Saluton, geamikoj. Kiel vi fartas?
Jen por ni ĉiuj kontentiga notico pri nia Internacia Lingvo.
De nia estimata amiko prof-ro Lejĉ, kunordiganto de Esperanto-Kurso ĉe UFC, venis bonega notico pri Esperanto en tiu Universitato. De nun Esperanto grupiĝas inter la aliaj kursoj de kulturaj domoj de UFC. Kunside, hodiaŭ, la respondeculoj pri la afero decidis, ke CCV/UFC (http://www.ccv.ufc.br/) de nun respondecas pri ekzameneniro al Esperanto-Kurso, samkiel jam okazas al aliaj kulturdomoj.
Ni dankas la venkon al prof-ro Lejĉ kaj sia skipo de Esperanto-instruistoj, ankaŭ al siaj kolegoj profesoroj, kiuj, bonkore kaj konsciplene pri valoro de Esperanto, lin apogis en tiu fruktodona iniciato.
Atentu al la universitata kalendaro kaj disvastigu la noticon.
Samideane brakumas vin,
Roberto
Nenhum comentário:
Postar um comentário