LA STILO
Verkis: José Oiticia*
Tradukis: Francisco Valdomiro Lorenz
(El Brazila Antologio Poezia, p. 227)
En ĉiu mia frazo estas verb’ ardanta!
Deviz’ en ĉiu vort’, ĉiu liter’ figuro;
Ĉielo, sfinks’ parolas al la mens’ kredanta,
Sentanta Dion en la sango kaj naturo.
Vokaloj miaj, de sonoro eleganta,
Deklaras per spirita sia sonstrukturo
Ke estas mi, nun en la karna korp’ vivanta,
Eksplodo kosma, certe dia de plezuro.
Ĉiu silaboj bonajn sugestiojn donas
Kaj geedziĝas en karnhimnoj miaj sanaj;
Vibrad’ illia eĉ admiron ja imponas!
En miaj versoj ne ekzistas ĝemoj vanaj
Ĉar miaj nervoj la perfektan arton konas
Kaj Sun’ favoras min en fortoj la organaj.
*José Rodrigues Leite e Oiticica. Oliveira(MG), 1882 – Rio de Janeiro(RJ), 1957. Filologo kaj poeto. Ĉefaj verkoj: Studoj pri Fonologio(1916), Lernolibro pri Analizo(1919), De la metodo al la studo de la Sudamerikaj lingvoj(1930).
Nenhum comentário:
Postar um comentário