Homaranismo
(El Vikipedio)
Homaranismo estas la nova
nomo kiun la iniciatinto de Esperanto, L. L. Zamenhof donis ekde 1906 al
sia interpreto de la filozofia kaj religia doktrino Hilelismo (1901).
Laŭ la Plena Vortaro "Doktrino
postulanta, ke ĉiu rigardu kaj amu ĉiulandajn homojn kiel siajn fratojn."
La alinomigo celis forigi judan trajton kaj maksimume neŭtraligi la
koncepton, laŭ la modelo de neŭtrala lingvo kaj neŭtrale homa religio.
Tiurilate Zamenhof uzis ankaŭ la vorton neŭtralismo sinonime al homaranismo,
kaj neŭtralisto sinonime al homarano.
Pri ĝi, li pledis en aparta "Deklaracio"
kaj en aliaj skribaĵoj. La plej karakterizaj kaj gravaj estas la du unuaj
punktoj de la "Deklaracio":
§ Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi
rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en
diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas
kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi
kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.
§
§ Mi vidas en ĉiu homo
nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur
laŭ lia persona valoro kaj agoj. ĉiun ofendadon aŭ premadon de homo pro
tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo aŭ alia socia klaso ol mi, mi
rigardas kiel barbarecon.
Johannes Dietterle en
la O. V,
(paĝoj 313-343) publikigis la tutan materialon kaj aldonis pri Zamenhof
interalie: "La tre ideala homaranisma
ideo okupis lin dum lia tuta vivo, kaj kiel ŝajnas al mi por li estis ankoraŭ pli grava, ol la tuta
ideo de internacia lingvo, kiu evidente servis al li nur kiel vojo al la
ideala celo, kiun li esprimis per la preskaŭ sinonimaj vortoj "hilelismo" kaj
"homaranismo".
Pro diversaj kaŭzoj li komence timis,
publikigi siajn ideojn sub sia nomo:
1. pro la politika
situacio en la tiama Rusio
2. pro tio, ke li
antaŭvidis atakojn kaj kritikojn eĉ de la plej fidelaj adeptoj de lia lingva
ideo
3. ĉar li ne volis, ke
oni intermiksu la du por li samcelajn, sed principe diversajn ideojn.
Zamenhof ne sukcesis fondi movadon por
Homaranismo, ja tion malhelpis ankaŭ la militeksplodo, sed troviĝis multaj, precipe
inter la pacistoj, kiuj simpatiis kun tiu idearo. Laŭ
marksisma vidpunkto homaranismo "kapablus nur fuŝi realan komprenon de la
ekzistantaj socifortoj." (Drezen,
Z, p: 13.)
La plej laika kerno de homaranismo
konsistigis la internan ideon de
Esperanto. Iusence la interna "ideo" samsignifas al la (idea,
filantropia) "celo" de Esperanto.
Tiun homaranismon oni nepre ne konfuzu
kun tiu de Auguste Comte kaj
de la pozitivistoj.
Enhavo
|
Dogmoj de Homaranismo
Unua Dogmo
Mi estas homo, kaj por mi ekzistas nur
idealoj pure homaj; ĉiajn idealojn kaj
celadon gente-naciajn mi rigardas nur kiel grupan egoismon kaj hommalamon,
kiuj pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ
mia povo.
Dua Dogmo
Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj
kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj, sed ne laŭ lia
deveno. ĉian ofendadon aŭ persekutadon de homo pro tio, ke li naskiĝis de alia
gento, kun alia lingvo aŭ religio ol mi, mi rigardas kiel barbarecon."
Tria Dogmo
Mi kredas, ke ĉiu lando apartenas ne al
tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj loĝantoj, kian ajn lingvon aŭ
religion ili havas; la intermiksadon de la interesoj de lando kun la interesoj
de tiu aŭ alia gento, lingvo aŭ religio mi rigardas kiel restaĵon de la tempoj
barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.
Kvara Dogmo
Mi kredas, ke en sia familia vivo ĉiu
homo havas plenan, naturan kaj nedisputeblan rajton paroli kian lingvon aŭ
dialekton li volas kaj konfesi kian religion li volas, sed en komunikiĝado kun
homoj de alia deveno li devas, kiom ĝi estas ebla, uzadi lingvon neŭtrale-homan
kaj vivi laŭ la principoj de religio neŭtrale-homa. Ĉiun celadon de unu homo,
altrudi al aliaj homoj sian lingvon aŭ religion, mi rigardas kiel barbarecon.
Kvina Dogmo
Mia patrujo ni nomas tiun regnon, en
kiu mi naskiĝis aŭ en kiu mi por ĉiam enloĝiĝis. Tiu parto de la regno, en kiu
mi pasigis mian infanecon, aŭ kiu estas loĝata precipe de mia gento, povas esti
por mi pli kara, ol ĉiuj aliaj partoj; sed nomi mia patrujo unu pecon de mia aŭ
tiom pli de fremda regno pro tio, ke tie pleje loĝas aŭ iam regis mia gento, mi
neniam. devas, ĉar tio ĉi ne sole kondukas al konstantaj disputoj, sed ĝi estus
ankaŭ kontraŭa al la morala leĝo pri ia sengenteco de la tero. Se tiu parto de
la patrujo, en kiu mi loĝas, laŭ sia geografia karaktero aŭ laŭ siaj moroj tro
multe diferencas de la aliaj partoj, tiam por eviti malkompreniĝon - mi povas
al la demando pri mia patrujo nomi aparte tiun parton de la regno, en kiu mi
loĝas, sed mi devas tiam ĝin nomi mia patruja lando, por ke estu klare, ke mi
rigardas ĝin ne kiel mian ekskluzivan patrujon, sed nur kiel parton de mia
patrujo. Sed nek mian tutan patrujon, nek ĝiajn apartajn partojn mi devas nomi
per la nomo de ia gento, sed mi devas ilin nomi nur per nomo
neŭtrale-geografia, kiel estas farate en ĉiuj plej novaj regnoj; sed se mia
regno aŭ lando ne havas ankoraŭ neŭtralan nomon, mi devas ĉiam - almenaŭ en
parolado kun homaranoj - nomi mian regnon kaj landon per nomo homarana, kiu
konsistas el la nomo de nia ĉefa urbo kun la aldono de la finaĵo "io"
por la tuta patrujo kaj "lando" por la nomo de ĝia parto. Ekzemploj:
Svisujo, Belgujo, Aŭstrujo, Kanado, Meksiko, Peruo; Peterburgio, Parizio; Alĝerlando,
Varsovilando.
Sesa Dogmo
Patriotismo aŭ servado al la patrujo mi
nomas nur la servadon al la bono de ĉiuj miaj samregnanoj, de kia ajn deveno,
lingvo aŭ religio ili estas; la servado speciale al la gentaj interesoj, lingvo
aŭ religio de tiu loĝantaro, kiu en la lando prezentas la plimulton, mi neniam
devas nomi patriotismo. Konforme al la principo, ke unuj regnanoj, eĉ se ili
prezentas en la lando grandegan plimulton, ne havas moralan rajton altrudi sian
lingvon aŭ religion al la aliaj regnanoj, mi devas penadi, ke en mia lando ĉiu
gento havu la rajton fondi por siaj membroj lernejojn kaj aliajn instituciojn
kun sia lingvo kaj sia religio, se ili tion ĉi deziras, sed ke en ĉiuj publikaj
institucioj, ne destinitaj sole por unu gento, regu nur lingvo neŭtrale-homa
kaj festoj neŭtrale-homaj aŭ regnaj. Tiel longe, kiel la atingo de tio ĉi ne
estos ebla, mi devas penadi, ke en mia lando ekzistu lernejoj kaj aliaj
institucioj kun lingvo neŭtrale-homa por tiuj regnanoj, kiuj ne volas aŭ ne
povas uzi instituciojn kun tiu aŭ alia genta lingvo; kaj de ĉia reciproka
batalado de lingvoj aŭ religioj pro regado mi devas teni min flanke, ĉar ĝi
estas nur batalado inter unu maljustaĵo kaj alia.
Sepa Dogmo
Mi konscias, ke en tiuj landoj, kie la
loĝantaro estas pli-malpli unugenta, ĝi longan tempon ne komprenos la
maljustecon de regado de unu lingvo aŭ religio super la aliaj kaj ĝi per ĉiuj
fortoj batalados kontraŭ la egalrajtigo de ĉiuj lingvoj kaj religioj, kaj la
defendantojn de tiu ĉi egalrajtigo ĝi persekutados kaj superĵetados per koto.
Sed mi neniam konfuziĝos per tiu ĉi persekutado, memorante, ke mi batalas pro
absoluta vero kaj justeco, ke nenia popolo povas scii, kio fariĝos kun ĝi
morgaŭ, ke la egalrajtigo de ĉiuj lingvoj kaj religioj forigos la kaŭzon de
ĉiuj militoj kaj malpacoj inter la popoloj, ke ĉia ago kontraŭ la devizo
"la regno por la regnanoj" kaj ĉia perfortaĵo de unuj regnanoj
kontraŭ aliaj restas ĉiam perfortaĵo, eĉ se ĝi estas farata de grandega
plimulto kontraŭ malgrandega malplimulto, kaj ke fortika feliĉo de la homaro
estas ebla nur tiam, kiam por ĉiuj popoloj kaj landoj ekzistos justeco egala
kaj absoluta, dependanta nek de loko, nek de tempo, nek de forto, kaj tiam en
ĉiu regno ekzistos nur homoj kaj regnanoj kaj ne gentoj.
Oka Dogmo
Mia nacio mi nomas la tutecon de ĉiuj
homoj, kiuj loĝas mian patrujon, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas;
sed al mia nacia nomo mi devas ĉiam aldoni la vorton "homarano", por
montri, ke mi alkalkulas min al mia nacio ne en senco ŝovinista. La aron de
ĉiuj homoj, kiu havas saman devenon kiel mi, mi nomas mia gento. Mian nacion mi
ne devas nomi per la nomo de ia gento, mi devas ĉiam nomi ĝin - almenaŭ en
parolado kun homaranoj - per neŭtrale-geografia nomo de mia regno aŭ lando. Se
mia interparolanto deziras scii ne sole al kiu politike-geografia, sed ankaŭ al
kiu etnografia grupo mi apartenas, tiam mi aparte nomas al li mian genton,
lingvon, religion k.t.p. Ekzemploj: Sviso-homarano, Peterburgia homarano,
Varsovilanda homarano.
Naŭa Dogmo
Mia lingvo mi nomas tiun lingvon, kiun
mi persone plej bone scias kaj plej volonte parolas, sed al la nomo de tiu ĉi
lingvo mi devas ĉiam aldoni la vorton "homarana", por montri, ke mian
lingvon mi ne rigardas kiel mian idolon kaj ke mia idealo estas lingvo
neŭtrale-homa, En ĉiuj homaranaj kunvenoj kaj, kiom eble ankaŭ en ĉiuj privataj
komunikiĝoj kun homaranoj mi devas uzadi la lingvon homaranan. En mia familia
vivo mi povas uzadi kiun lingvon mi volas sed mi devas ĝin nomi ne mia nacia
sed nur mia lingvo familia. Kiam oni demandas min pri mia lingvo nacia mi devas
respondi: La ekzistadon de lingvoj naciaj mi ne konfesas, ĉar ĉiu nacio
nuntempa parolas per multaj lingvoj; sed mia lingvo genta estas jena (nome tiu
lingvo aŭ dialekto, kiun en mia patrujo parolas la plimulto de mia gento, se eĉ
mi mem tute ne posedas tiun ĉi lingvon). Rimarko: Novaj homaranoj, kiuj ne
posedas ankoraŭ la lingvon homaranan, povas en la unua tempo uzadi en la
kunvenoj kian lingvon ili volas, sed ili ne devas altrudi sian lingvon al la
aliaj ĉeestantoj. ĉar en la nuna tempo ekzistas nur unu neŭtrala lingvo, nome
Esperanto, tial la homaranoj akceptas ĝuste ĝin; tamen ili rezervas al si la
rajton anstataŭigi iam poste tiun ĉi lingvon per ia alia lingvo, se tio ĉi
montriĝos utila.
Deka Dogmo
Mia religo mi nomas tiun religion, en
kiu mi naskiĝis, aŭ al kiu mi estas oficiale alskribita; sed al ĝia nomo mi
devas ĉiam aldoni la nomon "homarana", por montri, ke mi konfesas ĝin
laŭ la religiaj principoj de la homaranismo, kiuj konsistas en jeno:
a) Sub la nomo "Dio" mi komprenas tiun al mi
nekompreneblan plej altan Forton, kiu
regas la mondon kaj kies esencon mi havas la rajton klarigi al mi tiel,
kiel diktas al mi mia saĝo kaj koro.
b) Kiel fundamentan leĝon de mia religio mi
rigardas la regulon "agu kun aliaj
tiel, kiel vi deziras ke aliaj agu kun vi, kaj aŭskultu ĉiam la voĉon de via
konscienco"; ĉion alian en mia religio mi rigardas nur kiel legendojn
aŭ kiel religiajn morojn, kiuj estas enkondukitaj de homoj, por enporti en la
vivon difinitan programon kaj spiritan varmon, kaj kies plenumado aŭ
neplenumado dependas de mia persona deziro.
c) Mi konscias, ke ĉiu
homo apartenas al tiu aŭ alia tradicia religio ne tial, ke ĝi la plej multe
respondas al liaj personaj konvinkoj, sed nur tial, ke li en ĝi naskiĝis, kaj
ke la esenco de ĉiuj religioj estas la sama, kaj ili distingiĝas unu de alia
nur per legendoj kaj moroj, kiuj ne dependas de persona elekto de homo. Tial mi
konscias, ke oni neniun povas laŭdi nek
mallaŭdi pro lia tradicia religio, kaj ke bonaj aŭ malbonaj agoj de homo
dependas ne de lia religio, sed nur de li mem kaj de la cirkonstancoj de lia
vivo.
Kaj ĉar la
religiaj moroj, kiuj prezentas la solan diferencon inter unu religio kaj
alia kaj la solan kaŭzon de religia malamo inter la homoj, estas donitaj ne de Dio, sed de homoj, tial mi devas kunhelpi al
tio, ke per konstanta reciproka komunikiĝado de la homaranoj de diversaj
religioj la diversformaj religiaj moroj de ĉiuj homaranoj iom post iom cedu la
lokon al moroj komunaj, neŭtrale-homaj.
Dek-unua Dogmo
Kiam en mia urbo estos fondita templo
homarana, mi devas kiel eble pli ofte vizitadi ĝin, por frate kunvenadi tie kun
homaranoj de aliaj religioj, ellaboradi kun ili morojn kaj festojn
neŭtrale-homajn kaj tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaboriĝo de
filozofie pura, sed samtempe bela, poezia kaj varma vivo-reguliga religio
komune-homa, kiun gepatroj povos sen hipokriteco transdoni al siaj infanoj. En
la templo homarana mi aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la
homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia "mi" al la
universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn interparolojn, altigajn kaj
nobligajn himnojn k.t.p. Tiu ĉi templo devas edukadi la junulojn kiel batalantojn
por la vero, bono, justeco kaj ĉiuhoma frateco, ellaboradi en ili amon al
honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por ĉiuj malnoblaj malvirtoj;
tiu ĉi templo devas donadi spiritan ripozon al la maljunuloj, konsolon al la
suferantoj, doni la eblon senŝarĝigi sian konsciencon al tiuj, ĉe kiuj ĝi estas
ŝarĝita per io k.t.p.
Tiel longe kiel en mia urbo ne ekzistas templo
homarana, mi devas kiel eble plej ofte kunvenadi por komunaj interparoladoj kun
aliaj homaranoj de mia urbo, kaj se tiaj ne ekzistas, mi devas komunikiĝadi
letere kun homaranoj de aliaj urboj.
Rimarko: Pri la dogmo 11, kiu krom la karaktero societa havas ankoraŭ
karakteron teozofian, oni devas memori, ke ĝi parolas nur pri tiaj instruoj,
kiuj ne kontraŭparolas al la scienco, kaj ke ĝi rilatas nur al la templo de la
homaranoj, sed tute ne al la privataj rondetoj de la homaranoj. Tiuj ĉi rondetoj havas karakteron ne religian, sed pure
societan kaj servas por liberaj amikaj interparoladoj pri ĉiuj eblaj temoj, laŭ
la deziro de la partoprenantoj, kaj de aliaj rondetoj ili distingiĝas nur per
tio, ke en ili partoprenas homoj, kiuj
havas neŭtrale-homajn, religiajn kaj naciajn principojn, kaj ke la
interparolado en ili estas farata precipe en la lingvo neŭtrale-homa.
Dek-dua Dogmo
Homarano mi nomas ĉiun homon, kiu
subskribis la "Deklaracion de Homaranismo" kaj alskribiĝis al iu el
la ekzistantaj homaranaj temploj aŭ rondetoj.
Rimarko: ĉiu nova rondeto de homaranoj devas publikigi sian adreson en iu el la
gazetoj, kiuj estas eldonataj en la lingvo internacia.
Nenhum comentário:
Postar um comentário