Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

quarta-feira, 13 de junho de 2012



Manoel Borges dos Santos (Dokito)

BORGES DOS SANTOS, Manoel. Pseŭdonimo DOKITO. 1926. Brazilano; oficisto. Verkas kaj tradukas pozion Esperante kaj portugale. "Nova Talento" en la Belartaj Konkursoj de 1986.
/Ordeno de verda plumo, 2006
Verkoj:
Pluraj vibroj (dulingva poemaro, 1998)
Reen al: Aŭtoroj – Romanoj – Noveloj/rakontoj – Poemaroj – Dramoj


La akvofalo

de Dokito

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/1 p. 14


Moviĝas la akvaro de l' rivero,
Kaj ĵetas sin kaskade, kun bruemo...
Profunda son' eliĝas kiel ĝemo
Pro iu sekreta puno kaj sufero!...

Orpluvon dissemante tra l' aero,
ĝi teksas plej valoran, riĉan gemon:
Plurkoloran, gigantan diademon,
Por kroni la Diinon de l' rivero!...

La jaroj pasas -- fluas la akvaro!
Ĉe l' akvofalo la bruego daŭras,
Kaj la river' iradas al la maro!

Post l' akvofal' -- trankvilo kaj susur'!
La river' jam ne plendas nek bedaŭras
Sed laŭdas la grandecon de Natur'!












Nenhum comentário:

Postar um comentário