POR AKTIVA LINGVOPOLITIKO
Novaj defioj antaŭ la Akademio de Esperanto
WERNER
BORMANN
Komenco kaj kontinueco
Zamenhof
konsilis al la lingvouzantoj, kaj liajn konsilojn ni trovas (kaj daŭre uzas) en
la libro Lingvaj respondoj. G. Waringhien skribis: "Lingvaj respondoj
aperis [. . . ] inter 1889 kaj 1895 [kaj] dum du jaroj (1906-1908) ĝis la kreo
de la Gramatika Sekcio en la Akademio, al kiu li oficiale konfidis la solvon de
ĉiuj tiaspecaj problemoj" (Zamenhof 1962: v). Nur ĉar tiu sekcio unue ne
kontentige funkciadis, li daŭrigis sian konsiladon tamen nur dum du pluaj
jaroj.
Tiu
ĉi Akademio estas bazita en la Fundamento (ĝia antaŭparolo) de 1905 kiel
"ia aŭtoritata institucio" (Welger 1993: 4). La tagon post akcepto de
la Bulonja Deklaracio, la Unua Kongreso fondis "Lingvan Komitaton",
el kiu evoluis en 1908 la Akademio de Esperanto (Albault 1987: 27).
Ke
"Zamenhof komprenis la neceson de organismo, kiu povus respondi anstataŭ
li, kiu ankaŭ povus solvi dubajn punktojn" (Albault 1987: 23), estis ne
memkomprenebla. Schleyer lanĉis en vortaro de 1898 sian
"plej gravan komunikaĵon kaj peton", ke nur li, la "datikel",
rajtas enkonduki novvortojn: al "la sinjoroj akademianoj de Volapuko"
restis la tasko pripensi vortojn komunikotajn malpublike al li kaj li decidos
(Schleyer 1898: x-xi).
La
Akademio de Esperanto do havas la taskon ekde 1905 zorgi pri lingvaj demandoj pri
Esperanto. Tio estis transdonita al ĝi de Zamenhof mem kaj de la unuaj
esperantistoj, ago samsignifa kiel la starigo de la Fundamento. Tial la
Akademio de Esperanto estas partoprenanto en la lingvopolitiko pri tiu ĉi
internacia lingvo, kaj prave ĝi prezentiĝas en tiu ĉi seminario pri
lingvopolitiko.
Normo kaj decidgamo
La
lingvopolitiko de la Esperanto-movado devas teni la internacian lingvon en
stato, en kiu ĝi povas ekfunkcii en sia antaŭdestinita rolo kiel mondlingvo en
la (nun tute ne konata) momento de sia oficialigo pro plurŝtata konvencio. Por
tio la
lingvo devas esti kaj evoluinta kaj stabila. Stabileco rezultas el konsekvenca
sekvado al mem fiksita normo.
La
lingvo estas difinita kiel la lingvo de la Fundamento de Esperanto. Tio estas
ja korekta sed iom malvasta priskribo, kaj ĝi enhavas la malfacilecon kapti la
lingvan evoluon. Tre taŭga difino de la lingvo troviĝas en la statuto de la
plej granda esperantista organizaĵo, Universala Esperanto-Asocio (UEA), al kiu
ĝiaj landaj asocioj (kaj multaj fakaj asocioj) estas alkroĉitaj.
La
statuto de UEA preskribas kiel sian lingvon en artikolo 6: La oficiala lingvo de
UEA estas la Internacia Lingvo Esperanto tia, kia ĝi estas difinita per sia
Fundamento, per la verkaro de ĝia iniciatinto Zamenhof kaj per la ĝenerala
lingvouzo kontrolita de la Akademio de Esperanto (Jarlibro 1980: 20). Tio estas bona priskribo de la normo de Esperanto,
kun la Fundamento kiel bazo kaj detaligitaj interpretadoj surbaze de la
lingvouzo de Zamenhof, kaj lastvice kun iu lingva evoluo, tiu ĉi tamen sub
kontrolo de la Akademio. Tial necesas respondo al la demando, kiel la Akademio plenumu siajn taskojn.
La
statuto de la Akademio postulas "fidelecon al la Fundamento" de ĉiu
unuopa akademiano (artikolo 9, "informiĝo"). Sed en artikolo 1 kun la
surskribo "celo" prezentiĝas ĝia "tasko": konservi kaj protekti
la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon
(Aktoj III 1992:10-11).
Por
la uzantoj de Esperanto validas la Fundamento, majuskle skribita. Tio signifas:
la unuopa difinita Fundamento, kun la marĝenaj plivastigoj laŭ la supre
menciita normdifino. Por la Akademio validas fundamentaj principoj, minuskle
skribitaj, do principoj ĝenerale, ĉi-kaze la bazaj, fundamentaj. Tiuj du
elementoj estas difinitaj: "fundamento" estas "esenca
elemento", "principo" estas "origina elemento kaj fonto,
fundamenta veraĵo, ĝenerala regulo" (PIV 1970: 324, 868).
"Fundamentaj
principoj" do resendas al la esenco, origino, fonto, vero, ĝeneraleco de
Esperanto, kaj ne al la supraĵo de la ekzistanta lingvaĵo. Dum la normo mem de
la lingvo estas klara kaj konciza, por la esploraj laboroj de la Akademio do
malfermiĝas iu gamo, en kiun ĝi devas meti siajn decidojn.
Pozicio en interlingvistiko
Esperanto estas planlingvo kaj tial
fenomeno de la scienco interlingvistiko.
Serĉante la esencon, originon, fonton de Esperanto, esploro en ĝia scienco
utilas. Nur la komparo kun la ideoj en la kampo de planlingvoj montras la
pozicion de Esperanto tiel, kiel ĝi estas en sia profundeco (esenco, origino,
fonto).
La
"projektoj de komunaj lingvoj", do la planlingvoj, konstruiĝas laŭ
"du tendencoj. Unu estas skemismo: ke vortfarado kaj derivado [. . . ]
estu plene regula, komplete sistema, tiel ke ĝi kapablas krei siajn proprajn
vortformojn laŭ aŭtonomia interna dinamiko. La alia estas naturalismo: ke la
planlingvo devas severe sekvi la t. n. `naturajn' lingvojn, precipe la latinan
kaj latinidajn, tiel ke ĝia derivado estas interne nekohera, sed liveras
formojn [. . . ] pasive rekoneblajn de homoj lingve edukitaj." La aŭtoro John Wells konstatas:
"Principe, Esperanto staras nete en la skemisma parto de tiu gamo" (Wells 1978: 57).
Esenca
por Esperanto estas ĝia karaktero de skemisma planlingvo havanta sian propran
aŭtonomion. Tial ĝi devas trapensi ĉiujn siajn elementojn en sia propra
sistemo: gramatiko (fiksita en la Fundamento) kaj vortoj, tiu fluanta amaso kun
novaĵoj kaj eksmodiĝintaĵoj (arkaikaĵo).
Necesas en Esperanto difini, kion vorto priskribu, necesas trovi kaj apliki la
delikatajn diferencojn inter najbaraj vortoj (ekzemple rekomendi, konsili,
proponi, sugesti).
Por
tio aŭtonomia planlingvo devas disponi pri valida difinvortaro. Tial la statuto
de la Akademio preskribas en artikolo 2, "taskoj": Ĝi verkas vortaron
de Esperanto kun difinoj en Esperanto (Aktoj III: 10). Ne la oficialan funkcion
sed ja la praktikan rolon transprenis PIV. Kaj
neeviteble necesas havi institucion, kiu povas decidi en tiuj malmultaj dubaj
kazoj, kiujn la lingvouzo ne aŭ ne sufiĉe rapide solvas.
La
neceso de Akademio por skemeca, aŭtonomia planlingvo fariĝas aparte klara el la
kontraŭekzemplo, naturalisma planlingvo. En Interlingua oni alkroĉas sin al la
"internacia vortprovizo" trovita en la lingvoj "angla, franca,
itala, portugala kaj hispana", tiuj "romidaj lingvoj" (Gopsill
1989: 227), nomataj en la interlingvistika literaturo la
"kontrollingvoj" de Interlingua (Gopsill 1989:166, kaj Blanke 1985:179).
Do en ĉiu ajn duba kazo Interlingua-isto serĉas ekvivalenton en i. a. la itala,
kaj tiam li aŭ ŝi tuj ekkonas la "ĝustan" Interlingua-vorton.
La
Akademio de Esperanto estas do ne malhavebla parto de la lingva realo de tiu ĉi
mondlingvo pro ĝia karaktero kiel skemeca, aŭtonomia planlingvo. Nur kiam
Esperanto moviĝas for de sia pozicio en la gamo de la interlingvistikaj ebloj,
do alproksimiĝas al la naturalismo, tiam la Akademio fariĝus superflua. Sed
tiam la lingvo Esperanto ne plu estus si mem. Esperanto kaj ĝia Akademio estas ne distranĉeblaj. La Akademio estas
esenca elemento en la lingvopolitiko de Esperanto.
Ĉeftasko kaj aktualaĵoj
La
Akademio estas demandata de la esperantistoj, kiam elstaraj sed ankaŭ marĝenaj
problemoj de la apliko de ĝusta Esperanto estas neklaraj. Ĝi decidis pri la
pasivaj participoj -ata/-ita kaj ankaŭ konsilis pri komunumo/komunaĵo. Tiaj
demandoj, ĉefe la esencaj, aperas malofte.
Tial
la Akademio ne daŭre laŭtigas sian voĉon. Silentanta Akademio povas esti
miskomprenata kiel senutila. Tamen tio ne ĝustas. La ekzisto de prilingva
organo, kiu povus enmiksi sin, jam helpas al trankvila situacio, en kiu ĝi ne
devas enmiksi sin. Gardanta institucio havas vivorajton ankaŭ se aktuale
forestas bezono interveni. La okcidenta defendorganizaĵo NATO, ekzistanta sed (feliĉe!) ne
aktivanta, havas la pravan moton (latine): vigilantia pretium libertatis - por
ni validu: unitatis.
Unu
temo diskutata en la kunteksto de la lingvopolitiko ne koncernas la
Esperanto-Akademion. Ĝi ne praktikas "lingvoplanadon". Ĝi ne kreas
novajn vortojn kiel la hebrea Akademio, ĉar tion faras la Esperanto-aŭtoroj kaj
la uzantoj selektas. La antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto diris eksplicite: "Iam
poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estas jam tute matura, ia
aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan" (Zamenhof
1929: 46).
Tiu
"ia aŭtoritata institucio" de la antaŭparolo fariĝis la Akademio
(Welger 1993: 43); pri novvortoj do estas la tasko de la Akademio preni starpunkton post kiam ili estis
establiĝintaj jam en la lingvouzo.
La Akademio ne vidis la bezonon trakti "oficialan aldonon al la Universala
Vortaro" dum jardekoj, kaj ĝi ankaŭ ne nun laboras pri tio.
Malgraŭ
tiuj konsideroj restas por la Akademio kaj la akademianoj vasta laborkampo, pri
la lingvo kaj pri ĝiaj vortoj. Tiel ĝi povas sencplene partopreni en la
lingvopolitiko de la Esperanto-movado.
Unueca lingvouzo
Daŭra
defio por mondlingvo estas la konservado de ĝia unueco. Se tio jam estas
sentebla problemo por la angla kun ĝia forta etna bazo, tio des pli minacas al
planlingvo, kies bazo estas malforta kaj konsistas nur el: konscio pri la
neceso ne devii de la kutimoj, alkroĉo al la Fundamento, ekzisto de baza
difinvortaro (PIV), kontrolpova Akademio.
Bazaj,
ĉefe konkretaj, vortoj kiel tablo, fingro, telefono, ne alportas problemojn.
Ankaŭ la Esperanta beletro pruvis la kapablojn de la planlingvo, tiel ke eĉ la
ĝenerale skeptika publiko ne plu pridubas la potencialon de Esperanto. Sed
observeblas transŝoviĝo de la centro de intereso: post sukcesoj en beletro la
aktuala defio estas la faka lingvo. Multaj akademianoj, ĉefe la Akademia sekcio
pri faka vortaro, jam kontribuis proponante.
Bezonate
estas scii, kiu unuopa vorto antaŭrangu el pluraj terminoj. La flekseblo de
Esperanto permesas al ĝiaj uzantoj rapide krei siajn terminojn. Sed tiam ni
havas plurajn vortojn unu apud la alia por la sama afero. Tio estas maltaŭga en
la teknika vivo, kaj pro la facileco (necesa ĉe planlingvo) ĝi estas superflua
lukso.
Por
la institucio en la urba trafiko, kiu ebligas uzi la veturilojn de diversaj
memstaraj entreprenoj tamen per unu bileto, mi prenis la terminon
"trafikkomunaĵo"; en kongresa festprelego en Hungario tiu ĉi sama
institucio nomiĝis "trafika federacio", kaj la fervojista vortaro
aplikas ĝuste por tiuj ĉi kazoj la adjektivon "kombinita" (Bormann
1996:111). Ĉiuj tri vortoj estas kompreneblaj, sed ĉar temas pri unu sola formo
de institucio, decas havi unu vorton por tio.
Verkante
fakan libron pri la eŭropa unuiĝo mi devis traduki amason da oficialaj nomoj de
institucioj. Inter ili estis malnovaj kiel la kontrolistaro pri financoj. Tiun
ĉi institucion mi nomis "Kortumo pri Kontoj" (Bormann/Frank 1994:14),
movada programo uzis la terminon "Reviziejo" (Cwik k. a. : 45) kaj
Deklingva manlibro pri politiko proponas "Financ-Kortumo" (Maul
1994:123); en la revuo Koncize (1997, paĝo 5) oni vidas
"kalkulkorto".
Same
fluas titoloj por novaj organizaĵoj: ĉu nun fondiĝas "Eŭropa Ekonomia kaj
Valuta Unio" (Bormann/Frank 1994:11) aŭ laŭ tradukanta laborgrupo en
Luksemburgo "Eŭropa Ekonomia kaj Mona Unio"? Kio estas "Eŭropa
Konsilio" kaj kio "Konsilio de Eŭropo"? Same kiel en la ŝtataj
lingvoj iu devas simple decidi pri tio.
Simile plurece uziĝas komputilo,
komputoro, komputatoro, komputero, komputro, kun iom-post-ioma elstariĝo de
komputilo, tamen restas la multeco de uzataj nomoj. Neklaraj estas la vortoj
por komputilaj donitaĵoj, datumoj, datenoj. Iuj diras naturalisme softvaro aŭ
eĉ softvo, dum aliaj preferas skemece programaro.
Ankoraŭ
ne regas unuanimeco en la Esperanta lingvaĵo pri la komputilo, kaj jam
populariĝas la telefono ne plu ŝnurligita sed libera. Mi ne estas kapabla
priparoli tion en Esperanto, ĉar mi ne disponas pri la vortoj. Ĉu mi derivu el
la germana mantelefono aŭ, simple tradukite, manaĵo, ĉu el la angla
movkapablaĵo?
Ĉe
pluraj vortoj por la sama fenomeno kelkaj esperantistoj esprimas la fidon, ke lingva unueco rezultos el la lingvouzo.
Sed tiu espero ne trovas ĝeneralan apogon pro la tro malgranda kvanto de
fakuloj en la unuopaj fakoj. La nombro de esperantistoj ne sufiĉas por
multnombra aplikado kun tendenco al unueco. Tamen, por la "ekstera
lingvopolitiko" necesas planlingvo klare (unusence) esprimkapabla.
Ĉar
temas pri vortoj de la ĝenerala, politika, ekonomia, aktuala vivo, la
Esperanto-gazetaro malmulte ekuzas ties terminojn. Nur la revuo Monato kaj Pola Radio troviĝas antaŭ la neceso esprimi
fenomenojn de la moderna mondo en Esperanto. Tial estas kompreneble, ke el ĝiaj
laboroj estiĝis Deklingva manlibro pri politiko (Maul 1994).
Alrigardante
la Esperanto-movadon ni devas konstati, ke lasi tiel gravan parton de la evoluo
de Esperanto al la redakcioj aŭ de Monato aŭ en Varsovio estas nekontentige
(ankaŭ se tie laboras kelkaj akademianoj). Multe pli bone estas, se la Akademio
elstarus en tiuj konsilaj laboroj. Ĝuste ĝi kun sia historio havas la ŝancon
atingi unuecan lingvouzon. Do ĝi donu tiun servon al la esperantistaro. Konsili estu prioritate
antaŭ decidi.
Tiel
enŝoviĝas en la taskokatalogon de la Akademio de Esperanto la karakterizilo
"servo". La Akademio kiel institucio servanta al la Esperanto-movado
estas moderna koncepto, kiu laŭ mia konvinko devus stari apud ĝia funkcio kiel
latenta decidanto pri la lingvo.
Ebenoj de intervenado
Por
fari unu, du aŭ eĉ tri decidojn jare la Akademio estas establita. Sed por
rapide interveni, saĝe konsili al demandoj kiam ili brulas, mankas al ĝi
alkutimiĝo kaj ĝusta strukturo. Akademio daŭre partoprenanta en la
lingvopolitiko de la Esperanto-movado kaj kun efikaj ebloj interveni eksteren
bezonas novajn ideojn, kiujn espereble ĝia nova estraro povos enkonduki en la
realon.
Ĝis
nun la Akademio agis nur post decidoj de sia pleno poŝte preparitaj kaj ege
longdaŭraj. Tiam temas pri elpaŝoj kun granda signifo kaj daŭra valideco. Estas
kvazaŭ la papo deklaris definitivan veron ex cathedra. Aliaj formoj de influado
fare de la Akademio sur sian publikon, la esperantistaro, ne ekzistas. Mi ne
forgesas la kunvenojn dum la Universalaj Kongresoj, kiuj ja estas utilaj kaj
bonvenaj por reciproka konatiĝo.
Disponi
pri nur unu formo de aktivado estas ne la kutima bildo de rimedoj por
influhavaj institucioj. Ŝtatoj havas en sia eksterlanda politiko plurajn eblojn
de intervenado; en la defendpolitiko al etaj atakoj per unu tanko ne venu
kontraŭatako per atombombo. El tiu rezonado evoluis en la tempoj de la Malvarma
Milito la ideo de "respondo en variantoj" (flexible response).
La
Akademio nun ne havas variantojn ĉe sia eksteren direktita agado. Tamen ĝi ja
laboras en pluraj ebenoj: en sekcioj (nur akademianoj), en komisionoj
(akademianoj kun nemembroj), kaj en sia estraro. Estus utile ekde nun ebligi
al tiuj ebenoj sin turni eksteren al la publiko. La
sekcioj laboras, sed tio restas ne videbla por la publiko. Estas dezirinde, ke
rezultoj de la sekcia laboro atingu la esperantistaron, kiu kundiskutu. Nur
poste la tuto de la akiritaj scioj fariĝu objekto de traktadoj en la pleno de
la Akademio kaj konduku al definitiva decido.
Antaŭe
mi parolis pri nova memkompreno de la Akademio kiel ankaŭ disponiganto de
lingvaj servoj. Rapide intervenkapabla servoinstitucio de la Akademio povus
havi la formon de nova komisiono ellaboranta proponojn por terminoj en urĝaj
kazoj. En la ĝeneralaj diskutoj pri la lingvopolitiko de Esperanto ekuziĝis por
tio la vorto fajrobrigado. Iom pli formala nomo estus konsilgrupo. Ĝiaj anoj
kontaktu inter si per novtipaj komunikiloj (faksilo, Interreto).
Kun
konsilgrupo, aliaj komisionoj, eksteren aktivaj sekcioj kaj fine la Akademio
kiel tuto ni havus sistemon de ebenoj, kiu egalas al tiu de tribunaloj, kiuj
ankaŭ aktivas en diversaj ŝtupoj. Unue kaj ofte decidas lokaj juĝejoj, kaj
neniu riproĉas al la sistemo, se pli altaj tribunaloj poste venos al aliaj
konkludoj.
Unu
el niaj komisionoj traktas lingvoekzamenojn. La ekzamenaj servoj en la
Esperanto-movado bezonas novan ekpuŝon. La ekzamenantoj estas la ekzekuciistoj
de lingvaj decidoj kiujn lastvice faras la Akademio. La sistemo de komisionoj
estas plivastigebla, kaj kie videbliĝas neceso (aŭ utilo), la Akademio ekagu.
La Akademio kiel organo de la
lingvopolitiko de la Esperanto-movado jam dum jardekoj estas tre kontenta, ke
ankaŭ la plej granda organizaĵo de la esperantistoj, Universala
Esperanto-Asocio, nove ekprenis la temon "lingvopolitiko", kaj ĝi
volonte kunlaboras.
LITERATURO
Aktoj
de la Akademio III 1975-1991. 1992. Paris: Akademio de Esperanto.
Albault,
Andre. 1987. La Akademio de Esperanto: starigo kaj esenca rolo. En Serta
Gratulatoria in honorem J. Regulo Perez. La Laguna: Universidad de La Laguna.
Blanke, Detlev. 1985.
Internationale Plansprachen. Berlin: Akademie-Verlag.
Bormann, Wemer. 1996.
Planlingvo kiel 12-a traktatlingvo. Grundlagenstudium aus Kybernetik und
Geisteswissenschaft, septembro 1996.
Bormann, Wemer kaj Helmar
Frank. 1994. Por plurlingveco de Eŭropo.
Berlin/Paderborn: Akademia Libroservo.
Cwik, Michael, Hans Erasmus
kaj aliaj. Sen dato. Komunikado en la Eŭropa
Komunumo: Projekto. Bruselo/Rotterdam: Eŭropa Esperanto-Centro.
Jarlibro
1980. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.
Gopsill, F. P. 1989. International
Languages: A Matter for Interlingua. Sheffield: English Interlingua Union.
Koncize.
Januaro-marto 1997.
Maul,
Stefan (editoro). 1994. Deklingva manlibro pri politiko. Antwerpen: Flandra
EsperantoLigo.
Plena
Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV). 1970. Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda.
Schleyer, J. M. 1898.
Mittleres Worterbuch der Universalsprache Volapük. Konstanz: Schleyer.
John
Wells. 1978. Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. Rotterdam: Universala
Esperanto-Asocio.
Welger,
Helmuth. 1993. Kontribuoj al norma esperantologio. Marburg: Info-Servo.
Zamenhof,
L. L. 1929. Originala verkaro (J. Dietterle, red. ). Leipzig: Ferdinand Hirt.
-. 1962. Lingvaj Respondoj,
Konsiloj kaj Opinioj. Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj.
Lasta ŝanĝo:
2003-04-25
Adreso:
Nenhum comentário:
Postar um comentário