La Akademio de Esperanto estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon.
La Akademio de Esperanto estis fondita en 1905 en la unua Universala Kongreso de Esperanto, laŭ propono de Zamenhof, sed tiam sub la nomo "Lingva Komitato". La nomon "Akademio de Esperanto" portis unue supera komisiono de la Lingva Komitato. En 1948 la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio kunfandiĝis en unu solan korpon nomatan "Akademio de Esperanto".
- Faktoj pri la Akademio (statuto, membraro...)
- Verkoj kaj eldonaĵoj
- Decidoj kaj rekomendoj
- Konsultejo (konsilas kaj rekomendas)
- La Fundamento de Esperanto
- Akademia Vortaro (oficialaj kaj Fundamentaj lingvoelementoj; Baza Radikaro Oficiala)
Novaĵoj
- La informoj pri la Konsultejo estis ĝisdatigitaj la 25an de Decembro 2010.
- La informoj pri la Direktoroj kaj pri la Konsultejo estis ĝisdatigitaj la 28an de Oktobro 2010.
- La 16an de Oktobro 2010 aperis Numero 14 - 2010 10 16: "Rezultoj de la elekto de la estraro kaj de la direktoroj de la Akademio".
- La 29an de Aprilo 2010 aperis Numero 13 - 2010 04 29: "Elekto de triono de la akademianoj".
- La 19an de Oktobro 2009 estis ĝisdatigita la paĝo "Kiel fariĝi Kandidato al posteno en la Akademio de Esperanto?"
- La 18an de Oktobro 2009 la teksto de la statuto estis ĝisdatigita laŭ la decidoj faritaj la 15an de Marto.
- La 2an de Majo 2009 aperis Oficialaj Informoj numero 12 - 2009 05 04: "Listo de Rekomendataj Landnomoj".
- La 15an de Aprilo 2009 aperis Oficialaj Informoj numero 11 - 2009 04 15: "Listo de Rekomendataj Landnomoj kaj ŝanĝoj en la statuto".
- Ekde la 22a de Majo 2008 la Akademia Vortaro (AV) enhavas la tutan Universala Vortaron kune kun ĉiuj kompletigoj kaj korektoj, kiujn la Lingva Komitato kaj la Akademio de Esperanto ellaboris kaj oficialigis. Ĝi enhavas ĉiujn elementojn kaj kunmetaĵojn de la Fundamento kaj de ĉiuj Oficialaj Aldonoj, kune kun ĉiuj Esperantlingvaj difinoj kaj ĉiuj nacilingvaj tradukoj de UV kaj la Oficialaj Aldonoj. Vidu pli detalajn klarigojn en la Akademia Vortaro mem.
- La 23an de Marto 2008 tiu ĉi TTT-ejo moviĝis al nova servilo. Samtempe okazis multaj teknikaj ŝanĝoj. Bv. raporti eventualajn problemojn aŭ erarojn al la administranto: bertilow@gmail.com.
- La 17an de Decembro 2007 aldoniĝis AKTOJ de la AKADEMIO 1963-1967 kiel pakita HTML por elŝutokaj AKTOJ de la AKADEMIO II 1968-1974 kiel pakita HTML por elŝuto.
- La 15an de Decembro 2007 aperis AKTOJ de la AKADEMIO II 1968-1974 - 2-a eldono - en HTML-a kaj PDF-a versioj.
- La 14an de Septembro 2007 aperis Oficialaj Informoj numero 10 - 2007 09 14: "Rezultoj de la elekto de la estraro kaj de la direktoroj de la Akademio".
- En Junio 2007 aperis AKTOJ de la AKADEMIO 1963-1967 - 2-a eldono - en presita formo.
- En Majo 2007 aperis AKTOJ de la AKADEMIO 1963-1967 - 2-a eldono - en HTML-a kaj PDF-a versioj.
- La 3an de Majo 2007 aperis Oficialaj Informoj numero 9 - 2007 05 03: "La Akademio de Esperanto ĵus reorganizis la Sekcion Konsultejo".
- En Aprilo 2007 finiĝis la elektoj de novaj Akademianoj
- La 10an de Marto 2007 aperis Oficialaj Informoj numero 8 - 2007 03 10: "Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro".
- La 6an de Marto 2007 aperis Oficialaj Informoj numero 7 - 2007 03 06: "Aprobo de la Naŭa Oficiala Aldono".
- La 21an de Januaro 2007 aperis Oficialaj Informoj numero 6 - 2007 01 21: "Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio".
- La 27an de Oktobro 2006 aperis Oficialaj Informoj numero 5 - 2006 10 27: "Raporto pri la stud-tago memore al Bruno Migliorini".
- La 20an de Oktobro 2006 aperis Oficialaj Informoj numero 4 - 2006 10 20: "Raporto pri la publika kunsido de la Akademio dum la Universala Kongreso en Florenco - 2006-08-01".
- La 7an de Oktobro 2006 aperis Oficialaj Informoj numero 3 - 2006 10 07: "Pri la Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro".
- La 26an de Septembro 2006 aperis Oficialaj Informoj numero 2 - 2006 09 26: "REVIZIO DE DU KURSOJ EL LA RETEJO lernu.net".
- La 15an de Septembro 2006 aperis Oficialaj Informoj numero 1 - 2006 09 15: "Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio" - teksto proponata de la Sekcio pri Prononco).
- La 4an de Aprilo 2006 Renato Corsetti estis elektita Sekretario de la Akademio de Esperanto.
- La Akademia Sekcio pri la Teknika Vortaro ŝanĝis sian nomon al Sekcio pri la Faka Lingvo.
- Estas korektitaj kelkaj fuŝoj en la Reta versio de Pola parto de la Fundamenta Gramatiko.
- La informoj pri la Estraranoj kaj la Direktoroj estis ĝisdatigitaj la 22an de Februaro 2005
- "Pri la vorto 'po'" (el 1974)
- "Pri kelkaj misuzoj" (el 1973)
- "Pri la refleksivo" (el 1971)
- "Enketo kaj decidoj pri la Vortfarado" (el 1967)
- En Septembro 2004 finiĝis la elektoj de novaj Akademianoj
- En Marto 2003 la Akademio de Esperanto faris novan decidon pri KOREO kaj EGIPTO
Okaze de problemoj pri tiu ĉi TTT-ejo, bv. kontakti la administranton: Bertilo Wennergrenbertilow@gmail.com.
Nenhum comentário:
Postar um comentário