OMAĜE AL ZAMENHOF
Adelson Sobrinho, 04/12/1011
Ĉi-monate(decembro), ĉiuj esperantistoj festas la 152-an
datrevenon de la naskiĝo de LAZARO LUDOVIKO ZAMENHOF – homo
kiu havis kiel mision kodigi ESPERANTON -, lingvo internacia
kaj neŭtrala , kreita de li kaj publikigita en 1887.
Pensante pri maniero lin omaĝi, mi oferprezentas al sekvantoj
de ĉi-tiu blogo kelkajn proverbojn, ĉerpitaj el lia bonega
ESPERANTA PROVERBARO.
Mi kaptas la okazon deziri
al ĉiuj BONAJN FESTOJN KAJ PROMESPLENAN 2012.
- Kia patrino, tia filino.
- Kia estas la homo, tia estas lia nomo.
- Kiam kato promenas, la musoj festenas.
- Kiam sako malplenas, amo malaperas.
- Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas.
- Kiel li meritis, tiel li profitis.
- Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.
- Kio akorde ne sonas tiu rimon ne donas.
- Kiom da homoj, tiom da gustoj.
- Kiu donacon prenas, tiu sin katenas.
- Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.
- Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas.
- Kio estas lernita ne estas perdita.
- Kiu agas afable vivas agrable.
- Kiu bojas ne mordas.
- Kiu demandas, tiu ne eraras.
- Kiu dormas longe vivas mallonge.
- Kiu multe parolas ne multe faras.
- Kiu panon donas malsaton ne konas.
- Kiu vivos tiu vidos.
Nenhum comentário:
Postar um comentário