Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

terça-feira, 29 de janeiro de 2013

Interlingvistikaj Studoj

ĉe la Universitato Adam Mickiewicz

Poznań Pollando

Informacje w języku polskim Information in English
Bonvenon al la ĉefpaĝo de la Interlingvistikaj studoj.
Lastaj novaĵoj:

15-a studjaro de la Interlingvistikaj Studoj

Ĉe la Interlingvistikaj Studoj de UAM komenciĝis la 15-a studjaro: la dua studjaro de la 5-a grupo. La persistaj partoprenantoj alvenis el pluraj landoj (Hungario, Svislando, Germanio, Rusio, triopo el Pollando kaj kvaropo el Brazilo).

Kiel kutime okazis 4 kursoj dum la sesio (16-21.09.2012): Vera Barandovská analizis kun la grupanoj la pli novajn planlingvajn projektojn enkadre de la interlingvistika kurso. Al la elstara kaj sindediĉa interlingvistino la grupo gratulis pro sia jubileo. István Ertl (redaktoro de Beletra Almanako) prezentis la verkistojn kaj verkojn de la literaturo de la 3a periodo. Michael Farris traktis semantikon kaj morfologion kaj Ilona Koutny okupigis pri esperanta sintakso.

Post la merkredaj ekzamenoj dum la komuna vespero kelkaj prezentis propran au tradukitan verkon.


Semajnfine kiel kutime okazis la kultura renkontiĝo Arkones (jam la 28-a!), al kiu kontribuis la gestudentoj de la Interlingvistikaj Studoj: Ivan Colling (BR) per analizo de la rolo kaj influo de Kartezio; Guilherme Jardim (BR) per prezento de Brazilo; Mirejo Grosjean (CH) interese traktis Afrikon, kie ŝi regule agas; kaj Anina Stecay legis sian krimnovelon. Same la ĉeestantaj instruistoj kontribuis: Zbigniew Galor traktis kulturan ekskludon, Istvan Ertl raportis pri Beletra Almanako, kaj Ilona Koutny prelegis pri (ne)eŭropeco de
 E-o. Ni ĉiuj povis ĝui la aliajn abundajn kaj interesajn programojn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário