Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

quinta-feira, 21 de junho de 2012




RILATIVAJ PRONOMOJ

Adelson Sobrinho

adelsonsobrinho@bol.com.br

Observu la ĉi-subajn modelojn:

MODELOJ:
·                     Mi ŝatas la intruiston. La instruisto alvenis. (Simplaj frazoj)
·                     {Mi ŝatas la instruiston [ kiu alvenis].}( Frazo kompleksa)

·                     Mi ŝatas la instruistojn. Vi montris al mi la instruistojn.

{Mi ŝatas la instuistojn [ kiujn vi montris al mi.] }

·                     Ŝi legis la libron. Mi donis al ŝi la libron.
·                                                Ŝi legis la libron kiun mi donis al ŝi.

·                     La fraŭlinoj estas belaj. La fraŭlinoj alvenis.
·                                              {La fraŭlinoj [kiuj alvenis] estas belaj. }
·                      
·                     La apartamento estas komforta. Mi loĝas en la apartamento.
·                                                                    La apartamento kie mi loĝas estas komforta.
·                      
·                     Mi legas la librojn. La aŭtoro de la libroj estas Paŭlo Coelho.
·                                          Mi legas la librojn kies aŭtoro estas Paŭlo Coelho.

·                     Mi scias tion. Vi diris tion.
·                     Mi scias tion kion vi diris.

KIO – KION
KIA - KIAN
*****-******
KIAJ - KIAJN

KIE = en kiu loko

RILATIVO – PRONOMO KIES FUNKCIO ESTAS TRANSFORMI DU FRAZOJN EN UNU SOLAN, PER SUBORDIGO DE LA DUA AL LA UNUA.

KIES = “DEMANDA SENFLEKSIA PRONOMO, SIGNIFANTA ‘DE KIU, DE KIUJ’ KAJ MONTRANTA LA APARTENECON” (Plena ilustrita vortaro, p. 508).



La libro apartenas al mi.
Ĝi estas mia.
                MIA LIBRO ESTAS NOVA.
                KIES LIBRO ESTAS NOVA?

1.                  Jen kompleksaj frazoj. Disdividu ilin, konforme la modelo kaj reskribu la simplajn frazojn kiuj ilin konsistigas:

Modelo: { Mi vidis la virinon [kiu foriris]. }
                  Mi vidis la virinon. La virino foriris.
                  Mi vidis la virinon. Ŝi foriris.

·                     Mi konas la instruiston kiun vi montris.
·                     ------------------------------------------------. -------------------------------------------------------
·                     Mi amas la virojn kiuj estas en la ĉambro.
·                     ------------------------------------------------. -------------------------------------------------------
·                     La urbo kie mi naskiĝis estas tre bela.
·                     ------------------------------------------------. --------------------------------------------------------
·                     La akcidento pri kiu mi legis okazis en Fortalezo.
·                     ------------------------------------------------. --------------------------------------------------------
2.      Nun, kompletigu per la ĝusta pronomo:

1.                  Mi vidis la belajn florojn________estas en la vazo.
             Mi vidis la belajn florojn. _______estas en la vazo.

2.                                           La lingvo________mi instruas nomiĝas Esperanto.
La lingvo nomiĝas Esperanto. Mi_____ instruas.

3.                 Mi havas filinon________nomo estas Aminda.
           Mi havas filinon. ________nomo estas Aminda.

3.                 La bombonoj__________ŝi donis al mi estis tre dolĉaj.
La bombonoj estis tre dolĉaj. __________ŝi donis al mi.


4.                 Mi havas librojn________venis el Francio.
            Mi havas librojn. ________venis el Francio.

5.                 Ni studaslingvon____________gramatiko estas facila.
            Ni studas lingvon. ___________gramatiko estas facila.

6.                 Mi ne konas la viron__________vi amas.
             Mi ne konas la viron. _________vi amas.

7.                 Mi ne konas la viron__________vin amas.
             Mi ne konas la viron. _________vin amas.

8.                Ĉu vi legas la librojn___________Paŭlo Coelho verkas?
           Ĉu vi legas la librojn. ___________Paŭlo Coelho verkas.

9.                 Mi havas katon__________koloro estas griza.
             Mi havas katon. _________koloro estas griza.

Nenhum comentário:

Postar um comentário