ARTIKOLO
NEDIFINITA NE EKZISTAS
Ismael
Gomes Braga
(el
VETERANO – La unua libro originale verkita de brazilano, en
Esperanto, p. 190-192)
Antaŭ kelkaj jaroj nia karmemora akademiano Georges Avril
verkis tre interesan artikolon pri la unua regulo de la gramatiko
de Esperanto, klarigante la sencon de la vortoj “ Artikolo
nedifinita ne ekzistas”.
Efektive Esperanto ne posedas
kiel la angla lingvo apartan vorton por esprimi la sencon de la angla
a, an, sekve ne
ekzistas artikolo nedifinita en Esperanto;
sed tio ĉi ne volas diri ke la esperantistoj devas pensi kriple,
kiam okazas la nepra bezono de la nedifinita artikolo.
Kiel eminenta hebreisto ekde
sia junaĝo, D-ro Zamenhof prenis tiun regulon el la glora
lingvo de la Profetoj,
kiu ĝin prezentas per la samaj vortoj, t. e. , “Artikolo
nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita ( ha
)...”
Kion faras la hebrea
lingvo kiam ĝi devas esprimi
la sencon de la angla a,
an? Tute simple ĝi
uzas la numeralon
unu,
kiu tiam funkcias kiel artikolo nedifinita. La portugala
lingvo ankaŭ tiel agas: ĝi ne
posedas specialan vorton por esprimi la sencon de artikolo
nedifinita, sed ĝi
uzas la numeralon unu kaj ĝin deklinacias um,
uma, uns, umas.
Ankaŭ Esperanto uzas unu
en tiu senco, kiam ĝi estas
necesa. Jen ekzemploj el “Fundamento de Esperanto”.
UNU vidvino havis du filinojn.
En UNU tago, kiam ŝi estis apud la fonto.
Ŝi vidis UNU sinjorinon.
Ankaŭ en aliaj verkoj la
Majstro uzas unu
en tiu senco. Jen ekzemploj:
Li rememoris la legendon, kiel UNU fojon, kiam ŝi venis kun
plena korbo...( Fabeloj de
Andersen, vol. III, p. 146 ).
Li UNU fojon verŝis al mi botelon da vino sur la kapon (
Hamleto, p. 66 ).
Kaj jen UNU fojon mi venas hejmen kaj mi vidas... ( Gimnazio,
p. 66 ).
En la granda salono de sia domo sidis UNU fojon Rabbi Abraham (
Rabeno de Baĥaraĥ, p. 10
).
La regado de UNUJ gentoj super aliaj gentoj estas restaĵo el
antikva tempo ( Orginala Verkaro ).
UNUJ objektoj venis en UNUJN manojn, aliaj en aliajn manojn (
F. A . , II, 148 ).
Ni devas nur atentigi la
brazilajn lernantojn de Esperanto ke nia nacia lingvo tro
uzas ambaŭ artikolojn pro nelogika kutimo kaj por montri la genron
de substantivo. Tiu troa uzado
ne ekzistas en Esperanto:
oni uzas la
aŭ unu nur
kiam tiuj vortoj estas logike necesaj, neniam por montri genron de
substantivo, kion ili ja ne montrus, ĉar ili mem ne havas
genron.
Tre ofte la artikoloj o,
a, os, as, um, uma, uns, umas
de la portugala lingvo estas naciaĵo
kaj ne estas tradukataj en Esperanton.
En la tre subtila klasifikado
fare de la brazilaj gramatikistoj, um,
uma estas ankaŭ
nedifinita adjektivo,
ne nur artikolo nedifinita kaj numeralo,
sed tia subtilaĵo neniel interesas nin en la lernado de
Esperanto nek de la portugala lingvo.
Sed por uzi iun lingvon oni devus atenti tiajn harfendajn detalojn,
certe preskaŭ ĉiuj brazilanoj devus resti ĉiam en absoluta
silento, kaj nur kelkaj gramatikistoj povus paroli kaj skribi nian
belan nacian lingvon.
Feliĉe ne estas tiel, kaj oni
povas tre utile uzi lingvon dum la tuta vivo, ne komprenante tre
detale kelkajn teoriajn klasifikojn. Disfendi harojn en diskutado pri gramatiko restu ĉe specialistoj;
tio ja neniel koncernas nin.
Nenhum comentário:
Postar um comentário