Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

quinta-feira, 24 de janeiro de 2013



UEA - UNUA KOMUNIKO EN ESPERANTO
Esperanto-parolantoj kampanjos dum 2013 por lingva justeco per la slogano "Justa Komunikado", kunlige kun la 98a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la prestiĝa Centro Harpa, Rejkjaviko, Islando, kun ĉirkaŭ 1.000 partoprenantoj el pli ol 50 landoj. La Kongreso havos la saman temon.
Post mallonga periodo de 125 jaroj Esperanto nun estas inter la plej uzataj 100 lingvoj, el 6.800 lingvoj parolataj en la mondo. Ĝi estas la 29a plej uzata lingvo en Vikipedio, antaŭ la sveda, la japana kaj la latina. Esperanto estas uzata inter la lingvoj elektitaj de Google, Skype, Firefox, Ubuntu kaj Facebook. Google Translate, la traduka programo de Google, lastatempe aldonis la lingvon al sia prestiĝa listo de 64 lingvoj. Ankaŭ la hodiaŭaj tuŝekranaj poŝtelefonoj kapablas uzi la Esperanton.
Pli da homoj nun parolas Esperanton ol la islandan lingvon, laŭ la libro pri faktoj de la mondo eldonata de la usona CIA.
Esperanto estas oficiale instruata en 150 universitatoj kaj aliaj institucioj de supera instruado, kaj en 600 elementaj kaj bazgradaj lernejoj en 28 landoj. Ĝi havas riĉan literaturon konsistantan el pli ol 50.000 titoloj, kun novaj eldonaĵoj aperantaj ĉiusemajne. Krom plurlandaj podkastaj radioelsendoj ekzistas ankaŭ 24-hora radiostacio kun la nomo "Muzaiko" kaj ankaŭ reta televido en Ĉinujo.
La progreso de Esperanto estis bremsata pro antaŭjuĝoj kaj pro manko de scio, ignoro de faktoj pri la temo. Adolf Hitler kaj Joseph Stalin persekutis Esperanto-parolantojn. Ambaŭ homoj malaperis, Esperanto restis, kreskis, evoluis kaj estas hodiaŭ vigle uzata por interpopola komunikado inter miloj kaj miloj de personoj en pli ol 100 landoj de la mondo.
UEA estas en konsulta partnereco kun Unesko, ĝuas oficialajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj kaj ankaŭ kun la Konsilantaro de Eŭropo. Esperanto ebligas en interetna komunikado neŭtralan kaj justan diskutnivelon, interkompreniĝon, tiel protektante la ekzistorajtojn de minoritataj kaj indiĝenaj lingvoj, traktante ĉiujn lingvojn sur egala bazo, kaj respektante la kulturan kaj lingvan diversecojn de ties parolantoj.

Nenhum comentário:

Postar um comentário