Somera Esperanto-Studado
Somera Esperanto-Studado (SES-2012) okazos inter la 21-a kaj la 29-a de julio 2012. Ĉi-foje denove en urbo Nitra!
La aranĝo okazos en okcidentslovaka historia urbo Nitra, situanta 90 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislava, 160 km de Vieno, ĉefurbo de Aŭstrio, kaj 155 km de Budapeŝto, ĉefurbo de Hungario.
La programo konsistos el kelkaj partoj:
- Antaŭtagmeze - instruado pri Esperanto;
- Posttagmeze - ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
- Vespere - Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...
Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.
Vidu ankaŭ mallongan videaĵon, kiu skize demonstras la programon de SES-2010 (video pri SES-2008 troveblas ĉi tie).
Kaj jen provizora programo de SES:
eo
eo
Jen la program-libro de SES kun detalaj priskriboj de la aranĝ-programeroj, organizantoj kaj instruistoj ks.:
eo
eo
Nenhum comentário:
Postar um comentário