Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

quinta-feira, 5 de julho de 2012


Valerio Ari (Giorgio Silfer)

ARI, Valerio. Verkista pseŭdonimo Giorgio Silfer. 1949. Italo; lingvo-instruisto, doktoro pri modernaj lingvoj kaj beletristiko. Naskiĝis en Milano. Esperantisto de 1965. Gajnis sian unuan premion en E-a literatura konkurso, 1967.
Kunfondis en 1969 la literaturan rondon "La Patrolo", kies propra organo estis "Literatura Foiro" (1970-79). Ĉefredaktoro de LF de la unua ĝis la sesdeka numeroj. Ĉefredaktis la revuon "Kontakto" inter somero 1975 kaj vintro 1977/78. Komitatano de TEJO 1969-72 kaj 1977-80. Gvidis multajn E-kursojn. En 1980 verkis la Manifeston de Raŭmo kun Jouko Lindstedt kaj Amri Wandel. Aktiva en la Esperanta Pen-centro kaj en la Civito de Esperanto.
/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.

Verkoj:
Drole kaj petole (originalaj anekdotoj, 1972)
Doktoro Rosales (originala dramo, 1973)
De tempo al tempo (originalaj poemoj, 1977)
Enkonduko al literatura kritiko (SUK-lekciaro, 1978)
La sesdekoka: ĉu decida jaro? (antologio, kun Perla Martinelli, 1978)
Desislava ridetas (lirika poezio kaj satira prozo, 1987)
La spegulo de Velodajo (fantasta rakonto, 1990)


Novelo aperis en "Vizaĝoj" (2010).

Nenhum comentário:

Postar um comentário