Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

quarta-feira, 23 de janeiro de 2013



La evoluo de Esperanto.


Ĉio, kio vivas, kreskas kaj evoluas. Ankaŭ ĉiu vivanta lingvo, inter ili Esperanto, subiĝas al tiu ĉi naturleĝo: seninterrompe ili evoluas kaj ŝanĝiĝas, de jaro al jaro kaj de generacio al generacio, same kiel la tuta vivo ŝanĝiĝas kaj aliiĝas. Ni, modernaj homoj, vivas en tute alia mondo kaj aliaj cirkonstancoj ol niaj avoj, kaj sekve ni bezonas ankaŭ aliajn esprimilojn ol ili havis – multajn novajn vortojn por nomi la aĵojn kaj ideojn, kiujn ili ne konis, kaj eĉ novajn formojn, kiuj pli respondas al la ritmo de la moderna vivo. Samtempe ni ne bezonas multajn vortojn kaj formojn, kiujn uzis niaj avoj, ĉar ankaŭ la koncernaj aĵoj kaj ideoj apartenas jam al historio. Tiaj ne plu uzataj vortoj kaj formoj nomiĝas arkaismoj.
Dum la lastaj mil jaroj niaj nunaj kulturlingvoj evoluis kaj ŝanĝiĝis ofte ĝis nerekonebleco – ni malfacile aŭ preskaŭ ne komprenas tekstojn, kiuj en nia gepatra lingvo estis skribitaj antaŭ mil aŭ eĉ kelkaj centoj da jaroj. Sed en nia moderna tempo la evoluo de la lingvoj estas tre malrapida, preskaŭ nerimarkebla. Sole la lingvoj de la malgrandaj popoloj, kiuj memstariĝis dum la mondmilito, evoluas tre rapide ankaŭ sub niaj okuloj, ĉar pli frue, pro la malfeliĉaj historiaj cirkonstancoj, ilia evoluo je kulturlingvo estis malhelpita. Ekz. estas granda diferenco inter tiu estona lingvo, kiu estis uzata dum la mondmilito, kaj la hodiaŭa estona lingvo, tiel granda, ke la maljunaj homoj plendas, ke ili ne komprenas la modernajn librojn kaj kelkfoje eĉ la parolon de siaj gefiloj kaj genepoj.
Kvankam la aĝo de Esperanto estas nur 125 jaroj, tamen ankaŭ ĝi kiel ĉiu viva estaĵo multe evoluis kaj kreskis dum tiu relative mallonga tempo, tiom, ke tiu, kiu lernus ĝin laŭ la unua lernolibro de 1887 kaj parkerigus la tutan tiaman vortprovizon, malfacile povus legi kaj kompreni la nunajn librojn kaj gazetojn. Ĉar tiam la tuta vortaro konsistis ja el malpli ol 1000 radikoj, kaj eĉ tiaj vortoj kiel ekzemple ebria, aspekti, aboni, distanco, diskuti, svarmi, stulta, kanono, kadavro k.t.p. estis tiam nekonataj; anstataŭ aspekti oni diris «elrigardi»kanono estis nomata «pafilego», gazeton oni ne abonis, sed«subskribis», k.t.p. Eĉ la sufikso -aĉ- tiam ne ekzistis. Ankoraŭ pli granda diferenco estas inter la «lingwe uniwersala» de 1878 kaj la posta Esperanto.
D-ro Zamenhof estus ja povinta eldoni ne maldikan kajereton kun malpli ol 1000 radikoj, sed tuj en la komenco ellabori vastan vortaron kun ĉiuj necesaj vortoj, kiuj nuntempe estas uzataj. Tio ja ne estus al li malfacila! Sed intence li tion ne faris, ĉar li bone konsciis, ke estas granda diferenco inter la teorio kaj praktiko; ke tio, kio ŝajnas esti bona teorie, montriĝas kelkfoje tute sentaŭga en la praktiko. Tial li preferis ellabori kaj publikigi nur fundamenton de la nova lingvo, kie troviĝas nur la plej necesaj elementoj, dum la finan ellaboron de la lingvo, la konstruadon de la domo sur la fundamento, li lasis al la praktika lingvouzado, al la esperantista popolo en la tuta mondo. Per tio Esperanto ĉesis esti artefarita lingvo, sed komencis sian naturan evoluadon simile al ĉiuj aliaj lingvoj, evoluadon, kie partoprenas ĉiuj lingvouzantoj, unuavice kompreneble la plej bonaj verkistoj. Sekve la nuna Esperanto estas ne teoria verko de unu sola persono, sed kolektiva ellaboraĵo de la tuta esperantista popolo, farita ne «en retorto» laŭ certaj teoriaj dogmoj, kiel Ido, Occidental, Novial k.a. projektoj, sed iom post iom ellaborita de la vivo mem.
Ke la evoluado de Esperanto ne estu arbitra kaj ne okazu en revolucia maniero, kiel en Ido, kie ĉiujare oni ŝanĝadis la bazojn de la lingvo, tion garantias la verketo «Fundamento de Esperanto», kiu konsistas el Antaŭparolo de D-ro Zamenhof, Fundamenta Gramatiko kvinlingva (franca, angla, germana, rusa, pola), Ekzercaro kaj Universala Vortaro kun tradukoj en la kvin nomitaj lingvoj. En la Fundamento neniu persono kaj neniu societo rajtas fari iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon, ĉar ĝi devas gardi la unuecon kaj kontinuecon de nia lingvo. Zamenhof mem havis tiel grandan respekton al la Fundamento, ke li ne korektis en ĝi eĉ la erarojn, ĉar, kiel li skribas en la Antaŭparolo, «la fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj».
La netuŝebleco de la Fundamento signifas kompreneble tion, ke neniu rajtas en ĝi mem fari ian korekton aŭ plibonigon, sed ĝi devas por ĉiam resti senŝanĝa kiel aŭtentika dokumento. Sed tiu netuŝebleco tute ne signifas, ke ĉiu esperantisto devas laŭlitere imiti eĉ la erarojn de la Fundamento kaj ke oni ne rajtas uzi vorton aŭ formon, kiu ne troviĝas en ĝi. Bedaŭrinde ekzistas personoj, kiuj miskomprenas tion, kaj estante «pli papaj ol la papo mem», evitas kaj malpermesas la uzadon de ĉiu vorto kaj formo, kiu ne troviĝas en la Fundamento. La obeo de tiu postulo signifus, ke ĉia evoluo de la lingvo ĉesus kaj ĝi ŝtoniĝus simile al la mortinta latina lingvo.
Sed per la Fundamento D-ro Zamenhof tute ne volis kateni kaj haltigi la evoluon de Esperanto, rigidigi kaj ŝtonigi ĝin en tiu formo, kiun ĝi havis antaŭ jardekoj. En la Antaŭparolo li mem diras: «Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos... Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera». Kaj plue: «Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj.»
Tian «aŭtoritatan centran institucion», pri kiu parolas Zamenhof, ni havas en la Lingva Komitato kaj Akademio, la superaj lingvaj institucioj, kiuj gardas kaj gvidas la unuecan evoluon de Esperanto. Aldone al la Fundamento ili oficiale enkondukis jam grandan nombron da novaj vortoj, inter ili la jam menciitaj ebria, aspekti, distanco, diskuti, svarmi, stulta, kanono kaj kadavro, kaj eĉ du novajn afiksojn: -aĉ- kajmis-. La Akademio oficialigis eĉ la literon k anstataŭ ĥ en la vortoj arkaismo, arkitekturo, tekniko k.t.p. Sed tio tute ne signifas, ke per tio la malnovaj kaj Fundamentaj arĥaismo, arĥitekturo, malkompreniĝo, pafilego k.t.p. estas elĵetitaj el la lingvo. Ne, ili nur fariĝis arkaismoj, ĉiam estos presataj en la Fundamento, diversaj vortaroj kaj lernolibroj, kaj ĉiu, kiu deziras, povas ilin uzi ankaŭ en la praktika vivo, kvankam ili donas specialan arkaikan nuancon al la stilo.
La tasko de niaj lingvaj institucioj ne estas de tempo al tempo elpensi novajn vortojn kaj formojn kaj oficialigi ilin nur pro tio, ke tiu aŭ alia vorto kaj formo plaĉas al ili. Tia kompreno estas tute malĝusta kaj danĝera, ĉar, kiel Zamenhof mem diris, tio, kio ŝajnas al ni bona en la teorio, povas montriĝi tute sentaŭga en la praktiko. Tial, antaŭ ol iu vorto aŭ formo povas trovi oficialigon kaj sankcion de la Akademio, ĝi devas esti ĉiurilate elprovita en la praktika lingvouzo. Sekve la tasko de la lingvaj institucioj estas ne proponi, sed konstati, studi la vivantan lingvon kaj doni sian oficialigan sankcion nur al tio, kio jam estas ĝenerale uzata, jam enradikiĝis en la lingvo kaj per tio pruvis sian taŭgecon kaj vivkapablon. Bedaŭrinde oni ne ĉiam atentas tiun ĉi regulon, ĉar en la oficialaj listoj troviĝas vortoj, kiuj preskaŭ neniam estas uzataj en la ĉiutaga vivo (ekz. daturo, kurtaĝo, arpeĝo, sinedrio); dum aliaj, kiuj ĉiutage estas uzataj en la tuta mondo (ekz. gramofono, filmo, kino), vane atendas oficialigon kaj ne estas troveblaj eĉ en multaj vortaroj.
Ekzistas personoj, kiuj postulas, ke oni uzu nur oficialajn vortojn kaj jam apriore kondamnas ĉiujn neologismojn, deklarante ilin kontraŭfundamentaj. Sed, se ni malpermesus la uzadon de la neologismoj, ni haltigus la evoluadon de nia lingvo, kiu rigidiĝus kaj ŝtoniĝus, male al ĉiuj aliaj vivantaj lingvoj. Tiam ankaŭ la nombro de la oficialaj vortoj ne plu povus kreski, ĉar, kiel ni vidis, la tasko de niaj lingvaj institucioj ne estas mem elpensi kaj enkonduki novajn vortojn, sed nur konstati kaj aprobi tion, kio jam enradikiĝis en la lingvo.
Kompreneble la konstanta alfluo de novaj vortoj kaj formoj malfaciligos la lingvon kaj prave plendas tiuj, kiuj antaŭ 20 aŭ 30 jaroj ellernis Esperanton, ke ili multajn vortojn ne komprenas en la modernaj libroj kaj gazetoj. Sed ofte oni plendas ankaŭ tute senkaŭze. Ekzemple antaŭ kelkaj jaroj malnova s-anino prezentis liston de neologismoj el traduko de Stellan Engholm, plendante, ke ŝi ne trovis ilin eĉ en sia vortaro. Sed – ŝia listo konsistis el multaj oficialaj vortoj kaj tiaj «neologismoj», kiuj estis ĉerpitaj el verkoj de Zamenhof mem! Ke ŝi ilin ne komprenis, en tio estis do kulpa ne Engholm, sed ŝi mem, ĉar ŝi ne legis la verkaron de nia Majstro, ne tenis sin en kontakto kun la evoluado de nia lingvo kaj ne aĉetis al si pli bonan vortaron.
En la ĉiutaga vivo oni povas esprimi sin per malgranda nombro da vortoj. Sed en la sciencoj, en la tekniko kaj literaturo oni ofte bezonas nomi nuancojn, aĵojn kaj ideojn, kiuj ĝis nun ne estas tuŝitaj en Esperanto. Kion do fari, se en la ĝisnuna Esperanto mankas la necesa vorto, derivebla ĝi ne estas kaj ankaŭ neologismon oni ne rajtas uzi? Ĉu do oni opinias, ke tute ne estas necese nomi tiun nuancon? Sed tio estus ja atesto de malriĉeco al Esperanto, se en ĝi ne estus esprimeblaj ĉiuj homaj pensoj! La sola ebleco estas en tia okazo per kelkaj vortoj priskribi la ideon, kio estas ja tre primitiva rimedo kaj ne faras honoron al kulturlingvo (por esti konsekvencaj, ni devus tiaokaze forigi el Esperanto almenaŭ duonon de la vortoj: trovi [= malperdi], lasta [= malunua], fino [= malkomenco], seĝo [= sidmebloj], lito [= dormmeblo], okulo [= vidilo], orelo [= aŭdilo], k.t.p.) aŭ ni devas uzi neologismon. Ne ĉagreniĝu do, se de tempo al tempo vi trovas en iu libro aŭ gazeto neologismon!
La naciaj lingvoj ĉerpas novajn vortojn el siaj dialektoj kaj ankaŭ el aliaj lingvoj. Esperanto dialektojn ne havas kaj ĉerpas ĉion el la ĉefaj kulturlingvoj. Sed ne ĉiu komencanto rajtas enkonduki neologismojn! Tiun rajton havas nur personoj, kiuj fundamente konas Esperanton kaj ĝian spiriton kaj krome scipovas ankaŭ plurajn aliajn lingvojn. Kaj antaŭ ol krei kaj uzi iun novan vorton, oni devas zorge esplori, ĉu samsenca vorto jam ne ekzistas en la lingvo kaj ĉu la ideo ne estas alimaniere esprimebla. Neologismon oni rajtas do uzi nur tiam, kiam tio estas absolute necesa kaj kiam la ideo ne estas alimaniere esprimebla!
Bedaŭrinde multaj prenas la aferon tro facile, kaj senpripense enkondukas neologismojn, kiajn Esperanto tute ne bezonas kaj kiuj eĉ malutilas ĝian internaciecon. Kutime oni faras tion pro influo de sia gepatra lingvo, volante en Esperanto esprimi iun ĝian nuancon. Sed memoru, ke en la mondo estas centoj da lingvoj, kaj ĉiu el ili havas siajn nuancojn kaj esprimmanierojn, kiuj mankas en la aliaj lingvoj. Same kiel ne estas eble esprimi ĉiun nuancon de germana lingvo per la franca kaj male, ĉiun nuancon de la itala lingvo per la angla kaj male, same estas sensence postuli, ke Esperanto esprimu ĉiujn nuancojn de ĉiuj lingvoj de la tuta mondo! Al tiaj nuancoj apartenas ekzemple la germana «darfi» (= rajti, povi), kiu povas esti necesa al la germanoj, sed ne al la multaj aliaj popoloj, kiuj tian nuancon en sia lingvo ne havas kaj al kiuj ĝia uzado pro tio estus tre malfacila.
Ĉu vi aŭdis, ke iu, lernante ekzemple la anglan lingvon kaj trovante tie vortojn kaj formojn, kiuj al li ne plaĉas, sen longa pripensado «reformas» ilin kaj fiere ekuzas sian propran anglaĵon? Ne, tion vi certe ne aŭdis, ĉar tia ideo al neniu enkapiĝis kaj eĉ ne povas enkapiĝi – la homoj havas grandan respekton al la «naturaj» lingvoj kaj ne volas reformi ilin. Sed kiam la sama persono eklernas Esperanton, li ofte jam post la unua leciono volas «reformi» kaj «plibonigi»! Ĉar li scias, ke Esperanto estas onidire artefarita lingvo, kaj havante grandan memfidon kaj kredante sin malgranda Zamenhofo aŭ eĉ pli saĝa ol Zamenhof, ankaŭ li volas partopreni en la «farado de la lingvo». Tion faras ne nur instruitaj homoj, sed kelkfoje eĉ ŝuistoj kaj aliaj metiistoj, kiuj kutime ne okupas sin pri lingvoj kaj ofte ne scipovas perfekte eĉ sian gepatran lingvon. Al tiaj «reformemuloj» apartenis dum la tempo de sia lernado ankaŭ la aŭtoro de tiu ĉi libro, kaj tre verŝajne ankaŭ la kreintoj de la diversaj mondlingvaj projektoj.
Anstataŭ «reformi» kaj «plibonigi», lernu Esperanton tian, kia ĝi estas, perfektigu vin en ĝi, enpenetru en ĝian subtilan kaj delikatan spiriton, kaj komprenu, ke ĝi ne estas plu artefarita lingvo, sed natura kaj vivanta lingvo de vivanta popolo, same kiel ĉiuj aliaj lingvoj, hardita kaj elprovita dum la 125-jara vasta uzado. Esperanto viajn «reformojn» ne bezonas! Kaj se en tiu aŭ alia punkto ĝi povus esti plibonigata, tiam tio estas la tasko de lingvistoj kaj ĝenerale rekonitaj verkistoj, sed ne de komencantoj kaj ŝuistaj submajstroj. Tio ĉi estas dirita ankaŭ al la verkantoj de artikoloj kaj libroj, kiuj, anstataŭ skribi bonstilan kaj internacie uzatan Esperanton, volas «brili» per diversaj plibonigoj kaj strangaĵoj.

Nenhum comentário:

Postar um comentário