REFORMOJ
EN ESPERANTO?!
PRI LA PRONOMOJ EN ESPERANTO
(El
VETERANO, de Ismael Gomes Braga, p. 85)
D-ro Zamenhof ie rakontis ke en la
komenco de nia movado ĉiu persono kiu aprobis Esperanton proponis
tuj unu aŭ kelkajn ŝanĝojn en la lingvo, por ke ĝi estu perfekta
kaj lerninda. Tio estas memkomprenebla, ĉar, kiam ni eklernas unu
lingvon, multaj formoj al ni ne plaĉas, kaj ni volonte ilin korektus
por ilin adaptigi al niaj gustoj kaj kutimoj. Pri lingvo natura
oni scias ke ŝanĝoj ne estas eblaj, kaj iom post iom alkutimiĝas
aŭ forlasas la lernadon, sed pri artefarita lingvo la lernantoj sin
juĝas kompetentaj por ĉiuspeca korektado.
Pri tiu korektemo ni jam havas bonegan
provon en diversaj projektoj, kaj neniu el ni plu kuraĝas eĉ tuŝi
tiun temon.
Esperanto estas majstroverko netuŝebla,
sed la ŝanĝoproponintoj ne povis tion kompreni. Al mi ankaŭ io en
nia lingvo ŝajnis korektinda. Mi ne proponis korekton., sed ĉiam
esperis ke venos tempo kiam Esperanto estos sufiĉe forta por ke oni
ne timu ĝian mortigon, kaj ke oni unu fojon por ĉiam faros ĉiujn
necesajn korektojn. Mi dum pli ol dudek jaroj atendis tiun oportunon
por prezenti mian korektproponon. Nur la trastudado de multaj aliaj
projektoj fine klarigis al mi la eraregon kiun mi estis faronta; nun
mi hontas ke dum tiel longa tempo mi ne eltrovis mem la kialon, kaj
mi ruĝiĝas pri mia ridinda ideo korekti verkon de
geniulo, kvankam mi mem estas simplulo.
Eble aliaj
simpluloj, same kiel mi, ankoraŭ ne eltrovis la kialon, kaj
tial mi verkas por ili tiun ĉi artikoleton.
La pronomoj mi, ci, li, ni, vi, kvankam tre
oportunaj por la formado de l´posesivoj,
akuzativo kaj por la uzado kun prepozicio ŝajnis al mi netolereblaj
kiel subjekto. Mi dezirus do, ke la senescepteco de nia gramatiko
rompu sian principon kaj uzu formojn similajn al niaj naciaj lingvoj,
en nominativo(yo, tu, vu, noi, a. s.).
Kaj mian eraron ne eltrovis mi mem. Nur aliaj
personoj, al kiuj mi montris frazojn tre similajn al ilia nacia
lingvo, kun tiuj pronomoj, eldiris tuj sian malaprobon: “tiu frazo
estas kriplaĵo! tio estas grava gramatika eraro! tio estas parolo de
negro! tio tute ne povas esti korekta!”.
Post tiuj komentarioj, mi ekkomprenis gravan
lingvistikan problemon, kiun certe multaj aliaj jam estis
komprenintaj antaŭe, nome ke oni ne lernas lingvon tro similan al
sia nacilingvo, ekzemple: hispanoj ne lernas la portugalan, ni ne
lernas la hispanan, ĉar ni neniam pensas pri tiu lingvo kiel fremda,
sed nur kiel kripligo de la nia, malkorektaĵo.
Ankaŭ ĉeko kaj slovako ne lernas la lingvon unu de
l´alia. Tio estas tre rimarkinda fenomeno. Oni neniam sukcesis
enkonduki en la brazilajn lernejojn la hispanan lingvon, kvankam
diversaj aliaj lingvoj estas oficiale instruataj.
Antaŭe mi opiniis ke tiu malgranda ŝanĝo estus la
savo kaj la feliĉo de Esperanto; sed nun, post atenta lernado de
mondlingva projekto, en kiu mi trovis tiujn pronomformojn, mi estas
plene konvinkita ke tiuj kvin unusilabuloj sufiĉus por mortigi nian
lingvon.
Tiuj kvin pronomoj estas uzataj je ĉiu momento en
la latinidaj lingvoj, kaj ĉiu el ili postulas specialan finiĝon por
la verbo en niaj nacilingvoj, pro jarcenta kutimo. Sen tiuj finiĝoj,
la frazo ŝajnas abomeninda kriplaĵo, nepra eraro. Ekzemple: Por
hispanlingvano la formoj: yo amas, yo amis, ŝajnus nepre
gramatika eraro netolerebla. Por italoj tu amas, noi amas,
nepre malplaĉas pro la nacia kutimo kun tiuj pronomformoj devige
kunigitaj kun aliaj verboformoj, kaj simile por franc- kaj
portugallingvano.
Mi ekkomprenas nun, kial la mondlingvaj
projektoj tre naturaj, tre belaj, sed tro similaj al la naturaj
lingvoj, restas ĉiam en rondo de poliglotoj, sed neniam
disvastiĝas kiel Volapuk aŭ Esperanto. Eĉ la troa artefariteco
de Volapuk estus preferinda, laŭ la propaganda vidpunkto, ol la troa
natureco. Kaj tiuj kvin
pronomoj sufiĉus por fari Esperanton tro simila al niaj nacilingvoj.
(*) Do nun mi respekteme klinas la kapon antaŭ la genia aŭtoro de
Esperanto, kaj diras humile: Vi ĉiam estis prava, eĉ tiam kiam mi
ne komprenis vin!
(*) Similan eraron
faris ankaŭ kelkaj eminentuloj.
Prof.
Peano preparis bonegan
lingvan projekton, kiu konsistis en simpligado de la latina lingvo,
celante varbi ĉiujn latinistojn en la mondo, por kiuj Latino
sin flexione aŭ
Interlingua
estis komprenebla sen antaŭlernado; sed precize latinistoj neniel
akceptis lian verkon.
Edgar
Von Wahl preparis lingvon
tuj kompreneblan por latinaj popoloj, en espero ke tiuj popoloj ĝin
trudus al la tuta homaro, sed ĝi ricevis forpuŝon de la adresitoj,
kaj nur kelkaj slavoj kaj germanoj komprenis la majstroverkon de S-ro
de Wahl - Occidental.
C.
K. Ogden, preninte kiel
modelon la “Fundamento de Esperanto”, preparis interesan
“Fundamento de angla lingvo”(Basic
English) uzante, kiel
Zamenhof, nur 850 fundamentajn vortojn; li pensis ke la
anglalingvanoj ĝin entuziasme disvastigos tra la mondo, sed al
angloj ĝi ne plaĉis...
Nenhum comentário:
Postar um comentário