Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

quarta-feira, 27 de junho de 2012


KORELATIVOJ – Serio {-ES}
Morfosintakso
Adelson Sobrinho
Du/tri silabaj nevariaj pronomoj kiuj indikas posedon, apartenon. Da tiaj estas kvin.

Laŭ Mattos(1987, p.57), ĉi-morfemo devenas el la germana lingvo:
Feld = kampo < Feldes= De la kampo.

Radikoj
Pronomoj
Signifo
Ekzemploj
Demanda/Rilativa
KI-

KIES
De kiu(j)
“Jen estas la signo per kies potenco ni atingos la celon”.(Z)
Kies monon mi prenas, ties ŝuldanto mi fariĝas”. (Z)
Montra:
 TI-

TIES
De tiu(j), de tio
Unu nacio imagas kaj taksas la alian laŭ ties literaturo.
Sendifina: I-
IES
De iu, de io
Ne estas inde ĝoji pri ies malfeliĉo.
Ĉu Esperanto estas ies?
Kolekta: ĈI-
ĈIES
De ĉiu(j)
Esperanto estas ĉies kaj nenies.
Dio scias ĉies bezonojn kaj pekojn.
Nea: NENI-
NENIES
De neniu
“Esperanto estas nenies posedaĵo.(Z)
 Mi fariĝos nenies sklavo.
   
  KLARIGOJ:

Paŭlo havas libron. Ĝi estas nova.
La libro de Paŭlo estas nova.
              Lia libro estas nova.
              Kies libro estas nova?
              La koloro de la libro estas blua.
{Paŭlo havas libron [kies koloro estas blua].  }
Paŭlo havas libron. Ĝia koloro estas blua.

La korekta uzado de ES-vortoj postulas ke la verkanto resendu la posedaton al ties posedanto.

                  TIES “Senfleksia pronomo adjektiva, signifanta “de tiu”, “de tio”, “de tiuj”. (PIV, p.1108).  

Montras rilaton de posedo kaj resendas al personoj aŭ objektoj pli proksimaj en la frazo.

Pro tio ke ĝi esprimas la genitivon, tiu pronomo ne povas funkcii memstare kiel la ceteraj , tio estas, ĝi staras ĉiam ligata al substantivo.

GENITIVO = KAZO INDIKANTA POSEDAN RILATON INTER DU SUBSTANTIVOJ (NOMOJ), EN KIU UNU ESTAS LA POSEDANTO KAJ ALIA ESTAS POSEDATO.

GENITIVO – “Deklinacia kazo, kiu montras posedon, kvaliton, la tuton de kiu oni prenas parton ktp, ordinare tradukita en Esperanto per prepozicioj de kaj da ĉe la substantivoj, kaj per la litero –ES ĉe la tabelpronomoj”(PÌV, p. 339).


       MI PRENAS MONON DE MIA EDZINO.
                       KIES MONON MI PRENAS?
   MI FARIĜAS ŜULDANTO DE MIA EDZINO.
                       KIES ŜULDANDO MI FARIĜAS?
 KIES MONON MI PRENAS, TIES ŜULDANTO MI FARIĜAS.

 DE MIA EDZINO: KIES: TIES

           LA INFANO LUDIS KUN  LA PUPO                                                              
                       SUBITE, LA KAPO DE LA PUPO FRAKASIĜIS.  LA INFANO LUDIS KUN LA PUPO KAJ SUBITE TIES KAPO FRAKASIĜIS.








Nenhum comentário:

Postar um comentário