PRONONCADO
William
Auld, in: La fenomeno Esperanto, p. 56-58
Esperanto
enhavas 28 sonoj, el kiuj 5 estas vokalaj sonoj kaj 23 estas konsonantaj sonoj.
Malsimile al aliaj lingvoj, en Esperanto la
kvin literoj A,E,I,O,U reprezentas
po unusola sono. (La angla lingvo, ekzemple, eĉ ne posedas literon, kiu
reprezentu la plej oftan vokalon en la lingvo: Ə!). Tiuj vokaloj
(t.n. mezaj) estas tiel diferencaj inter si, ke ili ebligas relative larĝan
diversecon en la prononcado sen miskompreno. Nederlandano foje certigas al mi,
ke li ne kapablas distingi inter la anglaj vortoj hat kaj head – kvankam angla orelo facile tion faras. Io simila en Esperanto
estas tre malprobabla.
Tamen
tiu malmulteco de malsamaj vokalsonoj donas apartan gravecon al la konsonantoj en
distingado de la vortoj. Se “malaperas” iuj konsonantoj, ekzemple dum kantado,
tio tre malfaciligas la tujan komprenon. Sekve konsilindas relative forta
elparolo de la konsonantoj kaj ankaŭ necesas nete klara distingado inter la paroj p/b, c/dz, ĉ/ĝ, t/d, f/v, k/g, h/ĥ,
ĵ/ŝ, l/r, m/n, s/ŝ, s/z, s/c, ŝ/ĉ, b/v, ĵ/ĝ, ĵ/g.
Diversaj
nacioj devas atenti pri diversaj emoj al erarado. Angloj, ekzemple, devas lerni
la prononcado de ĥ kaj r, kaj ili tendencas diftongigi la
vokalojn o kaj e kaj mallongigas la sonon i.
Japanoj malfacile distingas inter r kaj
l, kaj diligente ekzercadas sin per
serioj kiel libero/libelo, ribelo/livero. Kaj tiel
plu.
Sed
tiuj ĝenoj – neeviteblaj, se oni pripensas la grandegan gamon de sonoj en la
lingvoj de la mondo, – estas bagatelaj, kompare kun la malfacilaĵoj spertataj
de anglo, kiu lernas la francan, aŭ japano, kiu lernas la anglan.
Diftongoj en Esperanto ekzistas nur
en la formo: vokalo plus j aŭ ŭ (
kiujn iuj nomas duonkonsonantoj aŭ duonvokaloj). Ili estas: aj, ej, oj, uj, aŭ, eŭ kaj la treege
malofta kaj ne klasika oŭ.
Ĝis kioma grado oni atingas unuformecon de
la prononcado, kaj kiel starigi rekonatajn normojn en lingvo, al kiu praktike
mankas indiĝena popolo? Jen demandoj, kiuj ofte prezentiĝas al neesperantistoj
kiel nesolveblaj.
Efektive,
unuformeco de la parolado ne ekzistas en
iu ajn lingvo – ĉiuj individuoj parolas iomete malsame (ni povas rekoni
homojn, ĉu ne, per la nura voĉo). Tial, cetere, eĉ se ni ignoras tiun fakton, malsamaj prononcadoj en diversaj regionoj
samlingvaj – la dialektoj – tre ofte diferencas tiel forte inter si, ke
reciproka kompreniĝo povas esti tre malfacila aŭ eĉ foje preskaŭ neebla! Tiom
pli por alilandanoj, kiuj “scipovas” la koncernan lingvon!.
Diverseco
en la prononcado de Esperanto – kio kompreneble povas okazi – vere neniam
atingis similan gradon de reciproka malfacilo. Unuavice, ĉar la celo de Esperanto estas internacia
komunikiĝo, ĝiaj parolantoj konscie klopodas normigi sian lingvaĵon; duavice la granda simpleco de la vokalsistemo
permesas relative larĝan diverĝon sen perdo de klara senco. Eĉ se iu anglo
diftongigas ilin, la vortoj restas klare kompreneblaj!
Normojn oni rekonas. Belan parolon oni
admiras kaj klopodas imiti – ĉar Esperanto, kiel ĉiuj lingvoj, havas sian “naturan”
belon, kiu konformiĝas al la spirito de la lingvo. Kaj dum cent dudek kvin jaroj Esperanto havis abundajn aktorojn,
radioprogramistojn kaj aliajn, kies prononcado de la lingvo estis kaj estas
rigardata kiel imitinda.
La
moderna teĥniko de radio, televido, facila internacia telefonado, sonbendoj kaj
diskoj gramofonaj certigas, ke imitinda prononcado estas konebla de ĉiuj
lernantoj.
Multaj
esperantistoj opinias, ke “plen bonan” prononcadon de la lingvo havas ofte
jugoslavoj.
Ĉiukaze la esperantistoj ofte amuziĝas per
ludo, kiu konsistas el la provo diveni, el kiu lando devenas nove renkontitaj
samideanoj. Tiu ludo estas tre ofte vere malfacila, eĉ komike erariga.
AULD, William. La fenomeno Esperanto. UEA, 1988.
Nenhum comentário:
Postar um comentário