Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

terça-feira, 7 de maio de 2013

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
 46a Konferenco de ILEI
Sieber/Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo 12-18.07.2013 Germanio
 

Trejnseminario

Programo de la metodika seminario dum la 46a ILEI-konferencoHerzberg/Sieber 12-18 julio 2013
Gvidanto: Katalin Kovats, redaktoro de www.edukado.net   
Okazos en 6 blokoj - entute 20+4 horoj
Ni laboros ĉefe posttagmeze aŭ­­ vespere por ke la partoprenantoj povu ĉeesti la konferencajn prelegojn kaj programojn matene.
Dum la tuttaga ekskurso ne okazos seminario.
La formo de la seminario estos: prelegoj ene de la seminario kaj ekster ĝi en la konferenco, aktivaĵoj, observo de kursoj.
Necesos antaŭaliĝo, ĉar jam antaŭ­ la seminario estos reta preparprogramo kaj kelkaj hejmtaskoj.
Bv. indiki vian partoprenon en tiu instrukapabliga klerigmodulo sur la aliĝilo, laŭeble uzu la retan version ĉi tie.
Kotizo: ne estas aparta kotizo por la seminario
A-bloko• Modernaj kaj efikaj metodoj
• Ekzercotipoj - ankaŭ­­ en la praktiko
• Instruado de gramatiko

B-bloko

• Lingvaj kapabloj kaj malfortoj de individuoj
• Celorientitaj aktivaĵoj por efika memlernado
C-bloko• Kurs- kaj lecionplanado
• Sukcesigo de kursoj kaj lecionoj 
• Konsilataj modernaj lerniloj

D-bloko• Interreto cele al lingvolernado
• edukado.net - fonto de lern- kaj instrumaterialoj
• retaj kursoj de la KLERIGEJO

E-bloko• Taksado kaj memtaksado
• Ekzamensistemoj por Esperanto
• Ekzamenspecimenoj
F-bloko
• Psikologiaj faktoroj de lingvolernado
• Instruado por diversaĝaj lernantoj
• Motivigo

Pri la partopreno vi ricevos atestilon.       
(Foto pri trejnseminario kun Katalin en 2009
enkadre de Grundtvig-projekto en Herzberg am Harz)
   

Nenhum comentário:

Postar um comentário