miloj da personoj, la mondo fine ŝanĝas sian
opinion. Tio kio en la daŭro de miljaroj estis rigardata kiel frenezaĵo, nun
komencis esti rigardata kiel afero serioza kaj eskterordinare grava. Ĉiutage
aliĝas al Esperanto multaj novaj personoj en ĉiuj landoj de la mondo. La
praktika uzado de Esperanto pligrandiĝas kaj plidiversiĝas kun ĉiu tago; la
literaturo de Esperanto estas jam grandega kaj kreskas rapidege kun ĉiu tago
kaj horo. Kiel grandega estas jam nun la armeo de la esperantistoj kaj kiel
grandega estas la praktika taŭgeco kaj la morala valoro de Esperanto, tion
montras interalie la ĉiujaraj kongresoj esperantistaj, kiuj prezentas jam nun
ion eksterordinare imponantan, kvankam en la kongresoj kompreneble povas
partopreni nur tre malgranda parto de la esperantistoj kaj el cent
esperantistoj apenaŭ unu havas la eblon partopreni. Kaj ni havas plenan rajton
esperi, ke post tre malmultaj jaroj nia celo estos fine plene atingita, la lingvo internacia fariĝos en la tuta
mondo fakto plenumita kaj la bela multemiljara revo de la homaro estos
efektivigita.
(*) Isto foi escrito em dezembro de
1907. Ao aparecer a 6ª edição do livro Esperanto sem mestre, cumpre dizer: “Há mais de 75 anos (**) o Esperanto
cresce normalmente e já se impôs até aos mais céticos”. Francisco Valdomiro
Lorenz.
(**) Diga-se: Há mais de 124 anos. ( Jam pli ol 124 jarojn).
Nenhum comentário:
Postar um comentário