Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

terça-feira, 22 de março de 2011

SEMAFORISMO

Raimond Schwartz

Sen entuziasmo kreiĝas
nenio nominda

Homoj kiuj ne scias vivi
solaj nur malofte estas
originalaj en societo

Ankaŭ tio estas libereco:
laboregi kiel skalvo – se mi
volas

Sufiĉas du kontraŭaj
ekstremoj por havi unu
ĝustan mezon

La homo estas kiel vorto
prenita el la vortaro. Lia senco
kaj signifo varias laŭ la kunteksto


SCHWARTZ, Raimond(1894-1973). Franco. Novelisto, romanverkisto. Ĉefaj verkoj: Prozo redetanta(novelaro); la stranga butiko(poemaro); Kiel akvo de l'rivero(romano).
“Li kiel neniu alia aŭtoro montris, cetere, la riĉajn esprimeblecojn de nia lingvo, abundege uzante vortludojn, enkondukante tiajn poeziformojn kiel limeriko*, kaj montrante neimageblan riĉecon de simpla klasika Esperanto”. ( el Epitomo de Esperantologio, p. 28).

* LIMERIKO = KVINVERSA ŜERCA POEMETO, DE BRITA DEVENO, KIES EFIKO BAZIĜAS SUR EROTIKO, ABSURDECO kaj SURPRIZAJ RIMOJ.(PIV, p. 639).

Nenhum comentário:

Postar um comentário