Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

terça-feira, 26 de fevereiro de 2013



Mikaelo Bronŝtejn

BRONŜTEJN, Moisej Caleviĉ (Mikaelo). 


Pseŭdonimo Bruna Ŝtono. Rusiano; inĝeniero. Esperanta kanzonisto, verkisto, tradukisto.

Naskiĝis en 1949 en la urbo Proskurov / Ĥmelnickij, Ukrainio. Esperantistiĝis en 1962. Inĝeniero pri elektro kaj aŭtomatigo en mina industrio. Iam loĝis en Vorkuta', kiel ĉefelektristo de minejo; nun loĝas en Tiĥvin kie li estas direktoro de fabriko de plastoj.

Tre aktiva movadano, unu el gvidantoj de SEJM. Organizis E-renkontiĝojn, gvidis kursojn kaj fondis klubojn en Tiĥvin kaj Vorkuta. Ekverkis li de la komenco de sia esperantisteco. En 70-aj jaroj Bronŝtejn komencis verki kaj plenumi originalajn kantojn, fariĝante la plej fama kaj ŝatata bardo inter rusiaj esperantistoj. Ekde 1987 li koncertas ankaŭ eksterlande dum UK-oj, kongresoj de SAT-amikaro kaj aliaj renkontiĝoj, kaj dum specialaj turneoj. Liaj poemoj kaj kantotekstoj estis eldonitaj en du libroj, ekzistas ankaŭ tri sonkasedoj kun liaj kantoj.

Tradukis rusajn poetojn malnovajn kaj modernajn, de Aleksandr Puŝkin ĝis Iosif Brodskij. Li tradukas ankaŭ prozon (jam estas eldonitaj liaj tradukoj de tri romanoj de fratoj Strugackij).

En 1990-aj li ekverkis ankaŭ prozon: eltenis du eldonojn liaj beletrigitaj rememoroj "Legendoj pri SEJM" kaj aperis originala romano "Oni ne pafas en Jamburg". Bronŝtejn estas konstanta kunlaboranto de la eldonejo "Impeto", prizorgis literaturajn paĝojn en "Moskva Gazeto" ktp. Lia influo al nova generacio de moskvaj poetoj estas senduba. 

/Nikolao Gudskov, 2002.


Verkoj:
Legendoj pri SEJM (rakontoj 1992)
Oni ne pafas en Jamburg (romano 1993)
Jen, denove... (poemoj originalaj kaj tradukitaj 1998)
Du lingvoj. Kantoj kaj poemoj. (2001)
Mamutido Miĉjo.(Legolibro por komencantoj, 2001)
Dek tagoj de kapitano Postnikov (romano 2004)
Iam, kiam... (poemoj originalaj 2005)
Kajto (poemaro 2008)
Lecionoj por knabo (noveloj 2009)
Urbo Goblinsk (romano 2010)
Tradukaĵoj:
Arkadij Strugackij, Boris Strugackij: Pikniko ĉe vojrando (tradukita sciencfikciaĵo 1996)
Arkadij Strugackij, Boris Strugackij: La fora ĉielarko (tradukita sciencfikciaĵo 1997)
Arkadij Strugackij, Boris Strugackij: La dua invado de marsanoj (tradukita sciencfikciaĵo 1998)
Aleksandr Puskin: Elektitaj verkoj (Kuntradukanto, 1998, 2000). Arkadij Strugackij, Boris Strugackij: La logata insulo (tradukita sciencfikciaĵo 2004)
Arkadij Strugackij, Boris Strugackij: Lundo ekas sabate (tradukita sciencfikciaĵo 2005)
Arkadij Strugackij, Boris Strugackij: Heliko sur deklivo (tradukita sciencfikciaĵo 2007) 
Kontribuis al "Mondoj" (2001) kaj "Vizaĝoj" (2010).
Legu eseeton de István Ertl el 1996: LA "RUSA" KONTRIBUO

Nenhum comentário:

Postar um comentário