Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

quarta-feira, 29 de dezembro de 2010

LEGINDA TEKSTO

DEMANDEMA KNABO

PaĈJo, kio estas ĉi tio?
Tio estas briko-fabrikEJo, mia filo!
Kies briko-fabrikejo ĝi estas, paĉjo?
Mia filo, ĝi estas mia.
Ĉu la granda amaso da brikoj ankaŭ estas via?
Jes, ĉiuj brikoj estas miaj.
Kiel longe vi fabrikis ilin? Ĉu vi mem faris ilin?
Ne, ili estas fabrikITaj de tiuj laborISToj, kiujn vi vidas tie.
Paĉjo, ĉu ĉiuj laboristoj estas viaj posedAĴoj?
Ne, ili estas liberULoj. Neniu homo estas ies posedaĵo, ĉar tiamaniere li estu sklavo.
Paĉjo, kio estas sklavoj?
Sklavoj estas tiaj homoj, kiuj dum sia tuta vivo laboras por havIGi al si la veston, loĝejon kaj manĝon.
Paĉjo, se la sklavoj malsanIĜas, kiu pagas por ili kuracILojn?
Ilia mastro.
Paĉjo, kial ili estas tiel laborEMaj? Ĉu ili mem volas tiel labori?
Ne, mi ne pensas, ke tio estas ilia volo, sed ili devas labori; alie ili mortus pro MALsato.
Paĉjo, ĉu ili havas monon?
Jes, ili havas, sed ne multe.
Ĉu ili havas domojn?
Mi pensas ke ili ne havas.
Paĉjo, ĉu ili havas ankaŭ ĉevalojn, kaj belajn vestojn, kiel ni?
Tio estas por ili malfacile atingEBLa. ILi devas labori nur por vivi.
Kio estas vivo, paĉjo?
Vivo???...Ilia vivo estas manĝo.
Ĉu ne vestoj, loĝejoj??
Mi pensas,....jes.
Ĉu ili estas pli bonaj ol sklavoj?
Certe pli bonaj, malsaĝulETo! Ili ja estas liberaj, se ili ne volas labori por mi, ili ne devas
se ili volas foriri, ili rajtas.
Paĉjo, ĉu ili ankoraŭ laborus aliloke, se ili forirus?
Jes, certe ili laborus por la aliaj.
Kaj ĉu ili krom la necesaj vivrimedoj povas ankaŭ ion alian gajni?
Ne. Mi pensas ke ne.
Paĉjo, kial ili fartas pli bone ol sklavoj?
Ili ja havas voĉdonrajton, ili estas liberaj homoj.
Paĉjo, kaj se ili malsaniĝos, kiu pagos por ili la kuracilojn?
Certe ili mem. Neniam mi.
Paĉjo, se iu volas foriri de vi, ĉu vi tion permesas?
Jes, kial ne? Mi povas dungi iun alian.
Paĉjo, vi ne traktas ilin kiel sklavojn, ĉu ne?
Ne. Mi pensas... ne.
Nu - kaj kian bonAĵon donas al ili ilia liberECo?
Ho, knabeto, ne faru tian malsaĝan demandon!
Paĉjo, el kio estas faritaj la brikoj?
El argilo.
Kiam ili fabrikas la brikojn, ĉu poste la brikoj apartenos al ili?
Ne, tute ne! Ili apartenos al mi.
Tamen, eĉ kiam ili fabrikas ilin?
Ĉar la argilo estas mia.
Paĉjo, ĉu la argilo estis fabrikita de vi?
Ne, fileto de Dio!
Ĉu Dio ĝin faris por vi, paĉjo?
Ne estis tiel, mi ĝin aĉetis.
De Dio vi ĝin aĉetis, ĉu ne?
Ne. De alia homo.
Kaj ĉu li aĉetis ĝin de Dio?
Ne, certe ne. Mi pensas ankaŭ de alia homo.
Ĉu la dua aĉetis ĝin de Dio?
Ne!...
Kaj kiel okazis ke li gajnis pli ol la aliaj?
Ha! Mi ne scias. Eble li bezonis monon.
Ĉi tiuj laboristoj ankaŭ bezonas monon, ĉu la tuta argilo apartenas al ili?
Ha! Ne demandu tiel malsaĝe!
Kiel vi vivus, se vi ne havus la fabrikejoj kaj la argilon?
Ha, mi ne scias. Eble mi dedus labori.
Ĉu vi volus fabriki brikojn, paĉjo?
Eble.
Kial vi do nun fabrikas brikojn. Lasu tion al tiuj kiuj bezonas kaj volas fari.
Neniu scias, ĉu mi volas aŭ ne - sed la malriĉULoj devas labori.
Paĉjo, se ili havus fabrikojn, ĉu ili ankaŭ volus labori por vi?
Eble ne; ili laborus por si mem.
Paĉjo, ĉu la laborEMECo estas bona?
Certe, mia knabeto!
Paĉjo, Kial vi ne laboras?
Neniu ordonis tion al mi.
Ĉu al ili iu ordonis?
Se ili ne laborus, ili ne povus vivi. Mi ne malpermesas al ili labori.
Paĉjo, vi estas bonfarANTo. Se iu ne havus forton por tiri la ŝarĝveturilon, ĉu vi volus tiri anstataŭ li?
Ho!, nobelo ne tiras ŝarĝveturilon!
Paĉjo, kio estas nobelo?
Nobelo... kiu ne laboras; homo de alta rango.
Mi pensas ke en nia lando ne ekzistas altrangULoj. Mi aŭdis ke ni ĉiuj estas egalrangaj.
Estas socialistoj aŭ anarkistoj kiuj tiel parolas.
Paĉjo, la instruisto diris ke ni estas filoj de Dio. Ĉu ankaŭ LI estas socialisto aŭ anarkisto?
Há!, ne, tio estas ĝusta afero en lernejo aŭ preĝejo.
Paĉjo, ĉu do vere ili estas ankaŭ filoj de Dio, kiel ni?
Knabo...Vere...Ankaŭ ili estas.
Paĉjo, ĉu vi ne pensas ke Dio punos vin, ĉar vi forprenas al ili la brikojn faritajn el argilo donita de Dio???
Ne babilu plu!! Patrino, forigu la knabeton! Mi volas ripozi.
..................................................................................
karaj legintoj,
se eble vi scios, bonvole sciigi min pri la nomo de la aûtoro kaj de la tradukinto.
Koran antaûdankon

Um comentário: