REZOLUCIO por la MONDA TAGO de INSTRUISTOJ – 5a
de oktobro 2013
Esperanto (eo) | Rumana (ro) | Angla (en) | Germana (de) | Finna (fi) | Hungara (hu) | Rusa (ru) | Nederlanda (nl) | Franca (fr) | Ĉina (zh)
Esperanto (eo)
Rezolucio
La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI, celebras la Mondan Tagon de Instruistoj
(la 5an de oktobro), proklamitan de Unesko, per la sekva rezolucio, akceptita en kelkaj
simpozioj kaj renkontiĝoj antaŭ kaj post la koncerna tago. La Ligo kaj la kunvenintoj:
Agnoskas la honorindan kaj daŭre defendendan alvokiĝon de instruistoj tra la mondo.
Substrekas la pozitivan rolon, kiun ili povas ludi en homa evoluigo kaj firmigo de
transkulturaj kontaktoj trans limoj de nacioj kaj lingvoj.
Emfazas la neceson, ke la lingva diverseco estu defendata ene de edukaj programoj, kun forta
emfazo al la akcelo de la instruado de lingvoj minacataj je pereo.
Alvokas por la rajto de lernantoj aliri ĉiajn vivantajn, funkciantajn lingvojn, kio evidente
inkluzivas la rajton instrui kaj lerni Esperanton.
Subtenas la celojn de la Tago, nome ‘pripensi la malfacilan ekonomian kaj socian kuntekston
en kiu laboras instruistoj, kaj trovi manierojn bonigi iliajn profesian statuson kaj
laborkondiĉojn, same kiel tiujn de ĉiaj edukistoj.’
_____
Nenhum comentário:
Postar um comentário