Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

terça-feira, 14 de agosto de 2012



LA BLINDECO DE L’ANTAŬJUĜOJ

(El “VETERANO, de Ismael Gomes Braga)

Regas ankoraŭ nokto sen lumo,
La mondo dormas obstine,
Sed Jam leviĝos baldaŭ la suno,
Por lumi, brili senfine.
L. Zamenhof.

          Bedaŭrinde ni konstatas ĉie, ke bagateloj apartigas homojn, kaj formas grupojn sin reciproke batalantajn, eĉ tiam, kiam ili havas la samajn aŭ tre similajn celojn.

          Grandega energio perdiĝas en tiuj sensencaj disputoj pri detaloj, pri personoj, aŭ eĉ pri nomoj. En Okcidento, same kiel en Oriento, la homaro sin dividas batale, malame, insulteme, pro sensignifaj vidpunktoj, pro malgravaj flankaferoj, kaj forgesas la celon komunan al la diversaj grupoj.
          Sin dividas la mondlingvistoj pro teoriaj disputoj, socialistoj pro diferencetoj ideologiaj, sed plej terure sin dividas kaj kontraŭbatalas religianoj pro flankaj dogmaferoj. El tiuj dividoj, subdividoj, disdividoj, stariĝas malfortaj, senutilaj sektoj, kies malmulta energio perdiĝas en koleraj disputoj pri flankaj aferoj, kvankam la ĉefa celo estas sama por ĉiuj. Ekzemple: La ĉefa ordono de Kristanismo estas amo senkondiĉa al ĉiuj homoj. Ĉio alia estas malgravaj. Tamen la diversaj kristanaj sektoj perdas jarcentojn en disputoj, bataloj, sin reciproke malamante pro bagateloj, tute ne pensante, ke tiu malamo, tiu netoleremo estas la detruo mem de Kristanismo, kies esenco estas amo, pardonemo, toleremo.

         La pasinto estas plena de tiuj bedaŭrindaj ekzemploj. La homa rezonkapablo estas tre malforta; nubeto da antaŭjuĝo ĝin mallumigas kaj ĝin senraciigas. Post la mallumiĝo de la rezono, pasioj regas la tutan estaĵon, ĉiuj pordoj de l’ animo fermiĝas kaj de tiam la homo jam ne estas racia-besto, sed tute simple besto.

          Preskaŭ ĉiuj militoj havas sian radikon en simpla vorto aŭ homblindiganta nomo.

          Tia estas la malonova spirito de la homaro, de ĝia pasinteco, de ĝia dolorplena historio. La nova spirito nun aperanta estas esence kontraŭa al la malnova: anstataŭ sin dividi pro kaj por bagateloj, la homoj unuiĝas por komunaj aŭ similaj celoj. Ni jam ekkomprenas, ke ne nur nia persona vojo estas la sola trafa, sed ke multaj aliaj povas trafi la saman aŭ similan celon: ke la malsameco de l’ kulturoj, anstataŭ krei malamikojn sin reciproke detruantajn, devas krei kunlaborantojn en apartaj, sed egale necesaj, agadkampoj.

          Kun malnova spirito la homo vidas sian homfraton kiel konkuranton, kun li devas venki, rivalon, kiun estas necese ekstermi. En la lumo de la nova spirito, li vidas ĉie kaj ĉiam kunlaborantojn, eĉ se la doktrinoj ne estas la samaj.
          Ni jam konstatas, ke la progreso estas Dia leĝo tute neforigebla de la mondo; ke per plej malsimilaj vojoj la homoj progresas kaj kondukas la homaron al glora estonteco.
          La homoj komprenas nun, ke la planoj de Dio nepre efektiviĝas, malgraŭ ĉiuj malhelpoj homaj. Sub la mallumo de la malnova spirito, homoj ĉiam trovis motivojn por sin reciproke malami; en la homo de la nova spirito,ili ĉiam trovas motivojn por sin reciproke ami kaj kunhelpi.

          La regado de l’ pasioj estas forpasanta; ĝian finan malaperon ni jam povas antaŭvidi en la novaj spiritomovadoj, same en Oriento kaj en Okcidento. Alvenas la tempo de l’ interkomprenado de homo al homo, de grupo al grupo, de popolo al popolo.

          La latindevena vorto re-ligi-o signifas religi, reunigi. La malnova spitito opiniis, ke tiu religio, tiu reunigo estus de la homo kun Dio, kaj ĉiu sekto sin kredis la sola posedanto de la vera vojo kun rajto ŝtonmortigi ĉiujn aliajn. En la lumo de la nova spirito, ni scias, ke tia religio reunigo estas de la homoj unuj al la aliaj, unua kaj ĉefa kondiĉo por la unuigo de la homo kun Dio. Alvenas do la epoko de la vera religio. Tiu glora epoko jam naskiĝis por kelkaj idealistoj. Kaj la plej sentemaj el ili povis ĝin anonci, kiel L. Zamenhof, dirante:

“En la mondon venis nova sento”.

                    Kompreneble kaj bedaŭrinde la malnova spirito regas ankoraŭ en la mondo, kaj la nova nur de malmultenombraj idealistoj estas komprenata; sed la nova nepre venkos la malnovan, ĉar ni celas tuthomaran feliĉon, aŭ – denove uzante la vortojn de Zamenhof - :

Kaj nin ne timigos la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l’ sorto, nek mokoj de l’ homoj,
ĉar klara kaj rekta, kaj tre difinita,
ĝi estas la voj’ elektita.”

                    La ekzistado de gazetoj kiel “Oomoto Internacia” en kies paĝoj ni identigas nin kun idealistoj el la plej diversaj partoj de la terglobo, jam de nun permesas al ni vivadi em tiu glora estonteco de la homaro, antaŭĝuante feliĉon tute nekompreneblan por homoj de la malnova spirito. Ni, esperantistaj idealistoj, jam enkorpigas la novan mondon kaj sukcesas pasigi en ĝi la plej belajn momentojn de nia surtera vivado.

          Ni ne nur revas, ne nur antaŭsentas, ke “Nia laboro kaj pacienco la mondon faros feliĉa!”; ni eĉ jam vivas en la feliĉa mondo. Kia majesta kaj riĉa rekompenco por nia laborado!

 ****************
BRAGA, Ismael Gomes. VETERANO – unua libro originale verkita de brazilano, en Esperanto. 2ª eldono Rio de Janeiro: KKE, 1965.




         
          
          
         

Nenhum comentário:

Postar um comentário