Edmond Privat
PRIVAT, Edmond. 1889-1962. Sviso; profesoro, verkisto. Klasikaj studoj en Ĝenevo kaj Parizo, doktoriĝis pri literaturo. Lernis Esperanton en 1903, fondis kun Hodler la gazeton "Juna esperantisto". Multege laboris por Esperanto; faris propagandajn vojaĝojn tra multaj landoj; estis prezidanto de UEA kaj redaktoro de "Esperanto". Prezentis Esperanton al la Ligo de Nacioj k.a. Verkis franclingvajn specialistajn verkojn. Verkis pri la historio de Esperanto kaj Zamenhof. Verkis originale Esperantajn poemojn, dramon, rakontojn.
"Liaj ĉiuspecaj verkoj respegulas el stila vidpunkto kristalan, puritanan klarecon, elegantecon kaj en la historiaj kaj beletristaj verkoj tiu stilo atingas la plej altajn regionojn de la Esperanta literaturo. Ĉu la stilo, ĉu la diritaĵoj sentigas al ni, ke la verkisto de sia juneco vivas en la esperantista vivo, lia individuo estas nedisigebla de la esperantista agado [...] Kion ajn li verkas, la frazoj vivas, ni rekonas ĉiujn kolorojn de la vera vivo kaj lia verkista agado jam en frua epoko de la Esperanto movado influis la junan generacion por liberiĝi de la paper-odora, seka literatura tendenco." /Ferenc Szilágyi en Enciklopedio de Esperanto, 1933.
Plej mola ĉarmo kaj gracio! Poeto de la Historio Pri l' Majstro, kaj pri nia Forto. La koron streĉas la risorto De l' Nova Sento por misio. Edmond Privat - la dolĉa Vorto! Plej mola ĉarmo kaj gracio! Pri l' papilia frosto-morto Funebris kun melankolio, Kun dolĉkompata melodio Rakontis pri l' Ginevra sorto Edmond Privat - la dolĉa Vorto! / Kálmán Kalocsay, Rimportretoj. Verkoj: Karlo (legolibro, 1909) Ĉe l' koro de Eŭropo (1909) Kursa lernolibro (1909) Vivanta lingvo de vivanta popolo (1910) Du paroladoj (esperantismo, 1911) Pri esperanta literaturo (1912) Tra l' silento (originalaj poemoj, 1912) Ginevra (originala dramo, 1913) Historio de Esperanto (du volumoj, 1912, 1927) Vivo de Zamenhof (1920) Esprimo de sentoj en Esperanto (1931) Interpopola konduto (filozofio, 1934) Federala sperto (1958) Junaĝa verkaro (1960) /William Auld en Esperanta Antologio, 1984. |
Nenhum comentário:
Postar um comentário