Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

sexta-feira, 25 de janeiro de 2013



“La bona pineto”: Rekomendinda. Por 50 familioj

La bona pinetoMattos, Geraldo. La bona pineto. – Chapecó: Fonto, 2008. – 23 p.
Porinfanaj libroj en Esperanto treege malmultas, kaj plejparte ili estas tradukoj de naciaj fabeloj, aŭ tre simplaj versaĵetoj. Do la libreto de Geraldo Mattos La bona pineto estas preskaŭ unika.
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6–7-jaraj. La literoj estas grandaj – sed ne tiom, kiom en aliaj libroj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas – nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo. Do supozeble la gepatroj devas voĉlegi la fabelon, kaj eventuale proponi al la infano mem ilustri ĝin poste. Mi ne rerakontos la enhavon – ĝi estas pli-malpli tipa por fabeloj, ankaŭ la moralaĵo estas klara: necesas fari bonon al homoj, kaj malfortulo ofte estas pli helpema ol fortulo.

La fabelo estas verkita en modela Esperanto sen simpligoj. La stilo estas tipe fabeleca, kun ie-tie ripetataj ritme-rimaj frazoj, kiel “…nokto, kiam la ventoj de la nuboj kaj la dentoj de la bestoj eliras ĉasi kaj frakasi…”, aŭ “…de la rigida arbo, de la rapida birdo kaj de la fluida rivero”. Kelkaj esprimoj apenaŭ konvenas – ja “peto, kiun pafis la arko de lia buŝo per la sago de lia lango” en porinfana fabelo sonas iom nenature. Aliflanke, ne tre konvena por 6–7-jaruloj estas la frazo “la brazila pino, science nomata araŭkario”; kaj por geknaboj pliaĝaj tro naive aspektus la tuto cetera. La gepatroj devas scii, kio estas Parnasa Gvidlibro kaj esti pretaj klarigi tion al la infanoj.
Do, oni devas perfekte posedi Esperanton (la infanoj – denaske) por ĝui tiun fabelon. Se ĝi aperus, kiam mia filino estis 6–7-jara – mi tre ĝojus. Entute, en la mondo troviĝas eble nur 50 familioj, por kiuj La bona pineto plene utilas – sed al tiuj ĝi vere rekomendindas.
Valentin Melnikov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №11 (205).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/11/pineto/

Nenhum comentário:

Postar um comentário