Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

domingo, 27 de janeiro de 2013



Paul Gubbins

GUBBINS, Paul. 1949. Brito; lingvoinstruisto, ĵurnalisto. Naskiĝis en Southport. Studis lingvojn en Manĉestro. Doktoriĝis pri germana literaturo ĉe universitato en Kanado. Esperantisto de 1984, komencis verki Esperante en 1986. Verkis teatraĵojn, rakontojn kaj eseojn. Instruis Esperanton en pluraj landoj. De 1992 organizas la kursojn en Barlaston. Instruis ce NASK, la somera universitata kursaro en Usono. Verkis 15-lecionan vidbendan kaj viddiskan kurson Esperanto - pasporto al la tuta mondo. Produktis Esperantajn KD kaj DVD. Staĝojn pri Esperanto-teatro li okazigis du fojojn ce la Kvinpetalo. Multfoje premiita (interalie pro teatraĵoj) en la Belartaj Konkursoj de UEA, kaj de 2005 estas juĝanto en tiu branĉo. Kontribuis al pluraj Esperanto-gazetoj, interalie "Fonto", "Monato", "Literatura Foiro". De 2001 redaktoro de "La Brita Esperantisto". De 2011 ĉefredaktoro de "Monato". 
/Ordeno de verda plumo, 2006; Vikipedio 2011.
Verkoj:
Kunvojaĝu. (lernolibro, 1993)
Konto de l' vivo. (teatraĵoj 1998)
Heksakloro unu komo tri. (teatraĵo 2005)
La duonokulvitro. (DVD-filmo 2005 laŭ monologo de Aŭgusto Baissac el 1905) 


Novelo aperis en "Vizaĝoj" (2010). / 

Nenhum comentário:

Postar um comentário