KULTURA
DEMANDO
*AULD,
William. La fenomeno Esperanto, p. 97
Dum
la pasintaj jaroj, kontraŭuloj de Esperanto devis konstante ŝanĝadi
siajn argumentojn, ĉar iom post iliaj teoriaj antaŭdiroj montriĝis
falsaj. La lingvo ne disfalis en dialektojn; ĝi ne rigidiĝis; oni
kreis literaturon en ĝi; ĝi kapablas traduki la plej diversajn
tekstojn, ktp, ktp.
Ke
Esperanto malhavas kulturon nacian, tio estas evidenta.
Finfine, ĝia rolo estas ĝuste transcendi kulturojn naciajn, funkcii
kiel ponto inter ili. Sed kulturoj ekzistas, kiuj ne estas
nacibazitaj – elstaraj ekzemploj estas kulturoj kristana, islama,
juda. Aŭ nigrula kulturo en Usono ( kiu serĉas radikojn en iama
Afriko ). Esperantistoj, laŭ tiu senco, havas propran
kulturon, ĉar ili posedas komune historion, literaturon,
proverbaron, heroojn kaj martirojn.
Tiu
esperantista kulturo estas iasence inverso de la kulturoj naciaj.
Kulturoj estas artefaritaj, laŭ tiu senco, ke kiu ajn
homgrupo povas pretendi kulturon, konsistan el tiuj faktoroj, kiuj
kunligas la grupon kaj malsimiligas ĝin al ĉiuj aliaj homgrupoj.
Kulturoj neniel estas konstantaj, neŝanĝiĝantaj; male, ili
ŝanĝiĝas la tutan tempon. Por tion konstati, oni devas nur
rigardi la “saman” kulturon kun interspaco de, ekzemple, kvindek
jaroj. En la larĝa perspektivo de la historio, kulturgrupoj formiĝas
kaj ankaŭ malaperas, laŭ la ŝanĝiĝantaj sociaj cirkonstancoj.
Interne de iu nacio ekzistas ankaŭ diversaj klaskulturoj: la kulturo
de havenlaboristo tre malsimilas la kulturon de universitata
profesoro.
Kulturgrupoj ĝenerale identigas sin
per emfazo de diferencoj, tiuj
faktoroj, kiuj apartigas ilin disde aliaj grupoj. Pro tio, interne
de nacioj, kreiĝas diversaj slangoj (t. e. Gruplingvoj); pro tio, la
junularo, ekzemple, emas vestiĝi en aŭdaca aŭ nekonvencia maniero
( por emfazi sian diferencon disde la pliaĝuloj ); pro tio, cetere,
entute ekzistas uniformoj ( por identigi grupon kiel grupon, kaj kaŝi
individuajn diferencojn ). Pro tio, ĉefe , la nacio vartas siajn
karakterizajn trajtojn.
Sed
la kulturo de la esperantistoj
emfazas similecon inter ĉiuj homoj. Ĝi baziĝas sur
universalaĵoj: amo, pacemo,
mortotimo, malsato kaj sato, aspirado, morala sento, amoro –
unuvorte, sur la komuna homeco. Laŭ
tiu vidpunkto, naciaj apartaĵoj estas nur interesaj variantoj de la
baza aŭ fundamenta homa modelo. Eblas pretendi ke tia kulturo estas
“natura”, ĉar la universalaĵoj troviĝas en la homoj
denaske, dum aliaj kulturoj,
inkluzive la naciaj, estas akirataj pere de gepatroj, samaĝuloj kaj
– precipe – instruistoj. Ĉiuokaze, tuthomara kulturo
estas almenaŭ minumume tiel valora kaj vivkapabla kiel kulturoj pli
limigitaj, kiel ekzemple la naciaj.
Kaj emfazendas ke ekzistas
nenia kontrŭdiro inter tiuj du specoj de kulturo: unu homo, se li ne
estas ŝovinisto, povas tute bone esti samtempe naciano kaj homarano.
Tio klare emfazis Zamenhof em parolado em Guildhall, Londono:
“La
dua kulpigo, kiun oni devas aŭdi, estas tio, ke ni esperantistoj
estas malbonaj patriotoj. Ĉar tiuj esperantistoj,
kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas
reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj,
kaj ĉar laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo
konsistas em malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia, tial ni laŭ
ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la
esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontraŭ tiu ĉi mensoga,
malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas
per ĉiuj fibroj de nia koro!. Dum la pseŭdo-patriotismo, t.e. La
genta ŝovinismo, estas parto de tiu komuna malamo, kiu ĉion en la
mondo detruas; la vera partriotismo estas parto de tiu granda
tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas kaj feliĉigas. La
esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ
predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si.”
Tamen, kio pri tiuj, kiuj ne
interesiĝas pri kulturo propre Esperanta: ĉu ankaŭ por ili
Esperanto estas kulture valora?
Pere de Esperanto la homo havas
aliron al tre larĝa gamo de kulturoj naciaj. Ni jam aludis al nacia
literaturo, kiu estas je lia dispono, kiu ebligas ekkoni kulturojn eĉ
tro fremdajn. Krom tio, per kontaktoj kun indiĝenaj esperantistoj li
havas unikan eblecon studi naciajn kulturoj laŭ sia elekto, kun
minimuma ebleco de erarigo pro miskomprenoj. Oni povus citi centojn
da okazoj, kiam kultura esploristo sukcesis akiri pere de enlandaj
esperantistoj plej esoterajn informojn ( tradukojn kaj
studmaterialojn ), kiujn li ricevus – se entute li sukcesus –
alimaniere nur per grandaj elspezoj de tempo kaj eventuale mono.
Estas tro facile subtaksi la
kulturajn atingojn de la internacia lingvo. Al tio kontribuas ia
lingva snobismo, kiu, kiel ĉiuj snobismoj, estas false fundamentita.
>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>
*AULD, William ( 1924- ).
Skoto. Poeto, eseisto, redaktoro.
Ĉefaj verkoj: La infana
raso ( poemo ); Humoroj (poemaro ); Pri lingvo kaj aliaj artoj (
eseoj ). Multe tradukis, inkluzive de la sonetaro de Shakespeare.
Nenhum comentário:
Postar um comentário