PRI LA
NECESO PAROLI ESPERANTON
Parolado de Zamenhof en la unua Rusia
E-kongreso, Sankt-Peterburgo, 1910
Vi eble miros, ke mi
parolas al vi ne ruse, sed Esperante; vi eble diros, ke ĉar ni havas nun
kongreson de samregnanoj kaj ĉiuj, aŭ almenaŭ preskaŭ ĉiuj ĝiaj partoprenantoj
komprenas tre bone la saman lingvon, estas multe pri nature paroli al ili en
tiu lingvo. Ekzistas tamen gravaj kaŭzoj, pro kiuj mi elektis por mia parolo
tiun lingvon, por kiu ni batalas kaj por kiu ni kunvenis.
Niaj kongresoj, ne
sole la universalaj, sed ankaŭ la naciaj, havas antaŭ ĉio signifon instruan kaj
edukan. Esperantistoj, disĵetitaj en diversaj urboj kaj urbetoj, kunvenas en
pli aŭ malpli granda amaso, por aŭdi nian lingvon, por kontroli, ĉu ili ĝuste
ellernis la lingvon, ĉu ili bone ĝin komprenas, por kompari sian propran
manieron de parolado kun la parolmaniero de pli spertaj esperantistoj. Kiam ili
poste revenas hejmen ili ne sole mem parolas pli pure, sed ili alportas modelon
de bona parolado al tiuj, kiuj restis hejme. Tiamaniere la kongresoj reguligas
la uzadon de la lingvo, kaj dank' al niaj kongresoj jam nun oni parolas
Esperanton perfekte egale ne sole en la plej malproksimaj anguloj de ĉiu aparta
regno sed en ĉiuj plej malsamaj lokoj de la tuta tera globo. Jam nun, kiam oni
aŭdas bonan kaj spertan esperantan oratoron, oni neniel povas diveni, al kiu
nacio aŭ lando li apartenas. La plena aŭtonomia vivo de nia lingvo, kun ĝia
absolute propra, ne pruntita kaj ne imitita spirito, ĉiam pli kaj pli
fortikiĝas tiamaniere, kvazaŭ ĉiuj esperantistoj de la mondo loĝus kune sur unu
malgranda peco de tero.
Ne malpli grava
estas la eduka signifo de la esperantistaj kongresoj. Izolitaj esperantistoj,
kiuj neniam havis la eblon praktike apliki tion, kion ili lernis, ofte dubas,
ĉu efektive per Esperanto oni povas tute bone interkompreniĝi. Eĉ interne de la
esperantistaj grupoj oni ofte ne kuraĝas paroli Esperante, oni balbutas, oni
preferas paroli en sia nacia lingvo, kaj proporcie al la nekuraĝeco de la
parolado aperas ankaŭ nekuraĝeco de propagando, ĉar la
esperantistoj-balbutantoj malgraŭ-vole ne povas liberigi sin de la timo, ke
eble tamen Esperanto estas afero pli teoria, ol praktika. Sed kiam la
balbutanto venas al kongreso, kie li havas la eblon aŭdi bonajn kaj spertajn
esperantistajn oratorojn, kiam li per siaj propraj oreloj kaj okuloj
konvinkiĝas, kiel bele kaj flue oni povas paroli en Esperanto, li
entuziasmiĝas, li vidas, ke li laboras por io viva kaj vivoplena, li revenas
hejmen kun nova kuraĝo kaj energio. Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed
ankaŭ la lokaj, tiamaniere edukas konvinkitajn, sekve ankaŭ entuziasmajn
batalantojn por nia afero.
Tio estas la ĉefaj
motivoj, pro kiuj ni en ĉiuj niaj kongresoj ne sole en la universalaj, sed
ankaŭ en la naciaj aŭ regionaj, nepre devas paroli ne sole pri Esperanto, sed
ankaŭ per Esperanto.
Nenhum comentário:
Postar um comentário