Louis DE BEAUFRONT [lwi də bofʁɔ̃], (kromnomo de
Louis Eugène Albert CHEVREUX),
Markizo de Beaufront,
franca instruisto
esperantista, naskiĝis
3-an de oktobro 1855 en
Parizo, mortis en
Thezy-Glimont (sude de
Amiens)
8-an de januaro 1935.
La vivo de Louis Chevreux/de Beaufront (kiu uzis ankaŭ aliajn
antaŭnomojn) antaŭ lia esperantiĝo estas iom mistera. Li naskiĝis en
Parizo; lia patrino estis
Louise Armande Chevreux, kiu naskiĝis en
Blandy-les-Tours. La nomo de lia patro ne estas konata. Ŝajnas ke kiam Louis estis dekdujara, lia patrino mortis. Li poste loĝis kun parencoj.
Zamenhof pridubis la pretendon, ke li estis
markizo.
Pri liaj studentaj jaroj malmulto fidinda estas konata. La rakonto pri lia juneco en la
Enciklopedio de Esperanto estis bazita sur artikolo en la
idolingva revuo
Progreso kiun Beaufront mem verkis pri si, kaj kiu ŝajnas enhavi aferojn nepruveblajn.
[1]
Ankaŭ la onidiro pri reĝo de Belgio, kiel aliaj, tre verŝajne estis
kreita de Beaufront mem. Tamen estas klare, ke lia lingvoscio estis
ampleksa. Post gravega
tifo,
li fariĝis privata instruisto, loĝanta en la domoj de la familioj kies
gefilojn li instruis. Li poste diris ke dum tiu tempo li provis realigi
internacian lingvon per sistemo, kiun li nomis
Adjuvanto, sed la manuskripto, deponita ĉe notario, malaperis (laŭdire pro detruo aŭ ŝtelo).
Iam antaŭ sia esperantiĝo li adoptis la nomon Beaufront.
Esperantista agado
Beaufront estis inter la unuaj
francaj Esperantistoj[1]. Li aliĝis al Esperanto jam en printempo de
1888, kaj tuj komencis propagandi en la regiono de
Toulouse kaj
Albi. Li eldonis sian unuan esperantlingvan libron en januaro
1892,
Langue Universelle Esperanto. Manuel complet, la unuan lernolibron por francoj. En
1893 li eldonis libreton
Preĝareto por Katolikoj sub la
imprimaturo de la ĉefepiskopo de
Reims.
Li fondis en januaro
1898 la revuon
L' Esperantiste kaj
SPPE,
kiu en Francio motoris la fondon de la unuaj grupoj kaj la organizon de
instruado pri Esperanto. Ekde la fondo li prezidis tiun societon, de
kiu li estis forpelita en
1908.
[2].
Li estis la unua homo, kiu ellaboris plenan
gramatikon de Esperanto, klarigante la manieron esprimi en bonstila Esperanto la naciajn
parolturnojn, kaj tiamaniere eviti la danĝeron de naciaj dialektoj en Esperanto mem. En la daŭro de kelkaj jaroj (
1892-
1905) li eldonis tutan serion da lernolibroj, ekzercaroj kaj vortaroj, i. a. la faman
Commentaire sur la grammaire de la Langue Internationale "Esperanto",
1900.
Beaufront altiris al Esperanto multajn eminentajn kaj influajn
personojn kaj diversajn asociojn. Pro sia aktiveco, li estis nomata "La
dua patro de Esperanto".
Dum multaj jaroj, Beaufront estis rigardata de ĉiuj esperantistoj
kiel unu el la plej severaj konservativuloj, neniam uzinta sian influon
sur Zamenhof kaj sian aŭtoritatecon super la samideanoj, dum la daŭro de
pli ol 20 jaroj, por elparoli la plej malgrandan vorton favore al
reformoj.
Carlo Bourlet eĉ nomis lin "granda inkvizitoro" pro lia troa konservativemo. En
1894 Beaufront estis kontraŭ reformoj en Esperanto, dum tiujara balotado, tial oni ne komprenis, kial en
1908 li konsentis pri la grandskala reformado kiu kondukis al la lingvo publikigita sub la nomo
Ido.
La malkonkordoj inter Zamenhof kaj Beaufront temis ne pri lingvaj aspektoj, sed pri movadaj aferoj, ĉefe pri
Homaranismo kaj
interna ideo.
Ankaŭ kiel tre katolika homo, al li ne plaĉis la religiaj ideoj de
Zamenhof. Beaufront volis ke Esperanto estu ĉefe komerca lingvo kaj
provokis la
deklaracion de Boulogne, kaj ŝajnis al multaj homoj ke li estas advokato de neŭtraleco kaj racio kontraŭ la revemo de Zamenhof.
L. De Beaufront:
La langue internationale – peut-elle être le latin? (skanita foto de la libro el la libraro de la kontribuinto.)
Adepto de Ido
Pro la tuja konvertiĝo de de Beaufront al Ido, eĉ plie pro lia
konfeso de aŭtoreco, la esperantistoj ekinteresiĝis pri la negativaj
aspektoj de lia aktiveco. Plejparte, do, la esperantistoj emfazis la
rolon de de Beaufront; sed akcesoraj psikologiaj eksplikoj atribuas la
skismon al persona orgojlo flanke de la ĉefoj de ambaŭ tendaroj, precipe
Wilhelm Ostwald,
Louis Couturat,
Émile Boirac kaj Zamenhof.
Louis Couturat, kiel juĝisto de la
Delegacio por alpreno de la lingvo internacia
ne rajtis prezenti sian propran projekton; tial ĝi estis anonime
prezentita sub pseŭdonimo "Ido". Ĉar la aŭtoro ne povis ĵeti mem la
maskon, Beaufront konsentis fariĝi lia
pajlohomo
kaj deklaris: «Mi estas Ido». La vero pri tiu afero estis malkovrita
post la unua mondmilito, kiam la vidvino de Couturat petis
Ric Berger, ke li zorgu pri la paperoj lasitaj de ŝia edzo.
Beaufront fariĝis la ĉefa gvidanto de la
Ido-movado, sed en januaro 1917 la sekretario kaj kasisto de la "
Uniono dil Amiki di la Linguo Internaciona",
redaktis alvokon al Unionanoj kaj aliaj Idistoj, atentigante la
oficialan formon de Ido laŭ la laboroj de la Ido-Akademio kaj petante
sendi la kotizojn por la pasintaj militojaroj. Respondo al tiu alvoko
estis artikolo de Beaufront en julio, per kiu li postulis »la desaparo
dil Uniono e di lua komitato« (malaperon de la Uniono kaj de ĝia
komitato) pro la psikologia situo dum kaj post la milito kaj
konsideris »omna rivivigo ... kom neoportuna, danjeroza e mem
neposibla« (ĉian revivigon ... kiel neoportunan, danĝeran kaj eĉ
neebla), ankaŭ pro statutaj argumentoj. Baldaŭ aperis la kontraŭopinio
esprimata de svisoj kaj aŭstroj , sed Beaufront retenis sian vidpunkton
kaj antaŭvidis nur la renaskon de la Ido-akademio.
La Ido-movado reviviĝis militofine, kvankam en aprilo 1919 Beaufront
ripetis en Mondo sian vidpunkton pri la »fakta morto« de la Uniono, sed
ne de la akademio, kaj konsideris kiel vanan la pruvon revivigi ĝin. Dum
pluraj semajnoj nenio okazis internacie, sed la naciaj societoj
rekomencis labori kaj propagandi. En septembro Bakonyi kiel sekretario
de la Uniono, rimarkante la kreskan intereson de oficalaj aŭtoritatoj
pri lingvo internacia, rekomendis al komitatanoj kaj akademianoj repreni
siajn postenojn kaj proponis konsideri kaj rigardi la opinion de
Beaufront kiel eksiĝon. Sekve, li disiĝis de la
Ido-movado.
Beaufront mortis en 1935 preskaŭ forgesita kaj lian forpason eksciis nur partianoj de
Okcidentalo, kiuj retro-ricevis al li senditan ekzempleron de
Kosmoglott
kun mencio, ke li mortis kaj ke oni ne scias, al kiu oni transdonu la
sendaĵon. Vere, oni ne certas eĉ pri lia morto. Lia tombo, sennome,
situas en la vilaĝo
Marestmontiers, sude de
Amiens.