AMI DION
Ekde kiam vi estis infaneto oni diris al vi ke vi devas ami Dion per via tuta animo, per via tuta koro, super ĉiuj aferoj.
Ili tamen ne diris al vi kiel, kie, kiam aŭ kial ni devas ami Lin.
Kial?
Ĉar Li estas la Patro, ni estas Liaj filoj. Li donis al ni la vivon. Nur nenormala monstro de la naturo ne amas la propran patron.
Kiam?
Ĉiam.
Kie?
En la mondo kie ni vivas.
Kiel?
Amante la proksimulon kiel al ni mem.
"Se vi diras ke vi amas Dion, kiun vi ne vidas kaj malamas vian proksimulon, kiun vi vidas, vi estas mensogema."
La Kreinto estas en la kreito. Kiu amas la kreiton, tiu amas la Kreinton.
***************************************************
El la libro Vojoj de la Saĝeco, verkita de Ubiratan Rosa; tradukita de Osvaldo Pires de Holanda
Nenhum comentário:
Postar um comentário